讯息: 8
语言: Esperanto
Simon Pure (显示个人资料) 2013年2月6日上午11:00:09
antoniomoya (显示个人资料) 2013年2月6日上午11:28:51
Mi manĝis la tutan kukon.
Mi manĝis ĉion.
Mi tute manĝis.
Amike.
scorpjke (显示个人资料) 2013年2月6日下午1:08:12
KoLonJaNo (显示个人资料) 2013年2月6日下午4:29:35
Simon Pure:Se mi diras 'mi manĝis ĝin tuta'Tio povus signifi, ke vi mem tuta (do kiel kompleta, sendifekta homo) manĝis ĝin.
Simon Pure:ĉu mi diras 'mi manĝis kiel unu peco'Mi manĝis [ĝin] kiel unu pecon.
Simon Pure:aŭ 'mi manĝis la tuto'? (Mi pripensas kukon.)Mi manĝis la tuton.
Kolonjano
Balbutanto (显示个人资料) 2013年2月6日下午7:45:23
Simon Pure:Se mi diras 'mi manĝis ĝin tuta' ĉu mi diras 'mi manĝis kiel unu peco' aŭ 'mi manĝis la tuto'? (Mi pripensas kukon.)Mi dirus: Mi manĝis ĝin tute (I ate it entirely).
Simon Pure (显示个人资料) 2013年2月7日上午10:22:55
Bert (显示个人资料) 2013年2月8日下午12:06:22
Por akcenti la vorton "tuta" vi ŝanĝas lokon: "Mi manĝis la pecon tutan."
El la antaŭa kunteksto oni jam scias, ke temas pri "peco de kuko kun pomo kaj cinamo", tial vi ne ripetas la longan priskribon, sed anstataŭe uzas pronomon "ĝi", do anstataŭ "pecon" estu "ĝin" en via frazo: "Mi manĝis ĝin tutan."
"Tuta" estas adjektivo de substantivo "peco", ambaŭ havu la saman akuzativan "n" pro transitiva verbo "manĝi".
Vi povas libere ŝanĝi la vortordon, ekz. "Mi ĝin tutan manĝis." aŭ "Ĝin tutan mi manĝis".
Venu studi en http://gresillon.org/printempo
sudanglo (显示个人资料) 2013年2月8日下午3:20:34
Laŭ mi, la signifo de tute manĝi estas nur ke nenio postrestas (tamen, iu krudulo, povus ŝtopi sian buŝtruon per la kuko, anstataŭ pli elegante manĝi per kelkaj mordetoj).
'Mi manĝis ĝin tuta' sonas iom strange - kvazaŭ per manĝo oni iel transformis ĝin al tuteco.