メッセージ: 4
言語: Esperanto
ora knabo (プロフィールを表示) 2013年2月8日 19:57:47
Mi bezonas tradukon de la angla vorto cassock. Ĉu vi havas iun ideon? Mi trovis la vorton "sutano", sed ĉu vi vere scius pri kio temas se vi trovus ĝin en iu teksto? Eble pastrorobo, robo de pastro?
myris (プロフィールを表示) 2013年2月8日 21:01:15
ora knabo:Mi vere scius pri kio temas ĉar la franca vorto estas soutane. Estus pli malfacile por mi diveni,se tio estus kasoko aŭ mantijo.
Mi bezonas tradukon de la angla vorto cassock. Ĉu vi havas iun ideon? Mi trovis la vorton "sutano", sed ĉu vi vere scius pri kio temas se vi trovus ĝin en iu teksto? Eble pastrorobo, robo de pastro?
Chainy (プロフィールを表示) 2013年2月9日 2:31:59
ora knabo: Mi trovis la vorton "sutano", sed ĉu vi vere scius pri kio temas se vi trovus ĝin en iu teksto?"Sutano" ja troveblas en Vortaro.net kaj ReVo, do se oni ne scias tiun vorton, oni povas facile ekscii ĝian signifon.
ora knabo:Eble pastrorobo, robo de pastro?Tiuj vortoj ankaŭ estas bonaj - fakte en ĉiutaga parolado mi suspektas, ke ankaŭ en la angla multaj ja uzus la vorton 'robe'.
En la Lernu-vortaro (Angla-Eo), mi aldonis:
cassock/soutane = sutano, robo de pastro
sutano = cassock, soutane
Sergxio (プロフィールを表示) 2013年3月3日 8:19:40