Al contingut

kio povas savi nin?

de codesito, 1 de març de 2013

Missatges: 185

Llengua: Esperanto

mihxil (Mostra el perfil) 21 de març de 2013 17.45.03

hebda999:La letero estis privata, ne publika.
Estis reago al publika mesaĝo, do estus logike se tio okazu publike. Mi preferas malfermecon. Cetere mi ne vere emas reagi al ĝi. Ĝi estas ne pli ol malamplena kriado.

Nure mi eble volu aldoni ke mi neniam intencis 'komenci kverelon', kaj laŭ mia opinio ankaŭ neniam faris. Mi nur volis per argumentoj montri ke vi simple malpravadas. Aŭ almenaŭ ke vi ne kapablas klarigi kial vi ne estus. Ke vi ne povas elteni tion, ne estas mia kulpo.

Altebrilas (Mostra el perfil) 22 de març de 2013 8.15.53

Esperanto estas lingvo de la paco, amikeco kaj interkompreno.

Tio antaŭsupozas malferman sintenon al ali-ies opinioj: , Se iu ne samopinias kiel mi, estas pro tio, ke ni ne komprenis niajn reciprokajn opiniojn, kaj ke ni povas uzi nian lingvon por peti kaj doni klarigojn.

fstphane (Mostra el perfil) 22 de març de 2013 14.24.41

vidas vandenis:Bedaŭrinde, sed Esperanto iĝis ilo de malpaco, malamikeco, malinterkompreno. Povrulo, kompatindulo nia Ludoviko.
Vi iom troigas. Al mi ŝajnas, ke via sinteno estas iomete tro idealista. Rigardu do kiel funkcias la mondo.

" Lao tse " jam diris ion tiel:
-" Kiam oni parolas pri la beleco, la malbeleco estas jam tie. " (tie ĉi)

Tial 'feliĉo' ne povas ekzisti sen 'malfeliĉo', granda sen malgranda, vivi sen morti, ktp...
Do elektu, kiom eble inter: bone-malbone, utila-neutila, sukcesi-malsukcesi, ktp...(laŭ via kompreno, komprenpovo, komprenprovo)

Paroli la saman lingvon neniel signifas, ke ni ĉiam konsentos pri ĉio, pri la farotaj aferoj, agoj.
En proksima aŭ malproksima estonteco, eble, ne sole la saĝuloj,amemuloj, inteligentuloj parolos, sed ankaŭ ja la bantitoj, maliculoj, k.a...

Sunjo (Mostra el perfil) 22 de març de 2013 15.44.14

hebda999:
Tute prave ili mortigas la religiajn ofendantojn.
Ke ekzistas Esperantisto kiu opinias ke ofendiĝo (pro vortoj kaj sendepende de la intencoj de la "ofendanto" ) pravigas mortigon (murdon) estas kaj restos nekomprenebla kaj apenaŭ eltenebla al mi.

Kio okazis (aŭ ne okazis se temas pri la manka reago de la lernu-teamo) en tiu ĉi fadeno jam damaĝis la reputacion de lernu! en miaj okuloj.

robbkvasnak (Mostra el perfil) 22 de març de 2013 16.49.39

A, nia bela Esperantio! Senorganiza arbaro kun kelkaj organizaĵoj kiel vilaĝoj en la maldensejoj (UEA, TEJO, LSG, ktp) sed kun valoj kaj montoj neesploritaj. Ĝis nun mi nenie legis ke Esperantisto mortigis alian por la uzo de -io anstataŭ -ujo (en Esperantujo) kaj ke iu vundis alian pro la diskuto de -ita/-ata. Estas mia refuĝo kie la hejtataj argumentoj temas pri miskomprenoj - sed sen pafiloj, sen tranĉiloj, sen bomboj. Ni foje ĵetas akrajn vortojn unu al la alia sed restas tie. Oni eĉ nek mortigis Kabe nek kondamnis lin al dumviva malliberejo. TIAL ni estas stranguloj! En mia mondo vera, temas pri dolorigaj atakoj (mia intertempa estrino maldungis min ĉar ŝi estas renaskita kristanino kiu abomenas gejulojn, do mi nun estas senlabora). Neniam Esperantisto faris ion egalan al tio al mi. Ke ni esperantidoj foje kverelas en nia ludejo ne surprizas iun ajn sed fakte estas sufiĉe trankvila loko kun kelkaj sendanĝeraj troletoj.

codesito (Mostra el perfil) 22 de març de 2013 18.46.47

Mi ege bedaŭras la malkapablo de kelkaj kredantoj vere debati, ili jam havas la veron kaj kiuj havas malsaman opinion estas malamikoj, sed oni ne povas debati kun homoj kiuj jam havas la veron, ili povos iom diskuti, ĉagreni, minaci, sed ne verame debati pri dio. Tio montras intelektan kaj spiritan malriĉecon.

AlfRoland (Mostra el perfil) 22 de març de 2013 20.02.37

Kial estis do la debato tiom akra? Mihxel, kiu en la ne-kredanta flanko plej ofte partoprenis, laŭ mi montris tre admirindan paciencon kaj tre kviete kaj realisme argumentis kontraŭ religiaj dogmoj. Mi pensas ke ĝuste lia kvieta stilo incitis la plej dogmatajn kristanojn. Miaj kontribuaĵoj eble kelkfoje estis iom ironiaj, sed ne pli ol oni devus elteni.

