kio povas savi nin?
de codesito, 1 de març de 2013
Missatges: 185
Llengua: Esperanto
hebda999 (Mostra el perfil) 23 de març de 2013 14.05.08
Legu:
Mortigpuno
Tiu ĉi forumo oni devas nomi "Vidpunktoj kontentigaj" aŭ "Vidpunktoj kiuj plaĉas al la teamo"
Sunjo (Mostra el perfil) 23 de març de 2013 14.33.14
baibaibibi:kiu timas vortojn? kion oni volas kaŝi? nun kelkaj volas kulpigi la teamon de lernu por devii la atenton.Tiuj kelkaj ĝis nun ŝajne nur estas mi, ĉu ne? Mi provas klarigi kial: je la unua paŝo oni pensas pri io, je la dua paŝo oni parolis pri tio, je la tria paŝo tiu ideo povus iĝi amastauĝa kaj je la venontaj paŝoj oni agas pro tiu ideo. Depende de la ideo la lastaj paŝoj povus esti terorismo kaj militoj.
Tio jam okazis kaj el la historio ni devus lerni ke estas grava kontraŭstari danĝerajn opiniojn antaŭ ol ili iĝas akceptataj de la amaso.
Ĉu ne estus pli bone se oni malhelpus militojn ol nur plendi pri ili kiam estas tro malfrue?
Mi volas aldoni ke ne temas pri "kulpigi" la teamon. Mi vidis eblan problemon, avertis la teamon pri tio kaj nun mankas al mi la reago.
mihxil (Mostra el perfil) 23 de març de 2013 15.50.50
Sunjo:- Mi opinias ke la publikigo de privataj mesaĝoj sen antaŭa permeso estas malbona stiloNu ja. Ankaŭ mi dubas ĉu mi farintu tion. Sed aliflanke mi ne emas lasi insulti min kaj kruele trakti min private. Mi jam antaŭe montris per publikigo de malgranda privata mesaĝo de li (kiu estis nur ripeto de mesaĝo jam publika), ke mi povus fari tion.
Li ne rajtas insulti publike, do li faras private. Tiel mi nur suferus sen tiu gajno ke almenaŭ la ofendinto aspektigas sin stulta kaj kruela. Li ne rajtas fari publike, sed li entute ne faru. Sekve publikigo ŝajnis al mi bona ideo. Kaj mi jam avertas al hebda999 ke mi ne hezitos denove fari.
Li cetere ne vere ŝajnis kontraŭstari, kaj kiel reagon nur aldonis kelkajn freŝajn insultojn.
Altebrilas (Mostra el perfil) 23 de març de 2013 16.57.03
- tiuj, kiuj jam konsentas kun ni
- tiuj, kiuj rifuzas debati kun malsamopiniuloj.
Inter la du, estas tiuj kiuj akceptas la regulojn de la debato por pli bone kompreni aliies argumentojn, kaj esperanto estis kreata por tiaj homoj.
Eĉ dogmeco povas estis pravigebla - vidu la Antaŭparolo de la Fundamento kie Zamenhof argumentas pri la neceso esti dogmeca pri rifuzo de reformoj. Sed Zamenhof pacience klarigas kial, kaj uzas raciajn argumentojn por tio.
La religiaj opinioj estas respektindaj, kaj oni ne devas ofendi tiujn, kiuj ne havas la samajn kredojn kiel ni. Sed tamen tiu respekto ne devas esti preteksto por ĉantaĝi pri ofendiĝemo, kaj uzi tiun ĉantaĝon por limigi iom post iom la liberecon de aliuloj cele al obteni plian influon super ili.
Francisko1 (Mostra el perfil) 23 de març de 2013 22.59.39
codesito:Ekologistoj ofte parolas pri savi la mondon, kiel se la homoj estus ia dio kiu povas decidi savi la mondon aŭ ne, sed la mondo ne estas minacata, estas "ni" kaj aliaj vivaj specoj kiuj estas en danĝero, kvankam multaj ridetas kaj eĉ ne povas vere kredi ke la ĉiopova homo estas en danĝero, kaj daurigas sian vojon de detruo senhonte kaj senhalte.
Tial mi volas demandi al vi: kio povas savi nin? kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?
mihxil (Mostra el perfil) 24 de març de 2013 3.12.10
Francisko1:Kiel multaj saĝuloj diris, tio kio povas savi nin estas ĉesi mortigi bestojn kaj manĝi ili. Simple.Mi dirus ke en fadeno en kiu kelkaj homoj pravigis la murdadon de homoj nur pro tio ke ili 'insultus' ies religion, estus iomete dece unue kondamni tion, antaŭ ol paroli pri bestoj.
Cetere estus eble bona ideo klarigi kial kaj kiumaniere vi pensas ke ĉesi manĝi bestojn savus nin. Vegetarismo supozeble ŝparus multan energion, kaj tiel do helpus savi nian ĉirkaŭaĵon. Eble vi celis tion. Aliflanke mi tiuokaze ne komprenus kiel vi povas certi ke tio sufiĉus aŭ kial ne sufiĉus nur draste redukti la manĝadon de bestoj.
vincas (Mostra el perfil) 24 de març de 2013 10.57.12
Francisko1:Kiel multaj saĝuloj diris, tio kio povas savi nin estas ĉesi mortigi bestojn kaj manĝi ili. Simple.Manĝi viandon estas tute natura afero. Eble en Sudaj landoj homoj povas ne manĝi viandon, sed en Nordaj landoj viando estas tre necesa fonto de energio.
Altebrilas (Mostra el perfil) 24 de març de 2013 15.19.22
mihxil (Mostra el perfil) 24 de març de 2013 17.02.32
vincas:Manĝi viandon estas tute natura afero. Eble en Sudaj landoj homoj povas ne manĝi viandon, sed en Nordaj landoj viando estas tre necesa fonto de energio.Mi ne havas multon kontraŭ viandomanĝado, krom eble ke ĝi estas malŝparo de rimedoj, sed mi ja pensas ke jena via rimarko simple ne estas vera. Eskimoj en tre malvarma regiono entute sen plantoj eble povis uzi tiun ĉi argumenton. Sed ĉu vi asertas ke vegetaranoj en via lando kutime mortas pro maltroa energikonsumo? Tio al mi ne sonas tre verŝajna...
fstphane (Mostra el perfil) 24 de març de 2013 19.24.58
Kial homo estus pli grava? Kial ĝi devus esti savita?
Homo malkiel bestoj, preskaŭ ĉiam mortigas, ne sole por sin nutri (kaj foje nur pri ideoj, ĉu ne?), sed por fari pli kaj pli profitojn.
Kaj tio ĉi, estas vere, produktata treegan malŝparon de energio. Ne sole por la viandoj sed, legumoj, fruktoj, ktp...elĉerpante senpercepte tiel la riĉecojn de la planedo.
Ne, la solvo ne estas la vegetarismo.
Homo nur estas elemento de la kreaĵo. Ĝi devas konsciigi, ke ĝi estas neniel supera al la cetero.