Žinutės: 7
Kalba: Esperanto
Willtron (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 28 d. 13:03:04
PD: Kiom mi povas "penfriend" diri en esperanto?
Bruso (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 28 d. 15:50:14
Willtron:Wiktionary diras:
PD: Kiom mi povas "penfriend" diri en esperanto?
Mi ricevis leteron de mia korespondanto.
I received a letter from my penpal.
Ondo (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 28 d. 17:39:28
Willtron: "penfriend" diri en esperanto?Plej ofte oni diras korespondamiko aŭ leteramiko, ambaŭ vortoj estas oftaj. Oni povas diri ankaŭ plumamiko.
En la nuna mondo de elektronikaj mesaĝoj mi vidis ankaŭ vortojn kiel retamiko (ret-amiko), retpoŝta amiko, skajp-amiko. Vi povas mem formi aliajn vortojn. Sed ankaŭ la malnovaj, klasikaj vortoj estas ankoraŭ bone uzeblaj, kvankam la formoj de korespondado ŝanĝiĝadas.
Chainy (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 28 d. 19:28:43
Ondo:Mi aldonis tiujn vortojn al la Lernu-vortaro kiel tradukojn por 'pen friend' kaj 'pen pal'.Willtron: "penfriend" diri en esperanto?Plej ofte oni diras korespondamiko aŭ leteramiko, ambaŭ vortoj estas oftaj. Oni povas diri ankaŭ plumamiko.
Ondo:Еn la nuna mondo de elektronikaj mesaĝoj mi vidis ankaŭ vortojn kiel retamiko (ret-amiko), retpoŝta amiko, skajp-amiko. Vi povas mem formi aliajn vortojn. Sed ankaŭ la malnovaj, klasikaj vortoj estas ankoraŭ bone uzeblaj, kvankam la formoj de korespondado ŝanĝiĝadas.Tiuj ankaŭ estas bonaj vortoj, sed eble la listo ne estu tro longa en la vortaro?
Ondo (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 29 d. 07:31:41
Chainy:Tiuj ankaŭ estas bonaj vortoj, sed eble la listo ne estu tro longa en la vortaro?Jes, vi pravas. Vortaro ne donu konfuze multe da tradukoj. Unu aŭ du sufiĉas, se ne temas pri tio, ke unu vorto bezonas plurajn signife malsamajn tradukojn. Miaj retamiko, retpoŝta amiko, skajp-amiko servis nur kiel ekzemploj pri tio, ke eblas facile formi ankaŭ aliajn vortojn, se oni volas esprimi novan aŭ specialan nuancon.
Willtron (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 29 d. 08:07:20
efilzeo (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 29 d. 09:34:34