去目錄頁

Kio vi opinias pri tio?

Eduardo85, 2013年1月25日

讯息: 16

语言: Esperanto

Eduardo85 (显示个人资料) 2013年1月25日下午11:23:51

Mi vidis ĉi tiu retpaĝo kaj ĉi tiu projekto, kaj mi volus scii kio vi opinias pri tio? Ĉu tio estas frenezeco aŭ granda projekto ke devas esti subtenata?

http://mars-one.com/en/

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月25日下午11:49:41

Temas pri koloniigo de la planedo Marso.

Se la homoj daŭre fuŝdetruas la planedon, eble ni estos kontentaj havi alian lokon por vivi, por ke la homaro ne malaperu.

mihxil (显示个人资料) 2013年1月26日上午8:49:20

Mi supozas ke la ideo eble ne estus nepre malebla, kaj min iom impresis ke 't Hooft mem aldonis sian subtenon. Sed pro la fakto ke la nuna mondonantaro estas ankoraŭ malgranda kaj enhavanta nur sufiĉe nekonatajn firmaojn, mi supozas ke ĝi mortos pro maltroo de mono, kaj ni ne aŭdos plu multon el la projekto.

Makinary (显示个人资料) 2013年1月26日下午9:35:28

Mi tre ŝatis la ideon, sed... ĉu 2023? Ni jam estas en 2013, mi pensas ke 2023 estas tre frua por ke tia projekto sukcesos.

Nu, mi esperas ke tiu projekto sukcesos, ĉar iutage la homaro devos navigi tra la ekstertera spaco kaj esplori aliajn mondojn.

Eduardo85 (显示个人资料) 2013年1月28日下午6:53:59

Mi pensas ke estas interese ke privataj kompanioj "prenas la taktobastonon" en spaca esploro kaj koloniigo. Ili ne havas la politikajn kaj etikajn dilemojn kiujn havas la registrarojn. Kvankam mi ankaŭ pensas ke 2023 estas tro frue kaj la financado ne estas ebla kiel Mars-One sugestis (per "reality-show" kiu estos televid-elsendato tutmonde). Tamen, la ideo ne estas malbona, kaj la propono povus helpi pensi pri la neceson por komenci esplori la eksterteran spacon.

eraijk (显示个人资料) 2013年2月10日下午5:52:32

Mi pensas ke estas tre interesa ideo, sed ĉu estas ĝusta sendi homojn tie? Ni havas pli problemojn sur la tero...

Ankaû, pardonu mian malbonan lingvon- mi estas komencanto, kaj mi lernas tre malrapide!

Koracio (显示个人资料) 2013年2月16日下午8:39:55

eraijk:Mi pensas ke estas tre interesa ideo, sed ĉu estas ĝusta sendi homojn tie? Ni havas pli problemojn sur la tero...

Ankaû, pardonu mian malbonan lingvon- mi estas komencanto, kaj mi lernas tre malrapide!
Vi skribas tre bone.

robbkvasnak (显示个人资料) 2013年2月16日下午10:06:38

Jes, erajk, vi skribas tre bone! Estu tre bonvena en Esperantolando!

mihxil (显示个人资料) 2013年2月17日上午6:50:02

eraijk:Mi pensas ke estas tre interesa ideo, sed ĉu estas ĝusta sendi homojn tie? Ni havas pli problemojn sur la tero...
Laŭ tiu argumento ne plu restus multo por entrepreni. Ĉar ĉiam troveblus pli da problemoj. Ni devus ĉiuj kune nur okupi nin per nur la ĉi-momente plej grava problemo. Tion ni ne faras ĉiuokaze kaj multaj aferoj okazas eĉ malgraŭ tio ke ili ne solvas problemojn.

cellus (显示个人资料) 2013年2月17日上午7:37:41

Povas esti ke ni troviĝas en simila situacio kiel Ĉinio dum – se mi bone memoras – la 14-a jarcento komuna erao, kiam ĝi havis la eblecon koloniigi Afrikon kaj Amerikon sed pensis ke ne indas, kaj aliaj faris tion. Aŭ dum la greka altkulturo kiam oni sciis pri la forto de la vaporo sed ne faris la industrian revolucion – oni havis ja sklavojn, kaj estas ja pli agrable ke homo ion faras ol maŝino!

La kolonizado de Marso eble okazos. Ĝi estos terore problema. Sed mi esperas ke oni probos. Oni povos sendi robotojn unue...

回到上端