kio povas savi nin?
de codesito, 2013-marto-01
Mesaĝoj: 185
Lingvo: Esperanto
AlfRoland (Montri la profilon) 2013-marto-30 14:25:56
vidas vandenis:Kio estas Biblio? Por mi- historio de juda popolo. Kaj iu ajn historio neniam estas plene objektiva. Pri murdoj, kaj ordonoj de Dio murdi: Ĉiam estis, estas kaj estos homoj, kiuj je nomo de Dio agas malbone, aĉe. Fojfoje tiuj estas psikaj malsanuloj, kiuj 'ricevas ' ordonojn de Dio senpere, aŭ dum sonĝo, variaj signoj, per siaj estroj; aliaj uzas nomon de Dio por ricevi povon, gloron, monon. Tiuj povas esti ateistoj, (fi)kredantoj - ne gravas. En Biblio - samas.Ĝin skribis, reskribadis homoj.Laŭ mia kompreno estas kristanoj kaj iliaj eklezioj kiuj parolas pri "Sankta Biblio" kaj "Vortoj de Dio". Biblio do estas la fundamento por la tuta kristanismo, ĉu ne?
Sed por ateistoj Biblio fariĝis ĉefa, kardinala armilo en batalo kontraŭ religio. Eĉ atombombo, mi dirus.
Tial mi jam ne unufoje skribas, ke pravigi sin apogante al Biblio ateisto nuligas mem si, ĉar ofte li citas tiujn strofojn el teksto kiuj estas oportunaj por li. Tiutempe je rakontoj de Biblio li preskaŭ aŭ eĉ tute ne kredas.
Estas ne honeste!
Kial ne estus honeste atentigi pri kio fakte estas skribite en tiu libro? Fakte estas multaj homoj kiuj kredas je ĉiu litero en ĝi kaj tiuj povas esti tre danĝeraj se ili prenas al si la taskon plenumi "ordonojn de Dio".
Religioj ofte estas/estis ilo por superaj tavoloj en socio akiri kaj konservi potencon super la popolamasoj. Kaj la biblio apogas ilin! Ekzemple en Romanoj 13:1 legeblas:
"Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio."
Francisko1 (Montri la profilon) 2013-marto-30 16:21:42
codesito:Ekologistoj ofte parolas pri savi la mondon, kiel se la homoj estus ia dio kiu povas decidi savi la mondon aŭ ne, sed la mondo ne estas minacata, estas "ni" kaj aliaj vivaj specoj kiuj estas en danĝero, kvankam multaj ridetas kaj eĉ ne povas vere kredi ke la ĉiopova homo estas en danĝero, kaj daurigas sian vojon de detruo senhonte kaj senhalte.
Tial mi volas demandi al vi: kio povas savi nin? kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?
mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-30 19:10:36
Francisko1:LA MONDO ESTOS SAVATA KIAM HOMOJ ĈESU MORTIGI BESTOJN. TIAM LA VIVO HOMA ESTOS PLI HOMA KAJ MALPLI BESTA KAJ LA ĈEFAJ PROBLEMOJ ESTOS SOLVATAJ.[list=1]Kiel? Kiel vi eksciis?[/list][list=2]Ne skribu nur majuskle![/list][list=3]Ne ripetu vin. Vi asertis la precizan samon jam en ĉi fadeno[/list]
robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-marto-30 21:40:59
Krome, se oni devus vivi laŭ tiu biblio, do mi ŝatus havi sklavon - mi lacas lavi telerojn kaj mi povus uzi la tempon por lernu. Ĉar laŭ tiu libro la sklavo devas esti el najbara lando, mi preferus havi meksikan sklavon ol kanadan. La meksika sklavo ankaŭ povus kuiri por mi. Mi farus escepton se temus pri franckanada sklavo - nur mi malpermesus al li servi al mi "putine" (kanada plado de frtitaj terpomfingroj kun viandsaŭco kaj fromaĝo) ĉar mi ŝatus maldikiĝi.