Plej malagrable, ne parolante pri pravigo de religiaj murdoj, estas ke la dogmuloj eĉ ne unuvorte diris ion pri la pedofiliaj skandaloj, kiuj dum lastaj jaroj skuis la katolan eklezion, kaj probable ankaŭ aliaj eklezioj. Ĉu ili vere nenion opinias pri tio???

mihxil (Mostra el perfil) 23 de març de 2013 10.10.35

Sunjo:Ke ekzistas Esperantisto kiu opinias ke ofendiĝo (pro vortoj kaj sendepende de la intencoj de la "ofendanto" ) pravigas mortigon (murdon) estas kaj restos nekomprenebla kaj apenaŭ eltenebla al mi.
Mi opinius tiel ne nur pri esperantistoj.

Sunjo:Kio okazis (aŭ ne okazis se temas pri la manka reago de la lernu-teamo) en tiu ĉi fadeno jam damaĝis la reputacion de lernu! en miaj okuloj.
Fakte Erinja ja forigis kelkajn mesaĝojn, kiuj estis efektive sufiĉe senenhavaj.

Por mi ne estis necese tamen. Mi opinias ke la reputacio de la ilo ne rilatu al la reputacio de siaj uzantoj. La opinio ke tiaj murdoj estas pravigeblaj estas efektive sufiĉe zorgiga, sed estas pli bone ke ni sciu pri ĝi. Kion la teamo povus fari? Malaperigi mesaĝojn ja ne malaperigus la opinion mem.

Mi cetere ne jam vere kredas ke Hebda999 tute seriozis. Li precipe aspektas kolera. Se li vere serioze opinius tiele, ni ankaŭ povus demandi nin, kaj do eble lin, ĉu li ankaŭ pretus mem murdi. La respondo je tio ankaŭ povus malplaĉi sed tio ne forprenus ke ni pli bone sciu se ĝi estus jesa.

Sunjo (Mostra el perfil) 23 de març de 2013 11.22.19

mihxil:
Sunjo:Ke ekzistas Esperantisto kiu opinias ke ofendiĝo (pro vortoj kaj sendepende de la intencoj de la "ofendanto" ) pravigas mortigon (murdon) estas kaj restos nekomprenebla kaj apenaŭ eltenebla al mi.
Mi opinius tiel ne nur pri esperantistoj.
Nek mi. Restas apenaŭ eltenebla pri ĉiuj homoj. Sed ekzistas kelkaj ekzemploj pri kiuj mi almenaŭ komprenas kiel tiaj opinioj povas evolui.

Ĉu la teamo reagu en tiu ĉi fadeno estas supozeble diskutebla. Mi provas esprimi mian opinion:
- La fadeno origine ne temis pri religio/dio sed povintus okazi diskuto pri diversaj demandoj pri politiko, socio, ekonomiko, ekologio, scienco kaj tiel plu. Kompreneble oni ne ekskludu la religion ĉar ekzemple mi ankaŭ respondus al la demando "Kio povas savi nin?" per "la kontraŭstaro al radikal-ekstremismaj, malamemaj, perfortemaj opinioj". Sed jam je la unua paĝo de tiu ĉi fadeno hebda999 per sia unua mesaĝo intence incitis devojigon de la fadeno al plia "senfina" diskuto pri religio/dio kaj bedaŭrinde li sukcesis. Rilate al la reputacio de lernu! mi emus diri ke lernu! estas la paĝaro kie ekster la prilingvaj fadenoj senkonkurence la diskutoj pri religiaj temoj reĝas. Domaĝe, ĉu ne?
- La frazo de hebda999 pri la pravigo de mortigo pro ofendiĝo montras kontraŭleĝan sintenon. Oni ne forredaktu ĝin sed publike avertu ke oni ne toleros pliajn tiajn eldirojn por ke la paĝaro ne estu juĝebla pro incito al malamo, perforto kaj kontraŭleĝaj agoj.
- Mi opinias ke la publikigo de privataj mesaĝoj sen antaŭa permeso estas malbona stilo kvankam kompreneble ne komparebla al la evidente kontraŭregulaj mesaĝoj de hebda999. Ke oni forredaktis tiujn "blek"-mesaĝojn de hebda999 miaopinie nepre signifas ke oni ankaŭ forredaktu la aliajn ofendprovojn. Rilate al la reputacio de lernu! oni aŭ devigu ĉiujn uzantojn ke ili agu laŭ la reguloj aŭ oni ŝanĝu la regulojn (mi preferas la unuan).

baibaibibi (Mostra el perfil) 23 de març de 2013 11.58.51

kiu timas vortojn? kion oni volas kaŝi? nun kelkaj volas kulpigi la teamon de lernu por devii la atenton. homoj ĉi tie ne plendus pro teruraj militoj kiuj detruas homojn kaj naturon, sed plendas pro la diroj de ne konata homo kiel se tio estus la fino de la mondo. kristanoj perdis la debaton eĉ se la ateistoj ne pruvis la ne ekziston de dio. La biblio estas falsa, la korano estas falsa, pro iliaj fruktoj vi konos ilin.

Tornar a dalt