Mesaĝoj: 21
Lingvo: Esperanto
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-decembro-04 21:48:14
Lingvo kiu estas parolita ĉiumomente de milionoj da personoj, KIEL ĝi povas esti reformita, tio estas, KIU(J) faras tiun reformon, kaj ĉefe KIEL tiuj reformoj povas esti sekvitaj kaj aplikitaj de milionoj da parolantoj, kiuj aliflanke plu povus uzi ĉiutage la saman lingvon ol antaŭe?
Mistero por mi.
Amike.
Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2012-decembro-04 23:25:39
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-decembro-04 23:32:01
troyshadow (Montri la profilon) 2012-decembro-05 21:10:10
Cisksje (Montri la profilon) 2012-decembro-05 21:20:46
Demian (Montri la profilon) 2012-decembro-06 12:18:46
Dakila_Sidhi:La Filipina, kiu estas la nacia lingvo de la Filipinoj, nur aperis dum la 20-a jarcento.Filipina = tagaloga + vortoj el aliaj filipinaj lingvoj, ĉu ne?
Rugxdoma (Montri la profilon) 2012-decembro-06 13:36:14
antoniomoya:Mi malfacile povas imagi KIEL iu nacia lingvo povas esti reformita.Dum specifaj historiaj situacioj lingvaj reformoj povas esti ege profundaj. Ĝis meze de la deknaŭa jarcento, la finna lingvo preskaŭ ne estis uzata en lokala aŭ centrala administrado. Validis nur la sveda, la germana kaj la rusa.
Lingvo kiu estas parolita ĉiumomente de milionoj da personoj, KIEL ĝi povas esti reformita, tio estas, KIU(J) faras tiun reformon, kaj ĉefe KIEL tiuj reformoj povas esti sekvitaj kaj aplikitaj de milionoj da parolantoj, kiuj aliflanke plu povus uzi ĉiutage la saman lingvon ol antaŭe?
Mistero por mi.
Amike.
Tiam, inspirita de ideoj de Hegel, komitato estis formita, por krei finnan kulturan lingvon, havontan eblecon servi nacion kaj subteni ŝtaton. Tiu komitato komence ne eĉ povis skribi siajn proprajn protokolojn finne. Mankis vortoj kaj idiomoj.
Ene de mallonga periodo ĝi kreis gramatikon kaj aranĝis multajn konkursojn por igi homojn inventi "kultur-vortojn". Eĉ la fonem-sistemo iĝis malsama ol la sistemoj antaŭe uzataj de parolantoj de finna. La nova lingvo estis disvastigata per sistemo de altaj lernejoj, starigata dum tiuj jaroj.
kefga_x (Montri la profilon) 2012-decembro-06 13:57:54
Demian:Dakila_Sidhi:La Filipina, kiu estas la nacia lingvo de la Filipinoj, nur aperis dum la 20-a jarcento.Filipina = tagaloga + vortoj el aliaj filipinaj lingvoj, ĉu ne?
Vikipedio:Kiam la lingvo evoluis al pontolingvo de la insulo, ĝi transprenis multajn vortojn el la diversaj filipinaj regionaj lingvoj.Filipina Lingvo
darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-06 16:11:36
antoniomoya:Mi malfacile povas imagi KIEL iu nacia lingvo povas esti reformita.Tio ja povas funkcii. Miascie en la norvega oni iam post la dua mondmilito reformis la nombrovortojn - oni simple deklaris, ke en lernejoj nun estu instruataj kaj en ŝtata komunikado estu uzataj la novaj nombrovortoj.
Lingvo kiu estas parolita ĉiumomente de milionoj da personoj, KIEL ĝi povas esti reformita, tio estas, KIU(J) faras tiun reformon, kaj ĉefe KIEL tiuj reformoj povas esti sekvitaj kaj aplikitaj de milionoj da parolantoj, kiuj aliflanke plu povus uzi ĉiutage la saman lingvon ol antaŭe?
Mistero por mi.
Amike.
OlivarboFR34 (Montri la profilon) 2012-decembro-09 00:52:18
Ekzemple, en la francan, ekde la mezepoko, ekeniris multaj latinaj kaj grekaj radikoj kaj ortografiaĵoj ne pro natura popola volo, ne laŭ spontanea socia bezono, sed pro beletra idealigo de la antikveco fare de tre eta malplimulto de kleruloj.
Mezepoke, en la franca, la ortografio estis preskaŭ simila al la prononco. Post prunti latinajn kaj grekajn vortojn, eniris en la lingvon tute novaj sekvoj da sonoj: 'lt' en 'alterner', 'kstr' en 'extra' ('extraordinaire' ), 'str' kaj 'kt' en 'structure', 'ps' en 'absence', 'obsession', 'pstr' en 'abstrait', 'ft' en 'aphte', k.t.p., ŝanĝante la bazan aspekton de la lingvo. Poste, la kleruloj volis fiksi la pasintecon latinan en la ortografion eĉ de la indigênaj vortoj; ekzemple 'corps' anstataŭigis 'cors', 'temps' 'tens', sed oni jam ne plu prononcis de pluraj jarcentoj la aldonitajn sonojn.
Ege artefarite, radikoj de unu ideo iĝis pluraj sen gramatika neceso : ŝton-, en la franca : 'pierre', 'pétrifier', 'lithosphère'; hom-, en la franca : 'homme', 'humain', 'anthropologie'; nokt- : 'nuit', 'nocturne', 'nyctalope', k.t.p.
Kvazaŭ la plurecon de la sociaj klasoj spegulas la franca lingvo. Kompreneble, iuj parolis aŭ kultis la latinan dum la aliaj pli malpli daŭrigis la popolan lingvan tradicion.
(Se tamen la kulturo bezonas alpreni radikojn kaj vortojn al aliaj lingvoj - kaj tial oni evidente bezonas en la franca ekzemple beletrajn vortojn - ĝi ankaŭ povus krei kunmetaĵojn pere de tio, kiu jam ekzistas en la vorttrezoro de la radikoj. En Francujo la aŭtoritatoj proponas anstataŭigi anglajn vortojn per francaj, tio ŝajnas elmontri, ke oni iomete perdis delonge la naturan memkreivon de la lingvo, la liberecon de vortfarado.)
En vere natura lingvo de egala socio, kiel ekzemple de iuj triboj, la radikoj kaj la sonoj sendube estas pli laŭsistemaj do la lingvo pli harmonia kaj kreiva. (Tio ne baras alpreni novajn radikojn el aliaj lingvoj, se tiuj radikoj nature eniras en la sistemon de la lingvo kiel ĉiu alia radiko.) La vortoj estas facile kompreneblaj, la ideoj pli facile kaj pli figuroriĉe kunmetataj, ĉar tiuj kunmetadoj nur dependas de radikoj konataj kaj uzataj de ĉiuj, de liberaj kutimoj de vortfarado. Tiel la vortoj estas belaj, kaj la lingvo ne simpla sed riĉa, figurplena.