Francisko1 (Montri la profilon) 2013-marto-30 23:25:21
codesito:Ekologistoj ofte parolas pri savi la mondon, kiel se la homoj estus ia dio kiu povas decidi savi la mondon aŭ ne, sed la mondo ne estas minacata, estas "ni" kaj aliaj vivaj specoj kiuj estas en danĝero, kvankam multaj ridetas kaj eĉ ne povas vere kredi ke la ĉiopova homo estas en danĝero, kaj daurigas sian vojon de detruo senhonte kaj senhalte.
Tial mi volas demandi al vi: kio povas savi nin? kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?
Francisko1 (Montri la profilon) 2013-marto-30 23:25:37
codesito:Ekologistoj ofte parolas pri savi la mondon, kiel se la homoj estus ia dio kiu povas decidi savi la mondon aŭ ne, sed la mondo ne estas minacata, estas "ni" kaj aliaj vivaj specoj kiuj estas en danĝero, kvankam multaj ridetas kaj eĉ ne povas vere kredi ke la ĉiopova homo estas en danĝero, kaj daurigas sian vojon de detruo senhonte kaj senhalte.
Tial mi volas demandi al vi: kio povas savi nin? kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?
mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-31 07:35:27
vidas vandenis: Do ateisto? Verŝajne li devas surmeti kusenon sur sian kapon, kaj nenion vidi kaj aŭdi.Anstataŭ reagi al la argumentoj de ateistoj, ŝajne estas taktiko simple ŝanĝi la temon kaj sugesti ke la vivo de ili devus esti tre senkolora. Kvazaŭ tio ion dirus pri ilia pravo.
Krome estas sufiĉe sensence. Pasko ekzemple de origine evidente estas festo de printempo. La komenco de printempo estas festinda astronomia kaj vetera okazo, do estus tute bone de ĉiu honorebla. Ne estas nepre ke oni dume parolu pri iuj mensogoj kvazaŭ tiuj estus realaj.
vidas vandenis:Naskiĝtagon de Markso,Engelso?Vi konfuzas ateismon kun marksismo.
vida vandenis:Kaj ĝenerale, ĉu povas esti iaj festoj ĉe ateistoj? Ĉar iu ajn festo kaj funebro laŭ ili estas nur obskuro.Kial ĉiu ajn festo devas rilati al la fantaziaĵoj de religio? Oni eĉ povus kunveni kun sia familio kaj manĝi nur pro tio ke estas tradicio fari tion je tiu tago. Ne estas necese subskribi je iaj idiotaĵoj por tio, eĉ ne se tiuj en pli fruaj tempoj kun tiu tago estis asociataj.
Tio kio estas malbona pri religio estas ke ĝi disvastigas mensogojn kaj fantaziaĵojn kiel verojn. Ke aliaj flankoj de ĝi povas esti bonaj ne estas rilate al tio, kaj ne forprenas ke tiu adorado de sensencaĵoj kaj kruelaĵoj pli bone ĉeŝiĝu.
vidas vandenis:Sed hodiaŭ mi gratulas ĉiujn forumanojn al la festo de Pasko kaj deziras al ĉiuj feliĉon, ĝojon, amon.dankon kaj samon.
mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-31 07:36:47
Francisko1:ESTAS TRE GRAVA KONTROLI LA NUTRADMANIERON POR KE HOMOJ ESTU PLI ALTNIVELA KAJ MULTAJ PROBLEMOJ ESTU SOLVATAJ.Ĉu vi pensas ke agi kiel ia vilaĝa idioto bone komunikas viajn argumentojn?
Francisko1 (Montri la profilon) 2013-marto-31 10:31:38
codesito:Ekologistoj ofte parolas pri savi la mondon, kiel se la homoj estus ia dio kiu povas decidi savi la mondon aŭ ne, sed la mondo ne estas minacata, estas "ni" kaj aliaj vivaj specoj kiuj estas en danĝero, kvankam multaj ridetas kaj eĉ ne povas vere kredi ke la ĉiopova homo estas en danĝero, kaj daurigas sian vojon de detruo senhonte kaj senhalte.
Tial mi volas demandi al vi: kio povas savi nin? kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?
Francisko1 (Montri la profilon) 2013-marto-31 11:59:42