Ujumbe: 13
Lugha: Esperanto
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 12:26:27 alasiri
Mi nuntempe legas esperantan tradukon de la unua volumo de Harry Potter, "Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj". Ĝi estas tradukita de George Baker and Don Harlow.
Ĉe la paĝo 21 (ĉapitro 3), estas la jena frazo :
"Tiun vesperon, reveninte de la laboro, onklo Verno faris ion, kiun li neniam antaŭe faris; li vizitis Hari en ties ŝranko."
Mi lernis, ke kiam la subfrazo priskribas O-tabelvorton, oni uzu la rilatan vorton "kio" anstataŭ "kiu".
Kion vi pensas pri tio?
Dankon
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 12:28:49 alasiri
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 4:25:49 alasiri
La dokumento, kiun mi printis nomiĝas 'Hari Potter kaj la Sxtono de la Sagxuloj 2-02-05.doc'.
La traduko datiĝas de 2004, do ŝajnas ke kelkajn eraroj estis korektitaj en 2005, sed ne ĉiuj.
Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 7:13:06 alasiri
HaleBopp:Saluton!Mi ne komprenas la la uzon de la vorto "ties". Kiam oni devas uzi "ties"? Jam ekzistas "lia" kaj "sia"? Ĉu "ties" havas alian signifikon ol "lia"?
"Tiun vesperon, reveninte de la laboro, onklo Verno faris ion, kiun li neniam antaŭe faris; li vizitis Hari en ties ŝranko."
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 7:35:31 alasiri
Rugxdoma:Bonega demando! Mi ankaŭ ne multe komprenas la uzon de tiu vorto.HaleBopp:Saluton!Mi ne komprenas la uzon de la vorto "ties". Kiam oni devas uzi "ties"? Jam ekzistas "lia" kaj "sia"? Ĉu "ties" havas alian signifikon ol "lia"?
"Tiun vesperon, reveninte de la laboro, onklo Verno faris ion, kiun li neniam antaŭe faris; li vizitis Hari en ties ŝranko."
Darkweasel, ĉu vi povus helpi nin?
Antaŭdankon.
Amike.
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 8:01:46 alasiri
Esperanto estas tre libera lingvo, kie eksistas multaj malsamaj manieroj por diri saman ideon.
Ekzemple pri posedo :
- la ŝranko de Hari
- lia ŝranko
- la Haria ŝranko
- ties ŝranko
Ĉi tie "ties" havas preskaŭ la saman signifon kiel "lia", sed "ties" havas montrovortan sencon, ne "lia".
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 9:27:57 alasiri
HaleBopp:Mi havas la saman dokumenton, kaj tie ja dum legado vidis kelkajn erarojn.
La dokumento, kiun mi printis nomiĝas 'Hari Potter kaj la Sxtono de la Sagxuloj 2-02-05.doc'.
Koncerne lia/ŝia/ĝia kaj ties, povas esti bona stilo uzi la unuajn por montri subjekton de antaŭa frazo, kaj la duan por montri alian frazparton de ĝi. Alie ne estas granda diferenco.
Sahaquiel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 9:28:48 alasiri
Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2012 8:19:09 alasiri
darkweasel:Ĉu ne devas esti "sia" por montri subjekton? Ĉu do "lia" estas neebla ĉi tie?
Koncerne lia/ŝia/ĝia kaj ties, povas esti bona stilo uzi la unuajn por montri subjekton de antaŭa frazo, kaj la duan por montri alian frazparton de ĝi. Alie ne estas granda diferenco.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2012 9:39:29 alasiri
Rugxdoma:En tiu ĉi specifa okazo jes, devus esti sia, se temus pri la ŝranko de Verno.darkweasel:Ĉu ne devas esti "sia" por montri subjekton? Ĉu do "lia" estas neebla ĉi tie?
Koncerne lia/ŝia/ĝia kaj ties, povas esti bona stilo uzi la unuajn por montri subjekton de antaŭa frazo, kaj la duan por montri alian frazparton de ĝi. Alie ne estas granda diferenco.
Mi tamen ne dirus, ke lia estas malebla. Tio, kion mi skribis en mia lasta mesaĝo, estas nur stila rekomendo, vidu en PMEG: Ties - tio aplikeblas ĉefe tiam, kiam necesas fari distingon.