본문으로

Ĉu aliaj homoj vere ekzistas?

글쓴이: Kokirian, 2013년 2월 19일

글: 37

언어: Esperanto

cellus (프로필 보기) 2013년 2월 20일 오전 6:57:05

Cetere oni diras "Ĉu estas eble ke aliaj homoj ne ekzistas". Oni ne povas uzi ĝi en tia frazo.

Kaj se vi en la kazo kiun mi priskribis supre dirus ke tio kio okazis ne estas vera, ĉar mi ne estas certa ĉu vi ekzistas. Tiam vi ne trafus en malliberejon sed al iu psika malsanulejo!

AlfRoland (프로필 보기) 2013년 2월 20일 오전 8:13:46

Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?
Almenaŭ mi dubas ke VI ekzistas!

Kokirian (프로필 보기) 2013년 2월 23일 오전 2:48:14

Nu, nur por la rekordo... ĉiom da vi sonas tre realaj.

hebda999 (프로필 보기) 2013년 2월 23일 오후 2:17:34

La ekziston de aliaj homoj garantias la Dio, kiu ja ekzistas sendube, ĉar ni ĉiuj estas nur Ĝiaj kreitaĵoj. Ĝi kreis min, Ĝi ankaŭ kreis ĉiujn aliajn.

mihxil (프로필 보기) 2013년 2월 23일 오후 4:39:58

hebda999:La ekziston de aliaj homoj garantias la Dio, kiu ja ekzistas sendube, ĉar ni ĉiuj estas nur Ĝiaj kreitaĵoj. Ĝi kreis min, Ĝi ankaŭ kreis ĉiujn aliajn.
Dio ne ekzistas, kaj ĝi certe ne kreis nin. Ni estis ĉiuj elnaskitaj de niaj patrinoj. Neniu dio entute ludis rolon tie.

Miland (프로필 보기) 2013년 2월 23일 오후 4:52:56

Kokirian:Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?
Ne necesas pruvi tion. Mi ne havas dubon pri la afero. ridulo.gif

hebda999 (프로필 보기) 2013년 2월 24일 오전 8:43:14

mihxil:
hebda999:La ekziston de aliaj homoj garantias la Dio, kiu ja ekzistas sendube, ĉar ni ĉiuj estas nur Ĝiaj kreitaĵoj. Ĝi kreis min, Ĝi ankaŭ kreis ĉiujn aliajn.
Dio ne ekzistas, kaj ĝi certe ne kreis nin. Ni estis ĉiuj elnaskitaj de niaj patrinoj. Neniu dio entute ludis rolon tie.
Dio ekzistas. Dio kreis la universon, vi estas parto de tiu ĉi universo, do la Dio ankaŭ kreis vin (mi ne povas imagi kialon), ĉu vi tion konstatas aŭ ne. Tio estas sendubege certega. Dio rolas ĉie. Nenio okazas aŭ povas ekzisti sen Dio. Ĝi estas tre pacienca kun vi.

mihxil (프로필 보기) 2013년 2월 24일 오전 9:21:52

hebda999:Dio ekzistas. Dio kreis la universon, vi estas parto de tiu ĉi universo, do la Dio ankaŭ kreis vin
Eĉ se dio kreis la universon (kio ne veras, ĉar dio evidente estas homa elpensaĵo), tiam ankoraŭ estas iom dubinde ke ni povus diri ke li kreis min persone. Tio ŝajnus al mi tordo de la vorto 'krei', ĉar estis esence por li neeble antaŭvidi ke tio okazos. Se oni asertus ke li kreis 'la homaron', tiam mi povus ankoraŭ pli malpli imagi kiel oni pensas. Sed diri ke li kreis ĉiun invididuon aparte ŝajnas al mi komplete absurde.

lobo_xx (프로필 보기) 2013년 2월 24일 오후 1:52:42

Ho ja, denove grandaj ĉirkaŭbatumadoj inter vi, dio jes, dio ne; denove profundaj insultoj kaj animaj ofendoj... mi ekalportu iom da krevmaizo kaj coke, la spektakolo komencu!

hebda999 (프로필 보기) 2013년 2월 25일 오전 7:57:09

lobo_xx:Ho ja, denove grandaj ĉirkaŭbatumadoj inter vi, dio jes, dio ne; denove profundaj insultoj kaj animaj ofendoj... mi ekalportu iom da krevmaizo kaj coke, la spektakolo komencu!
La vero estas la vero kaj nenio alia. Se la vero estas: la Dio kreis ĉion, ne povas ekzisti alia vero: la Dio nenion kreis, ĉar Ĝi entute ne ekzistas. Do Miĥil terure eraras. Venos la tempo kiam li devos pagi por siaj blasfemoj.

다시 위로