Iun,al iu
de Zofiabarańska, 2012-decembro-02
Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
Zofiabarańska (Montri la profilon) 2012-decembro-02 17:23:42
Oni povas uzi:Mi dankas vin,al vi
Mi helpas vin ,al vi
Sed Mi donas al vi ( nur)
Mi deziras al vi(nur,sen vin).
Kial?
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-decembro-02 17:40:29
Zofiabarańska:Jen mia problemo:-Mi donas vin mian tutan konfidon.
Oni povas uzi:Mi dankas vin,al vi
Mi helpas vin ,al vi
Sed Mi donas al vi ( nur)
Mi deziras al vi(nur,sen vin).
Kial?
-Mi deziras vin tre bonan vojaĝon.
Ĉu vi opinias ke tiuj frazoj estas malkorektaj?
Amike.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-02 18:23:13
antoniomoya:Iomete jes, ili estas strangaj kaj konfuzaj - tio ne estas bona Esperanto. Pli ĝuste estas diri:
-Mi donas vin mian tutan konfidon.
-Mi deziras vin tre bonan vojaĝon.
Ĉu vi opinias ke tiuj frazoj estas malkorektaj?
Amike.
mi donas ion al iu
mi deziras ion al iu
Kaj malkorekta signifas tia, ke oni ne povas ĝin korekti? Ĉu tion vi intencis? Eble uzu malĝusta.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-02 18:50:44
hebda999:Ni bezonas vizaĝeton pli fortan ol eĉ plurobla " ", nur tio konvenas al tiaj ĉi mesaĝoj reasertantaj aferojn jam milfoje refutitajn.
Kaj malkorekta signifas tia, ke oni ne povas ĝin korekti? Ĉu tion vi intencis? Eble uzu malĝusta.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-decembro-03 12:38:22
Kiel agas mal? Ĉu ĝi maligas ĉion kio sekvas? Ni supozu kunmetaĵon X-Y-finaĵo. Ĉu la ĝusta analizo estas mal(-X-Y-finaĵo) aŭ (mal-X)-Y-finaĵo?
Ni konkretigu la aferon.
Ne ŝajnas granda diferenco inter Mal(beligi) kaj Malbel(igi), nek mal(belaĵo) kaj malbel(aĵo).
Kio pri Malkombinebla? Ĉu tio referencas ion kion oni povas malkombini aŭ ĉu la signifo estas la malo de kombinebla.
Denove, ne ŝajnas esti granda diferenco.
Do tio ne multe helpas nin. Tiel ni analizu mal-korekta laŭ du manieroj - mal-korekta kaj malkorekt-a.
Laŭ la unua analizo ĝi estas la malo de korekta, do klare egalas ne-konforma al la reguloj.
Laŭ la dua analizo ni bezonas scii ĉu 'malkorekt' estas derivita de korekti au korekta. Alivorte ĉu la 'korekt' estas 'korekt' sen 'i' aŭ ĉu 'korekt' estas 'korekt' sen 'a'.
Kio estas malkorekti? Supozeble, refarigo al originala (erara) formo. Tio ne ŝajnas esti tre bezonata signifo - tio ne okazas ofte en la vivo.
Tial mi preferas por la signifo de malkorekta ke ĝi estu la malo de korekta.
Kaj specife mi dirus ke malkorekta estas emfaza formo de ne-korekta., kiel malĝustas estas pli emfaza ol neĝustas.
Zofiabarańska (Montri la profilon) 2012-decembro-03 13:49:26
En PIV mi ne trovis frazojn kun doni,deziri vin.KIAL?
darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-03 15:01:37
Zofiabarańska:Hebda999 pravas.Onidevas doni, deziri ion al iu.KIAL mi ne povas redoni VIN la libron?Frazo ne povas havi du rektajn objektojn, kaj la rekta objekto de doni estas ĉiam la donaĵo - same estas ĉe deziri.
En PIV mi ne trovis frazojn kun doni,deziri vin.KIAL?
Zofiabarańska (Montri la profilon) 2012-decembro-03 16:44:26
darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-03 16:45:50
Zofiabarańska:Helpaĵo ankaŭ povas esti rekta objekto ĉu ne?Ĉe helpi estas indiferente, se tion vi celas demandi.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2012-decembro-05 18:54:28
Zofiabarańska:KIAL mi ne povas redoni VIN la libron?La -n je "vin" kaj la -n je "libron" diras al ni ke ili estas ambaŭ rektaj objektoj. Sed, tio ne veras. Do, ni devas distingi inter ili. La rekta objekto ricevas la -n, kaj la nerekta objekto ricevas "al" (aŭ iun ajn alian prepozicion).
Mi donas al vi (nerekta objekto) la libron (rekta objekto).