본문으로

Mortpuno pro stupro - viaj opinioj

글쓴이: Demian, 2012년 12월 23일

글: 42

언어: Esperanto

Demian (프로필 보기) 2012년 12월 23일 오전 7:27:39

"Ŝajnas ke stango estis enigita en ŝia korpo kaj poste eligita per tiom da forto ke la ago kaŭzis ŝiajn intestojn eligiĝi kune."

Tion diras doktorojn atentantaj la viktimon de neantaŭlonge beste farita stupro al 23-jaraĝa studentino en Nov-Delhio.

La krimo ŝokis la tutan nacion. Kiam la novaĵon oni raportis, tuj popoloj venis al stratoj demantantaj mortpunon al la ses krimuluoj.

Nia pigra, korupteca, neefika polico agis tre frue kaj jam kaptis ĉiujn da suspektatojn.

Hieraŭ la popoloj marŝis al la domo de prezidento kaj aliaj gravaj lokoj demandante justecon. Ili ankaŭ batalis kun polico.

Hodiaŭ matene la registaro nelaŭleĝigis kunvenon de pli ol kvar personoj je kelkaj lokoj en Nov-Delhio citante la drakan leĝon 'Section 144' de Indian Penal Code.

Mortpuno en Barato preskaŭ neekzistas kaj estas donita nur je 'raregaj el raraj okazoj.'

auxro (프로필 보기) 2012년 12월 23일 오전 11:25:11

Laŭ mia neprofunda scio, mi ĉiam imagis hindojn vivĝojajn kaj pacemajn. Ĉu tiu estas iu mega-urba fenomeno? Ĉu oni laŭtigis jam la nomojn de suspektatoj?

hebda999 (프로필 보기) 2012년 12월 23일 오전 11:31:11

Laŭ mi nur la Dio havas tutan rajton mortigi la homon, ĉar nur Ĝi scias pri la tutaĵo de la afero kaj pri la kulpantoj. Sed ili ne estu liberigotaj senpune. Ili devas kompreni sian krimon kaj rekompenci la viktimon.

Demian (프로필 보기) 2012년 12월 23일 오후 12:50:12

auxro:Laŭ mia neprofunda scio, mi ĉiam imagis hindojn vivĝojajn kaj pacemajn. Ĉu tiu estas iu mega-urba fenomeno.
Ne. Tiuj ĉi nombroj montras la registritaj okazoj de stupro en diversaj nacioj. Usono superas la liston per pli ol 84,000 okazaĵoj de seksperforto. Je la dua rango estas Barato, kie la polico registris pli ol 22,000 krimojn seksatencajn en 2010.

La situacio estiĝas pli malbelega kiam oni rekonas ke nur kvionon da seksperfortoj registras la polico.

auxro: Ĉu oni laŭtigis jam la nomojn de suspektatoj?
Jes, la hodiaŭa The Indian Express nomas ĉiujn ses suspektatojn. La raporto troviĝas tie ĉi.

Altebrilas (프로필 보기) 2012년 12월 23일 오후 3:49:35

Laŭ tiuj statistikoj, la Svedoj estas inter la plej seksperfortemaj. Ĉu tion kaŭzas ilia varma sango aŭ larĝega difino de seksperforto?

Kirilo81 (프로필 보기) 2012년 12월 23일 오후 6:37:46

Tiu krimo, pri kiu mi legis jam aliloke, estas vere ŝoka, tamen principe mi rifuzas la koncepton de mortpuno, por ĉiu ajn krimo.

Algis (프로필 보기) 2012년 12월 25일 오전 10:25:34

de Hindio devenas tiu koncepto "karma". Do, provu rigardi de tiu vidpunkto

Algis (프로필 보기) 2012년 12월 25일 오전 10:27:18

kion signifas "stupro"? Lernu ne havas klarigon

AlfRoland (프로필 보기) 2012년 12월 25일 오전 11:00:48

Algis:kion signifas "stupro"? Lernu ne havas klarigon
Stupro

Algis (프로필 보기) 2012년 12월 25일 오전 11:59:29

mi nenion komprenis,sed dankon pro klarigoridulo.gif

다시 위로