المشاركات: 7
لغة: Esperanto
edoardo (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2012 1:02:47 ص
Fakte mi povas klarigi al mi, ke "finfine" estus kvazaŭ diri "je la fino de la fino"... sed "fojfoje"?
Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2012 2:28:38 ص
edoardo:Saluton, mi ne bone komprenas la malsameco (temas pri nuanco, certe) inter "fine" kaj "finfine", kaj inter aliaj vortoj simile kunmetitaj kun sin mem.Oni ripetas vorton tiumaniere por intensigi (fortigi) la signifon de la originala radiko. Eblas kompari ĉi tiun uzadon kun la sufikso -eg. Ekemple:
Fakte mi povas klarigi al mi, ke "finfine" estus kvazaŭ diri "je la fino de la fino"... sed "fojfoje"?
oftofte = tre ofte, oftege
plenplena = plena ĝis la limo
foje estas "je unu fojo", do fojfoje estas "je kelkaj fojoj", "de tempo al tempo". (Mi dirus ke ĝi estas pli-malpli sinonimo al la vorto "kelkfoje".)
Indas rimarki, tamen, ke ĉi tiuj tri ekzemploj estas, laŭ mia scio, la solaj ofte uzataj ekzemploj de ĉi tia kunmeto (krom finfine). Estas kutime simple aldoni la sufikson -eg- por esprimi apartan akcenton. Certe, se la baza vorto entenas pli ol unu silabon, do duobligo rezultos je longa kaj stranga kunmetaĵo.
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2012 7:28:57 ص
Foje tia ripeto estas pli natura, kaj fakte pli kutima, ol uzi tre-on: finfine, fojfoje. Sed oftege estas pli uzata ol oftofte.
Se mi dirus ke ŝi estas "belbela", ĉiuj komprenas, ke ŝi estas tre bela, same pri ruĝruĝa pomo. Tre bela kaj tre ruĝa estas tamen ja pli kutimaj.
Kiam temas pri plursilabaj adjektivoj la ripeto estas iom peza, mi supozas, ke neniu dirus: "disciplindisciplina", krom eble por komika efekto.
Ankaŭ en la itala oni ripetas la adjektivon, ĉu ne?
edoardo (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2012 6:11:09 م
Tjeri:Ankaŭ en la itala oni ripetas la adjektivon, ĉu ne?Jes, vi pravas. Tamen mi kutimas aŭdi tiajn ripetojn kiam eblas superlativon, ekzemple ruĝruĝa = ruĝega, plenplena = plenega ktp. Mi neniam aŭdis ion kiel "fojfoje" aŭ "oftofte" en la itala.
Pri "finfine", en la itala ni diras preskaŭ same, ĵus ne kunmetite: "fin fine", sed tio signifas "ĉiosume", "malgraŭ ĉio". Mi pensas ke eĉ ne eblas uzi "fin fine" por signifi "je la tuta fino" en la itala.
Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2012 8:53:31 م
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2013 9:38:33 م
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2013 9:49:18 م
Amike.