"Li faris en ĝin novan truon". Kial oni uzu la N-finaĵon kun "ĝin"?
viết bởi yyaann, Ngày 25 tháng 2 năm 2013
Tin nhắn: 31
Nội dung: Esperanto
yyaann (Xem thông tin cá nhân) 11:31:16 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
Mi provis la jenan teston ĉe edukado.net : http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=23566&...
Ene de ĝi estas la frazo « Kiam li finpretigis la jakon, li faris en ĝin la saman truon ».
(Laŭ la Helpo-koboldo, "ĝi" en ĉi tiu frazo bezonas la akuzativon).
Mi tute ne komprenas, kial tiukaze oni uzu la akuzativon kun "ĝi"... Ĉu ĉar la jako estas la destino de la ago "fari truon"?
Multajn dankojn.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 12:06:42 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
Tjeri (Xem thông tin cá nhân) 12:16:55 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
novatago (Xem thông tin cá nhân) 13:08:17 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
Ĝis, Novatago.
Tjeri (Xem thông tin cá nhân) 14:42:19 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
Eble mi miskomprenis ion.Fakte...
La akuzativo montras movon de la subjekto, ne de la objekto. Kiam iu diras:mi iras en la ĝardenon, la ĝardeno ne moviĝas.
Same pri trufaro. Kiam timeo (vi scias, tiu insekteto) faras truon en vesto, ĝi jam estas en la vesto. Sed mi faras truon en veston, ĉar mi ne estas en la vesto sed ekstere de ĝi, kaj faras truon per ilo, kiun mi movas.
yyaann (Xem thông tin cá nhân) 21:03:13 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
Tjeri:Interese. Mi nun bone komprenas la logikon kaj dankas vin pro tio.Eble mi miskomprenis ion.Fakte...
La akuzativo montras movon de la subjekto, ne de la objekto. Kiam iu diras:mi iras en la ĝardenon, la ĝardeno ne moviĝas.
Same pri trufaro. Kiam timeo (vi scias, tiu insekteto) faras truon en vesto, ĝi jam estas en la vesto. Sed mi faras truon en veston, ĉar mi ne estas en la vesto sed ekstere de ĝi, kaj faras truon per ilo, kiun mi movas.
Ĉu vi dirus, ke temas pri kazo, pri kiu ekzitas (etagrade) necerteco, malobjekteco, aŭ ke, male, la afero estas sufiĉe aŭ eĉ tute klara, senduba?
novatago (Xem thông tin cá nhân) 22:10:38 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
Tjeri:Kiam timeo (vi scias, tiu insekteto) faras truon en vesto, ĝi jam estas en la vesto. Sed mi faras truon en veston, ĉar mi ne estas en la vesto sed ekstere de ĝi, kaj faras truon per ilo, kiun mi movas.Redakto: Mi jam havis mensa eklumiĝo, kaj komprenas ĝin. Tamen mi dirus ke movo ĉi-kaze malmulte aŭ nenio rilatas al la afero. Simple oni devas uzi la akuzativo pro klarigi bone ke la jako ne estas vestita de mi, kaj do mi ne faras la truon, kiam mi estas en la jako.
Ĝis, Novatago.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 23:33:06 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon
el Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto
ŝi faris en la saketo malgrandan truon
el Fabeloj de Andersen 1
novatago (Xem thông tin cá nhân) 23:58:47 Ngày 25 tháng 2 năm 2013
sudanglo:Ŝajne estas eraro en la ekzerco. Oni faras truon en io. Fari ne estas verbo de movo.Mi konsentas pli ĉi tion. Eĉ se mi (nun) povas vidi kialon por uzi la akuzativon tiu-kaze, verdire fari tion ŝajnas al mi harfendado.
Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon
el Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto
ŝi faris en la saketo malgrandan truon
el Fabeloj de Andersen 1
La argumentoj de Sudanglo, laŭ mi, ne estas kontraŭargumenteblaj.
Ĝis, Novatago.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 06:50:20 Ngày 26 tháng 2 năm 2013
darkweasel:kaj en tiu ĉi okazo temas pri la truo, kiu antaŭe ne estas en la jako, sed poste ja.Kaj kie estis la truo antaŭ ol ke ĝi estis en la jako?
Mi pensas ke oni povas vidi kvazaŭ la truo moviĝis, kaj tiel defendeblas la akuzativo ĉe ĝi, sed ĝi ŝajnas al mi opcia, ĉar la afero ne estas tre klara. Oni same bone povas diri ke la truo ekekzistis tie kie ĝi nun estas, kaj tute ne moviĝis.
sudanglo:Fari ne estas verbo de movo.Mi ne akceptas ke ni havas klasojn de verboj. Laŭ mi oni povas uzi n-finaĵon por movo se tiu logike senchavas. Tio estas dubebla ĉi-kaze, sed ne estas necese parkerigi ĉe ĉiu verbo ĉu ĝi estas 'verbo de movo' aŭ ne.