Karlo
od bluephoenix, 11. december 2012
Sporočila: 7
Jezik: Esperanto
bluephoenix (Prikaži profil) 11. december 2012 07:15:15
- Mi esperas, ke vi esto bona kaj ĝentila, - diris lian patrinon, adiaŭkisante lin.
- Ho jes, patrineto, la juna sinorino jam rakontis al mi ĉiujn amuzajn aferojn, kiujn on faras tie ĉi.
Kuntekste, mi ne pensis, ke lia patrino estas malgranda... ĉu tiu estas nur malnova parolmaniero (mi ja scias, ke la libro estis verkita dum 1909), aŭ, ĉu patreto kaj patrineto estas samaj kiel paĉjo kaj panjo?
ratkaptisto (Prikaži profil) 11. december 2012 08:21:45
tommjames (Prikaži profil) 11. december 2012 11:14:19
En ĉi tiu kazo miaopinie la aŭtoro verŝajne ne aludas al malgrandeco, sed uzas la diminutivon por karesa/tenera signifo.
Kirilo81 (Prikaži profil) 11. december 2012 13:13:28
Ĝuste por ne misuzi -et por karesa signifo E-o havas la sufiksojn -ĉj/-nj, do devus esti panjo.
Sed povas esti, ke panjo al Privat en tiu situacio ŝajnis tro intima (mi tamen ne prenus -et...).
Ondo (Prikaži profil) 11. december 2012 15:05:05
bluephoenix:Mi legas Karlo, libron skribitan de Edmond Privat (la sama aŭtoro kiu verkis Vivo de Zamenhof). En ĝi, mi renkontas iujn vort-formojn, kiujn mi ne vidis antaŭe. Unu estas "patrineto".Unue, mi ne kredas, ke Privat verkis Karlon tiom mallerte, ke li fakte skribis "diris lian patrinon".
- Mi esperas, ke vi esto bona kaj ĝentila, - diris lian patrinon, adiaŭkisante lin.
- Ho jes, patrineto, la juna sinorino jam rakontis al mi ĉiujn amuzajn aferojn, kiujn on faras tie ĉi.
Kuntekste, mi ne pensis, ke lia patrino estas malgranda... ĉu tiu estas nur malnova parolmaniero (mi ja scias, ke la libro estis verkita dum 1909), aŭ, ĉu patreto kaj patrineto estas samaj kiel paĉjo kaj panjo?
Due, uzi la etigan sufikson -et por formi karesan alparolan vorton, estas tradicia lingvaĵo en Esperanto. Patreto kaj patrineto estas normalaj esprimoj. Ĉu ili enhavas tute saman nuancon kiel paĉjo kaj panjo, estas malfacile diri. Oni povas karese diri ankaŭ ekz. "Mi kisas vian maneton...", kion ne eblas esprimi per ĉj, nj. Modoj kaj moroj pri tiaj aferoj ŝanĝiĝas kaj estas malsimilaj en malsamaj kulturoj. Leganto de Esperanto devas havi vastan koron por kompreni esprimojn el diversaj epokoj kaj landoj.
Trie, kial pensi pri gramatiko, kiam temas pri delikataj, karesaj, amaj, ĝojigaj esprimoj por oniaj proksimuloj? Certe oni povas nomi siajn karajn geamikojn ekz. "mia kara ursego", "amata kisinda birdeto", "mia orulino", "mia eta [100-kilograma] Henriko" aŭ uzi iun ajn supraĵe kontraŭfaktan vorton. Kial "patrineto" estus malpermesita? Privat estis lerta uzanto de la lingvo.
tommjames (Prikaži profil) 11. december 2012 17:23:52
Hejma dometo estas kiel patrineto
Sed mi ne certas ĉu tio estas karesa senco. Fakte mi tute ne scias kion diable la frazo signifas!
bluephoenix (Prikaži profil) 13. december 2012 03:41:01
Dankon al ĉiuj pro la klarigo!