შეტყობინებები: 12
ენა: Esperanto
Matthieu (მომხმარებლის პროფილი) 11 ოქტომბერი, 2007 18:15:35
Ekzample, mi estas franco, kaj scias, ke iuj usonanoj konsideras nin kiel malpuraj, malkuraĝaj kaj ran-manĝantaj.
Nu, ĉu anoj de aliaj landoj havas aliajn kliŝojn? Bonvolu diri, kiujn antaŭjuĝojn ekzistas en via lando pri aliaj landoj, eĉ se ili estas malflataj aŭ malveraj (miaopinie, preskaŭ ĉiuj estas).
(Kompreneble, ĉi tiu temfadeno nur celas esti amuza kaj ne malagrabla!)
diogotux (მომხმარებლის პროფილი) 11 ოქტომბერი, 2007 21:07:52
Estas ankaŭ alia kliŝo, ke ĉio kio devenas de Usono estas bona, pro tio ankaŭ brazilaj produktaĵoj, muzikoj kaj eĉ konceptoj havas nomon en la lingvo de tiu lando, aŭ kiu ŝajnas esti el tiu lingvo, ni havante similan nomon.
Ankaŭ aliaj, ke francoj estas mallaboremaj, ke germanoj kritikas ĉion, kaj ke ni mem, brazilanoj, estas kaj mallaboremaj kaj falsemaj.
Laŭ mi neniu el tiuj popoldiroj estas vera (kvankam mi estas iom mallaborema hahaha )
piteredfan (მომხმარებლის პროფილი) 13 ოქტომბერი, 2007 21:42:21
Mutusen:En Lernu estas personoj el multaj landoj, do povus esti interese scii, kiel kliŝoj kaj antaŭjuĝoj ekzistas inter popoloj.Ho, mi memoras ke ĉe lernejo ni moknomis la instruiston de franca lingvo "Rancjo" (Froggy). Lia fratro, kiu estis sacerdoto, foriris kun junulino, kiu aĝas cirkaŭ dek ses jarojn. Ili estis tamen Angloj!
Ekzample, mi estas franco, kaj scias, ke iuj usonanoj konsideras nin kiel malpuraj, malkuraĝaj kaj ran-manĝantaj.
Nu, ĉu anoj de aliaj landoj havas aliajn kliŝojn? Bonvolu diri, kiujn antaŭjuĝojn ekzistas en via lando pri aliaj landoj, eĉ se ili estas malflataj aŭ malveraj (miaopinie, preskaŭ ĉiuj estas).
(Kompreneble, ĉi tiu temfadeno nur celas esti amuza kaj ne malagrabla!)
piteredfan (მომხმარებლის პროფილი) 13 ოქტომბერი, 2007 23:17:57
yugary (მომხმარებლის პროფილი) 14 ოქტომბერი, 2007 10:07:09
En Usono, la sudanoj insultas la nordanoj, nomante ilin "jenki", dum la nordanoj diras ke la sudanoj estas stultaj kaj nomas ilin "ruĝkoluloj" (angle, "rednecks"). Estas interese ke el la nordanoj nur tiuj de Novanglio (New England) mem nomas sin "jenki", kredante ke tio ja ne estas insulto sed io pri kio oni rajtas fieri. Mi estas origine el la suda parto de Usono, kie mi naskiĝis kaj loĝis kiel junulo. Vi povas imagi kiel mi surpriziĝis kiam en mia 20a jaro, irinte al Francio por studi en la Universitato de Caen, la normandianoj min nomis "jenki"! Mi forte protestis: eble "ruĝkolulo", jes, sed "jenki"? Absolute ne!
Gary Yu
ora knabo (მომხმარებლის პროფილი) 14 ოქტომბერი, 2007 13:45:49
awake (მომხმარებლის პროფილი) 14 ოქტომბერი, 2007 14:32:04
Mutusen:En Lernu estas personoj el multaj landoj, do povus esti interese scii, kiel kliŝoj kaj antaŭjuĝoj ekzistas inter popoloj. Ekzample, mi estas franco, kaj scias, ke iuj usonanoj konsideras nin kiel malpuraj, malkuraĝaj kaj ran-manĝantaj.En Usono, ekzistas multe da tiaj kliŝoj. Estas ŝerco, kiu mi aŭdis: Se vi diras, ke Francoj odoras, vi estas bigotulo. Tamen, se vi diras ke Pierre verŝajne odoras, vi estas statistikisto.
Tamen, La plej ordinara kliŝo en Usono pri francoj estas ke ili estas malĝentilega (precipe kelneroj en Pariso).
------
Ankaŭ, ekzistas multaj ŝercoj pri la stulteco de Polandanoj. (Amuze, en kanado, la samaj ŝercoj estas dirita pri novteranoj (newfoundlanders - newfies.)
Ankaŭ, oni diras ke en Britujo neniu iras al dentisto (aŭ ke ili havas malbonaj dentoj).
-----
Mi ne scias, kiujn ŝercojn aliaj landanoj diras pri Usono; sed mi imagas, ke oni rigardas Usonanojn esti agresema, malklera, kaj religiaj frenezuloj. (kaj ili ĝustas!)
Matthieu (მომხმარებლის პროფილი) 14 ოქტომბერი, 2007 17:25:17
En Francio, oni ŝatas la “belgajn ŝercojn”, en kiu oni mokas la stultecon (certe ne pli alta, ol tiu de alialandanoj!) de la belgoj.
Awake: laŭ francaj antaŭjuĝoj (kiu probable ekzistas en aliaj landoj), usonanoj estas dikegaj, ne scias ke ekzistas mondo ekster Usono, kaj iras al tribunalo ĉial ajn.
wulfgang (მომხმარებლის პროფილი) 14 ოქტომბერი, 2007 18:53:30
awake:hehe... precipe en Skotlando
Ankaŭ, oni diras ke en Britujo neniu iras al dentisto (aŭ ke ili havas malbonaj dentoj).
En Germanio, ni ŝercas multe de la Nederlandoj... ili veturas ĉiujare kun siajn loĝaŭtojn tra Germanio en estas grandaj c
kampado-amantoj
toni692 (მომხმარებლის პროფილი) 23 ნოემბერი, 2007 09:45:34
Ekz. junulo promenas apud la landvojo, kiam ĉaro kun ĉevalo atingas lin. Li demandas: Bonan tagon onklo, ĉu mi povas enĉariĝi? - Jes. - Kiom malproksime estas Kolozsvar /hodiau: Cluj-Napoca/. - Duonhore - Post duonhoro denove demandas la junulo la samon kaj ricevas la respondon: - Hore...