去目錄頁

Kiun flankon de Esperanto plej interesas vin?

le_chaz, 2013年4月10日

讯息: 14

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2013年4月17日下午10:29:41

rundvlp:Tiu enketo interisigas min, ĉar mi interisiĝas al Esperanto ĉefe pro ĝia interna ideo.
Sed pli kaj pli, mi malkovras ke malmulte da Esperantistoj praktikas unue pro tiu celo.
Mi ne volas (re)fari la eternan debaton pri finvenkismo, kaj raŭismo, sed tutsimple diri ke mi ekkoknsciis ke en Esperantio, ni ne estas fakte samideanoj.
Finfine ne gravas la koloro de la katoj, kiam ili daŭre kaptas musojn okulumo.gif

Mi antaŭdankos tiajn spertajn Esperantistojn, kiuj ĝustigos mian mesaĝon.
Tiu sondado estas interesa, ĉar ĝi donas pli veran bildon de esperantistaro.

Ĝi povas funkcii kiel psikoterapio: kutime, la kuracisto helpas la kuracato scii:
a) kia li volas montri sin al la aliaj homoj
b) kia li kredas kaj timas ke li estu
c) kia li estas reale.

La samo valoras pri esperanta movado. Vidu la propagandon kaj la kritikojn pri la lingvo por la du unuaj punktoj. Tiu sondado helpas ĝin scii pri la tria. Feliĉe, ke ni ne estas 100% samideanoj, ĉar tiukaze ni ne plu havus ideojn por interŝanĝi, nek la okazon uzi nian lingvon por tio.

Ni malkovras, ke propagando ne ĉiam estas tute vera. Ĉu vere estas surprizo? Ni prefere reklamu pri realaj positivaj trajtoj de la lingvo kaj de la movado. Kaj eble tiaj katoj sukcesos kapti krokodilojn...

rundvlp (显示个人资料) 2013年4月19日上午5:51:52

Altebrilas:
Ni malkovras, ke propagando ne ĉiam estas tute vera. Ĉu vere estas surprizo? Ni prefere reklamu pri realaj positivaj trajtoj de la lingvo kaj de la movado. Kaj eble tiaj katoj sukcesos kapti krokodilojn...
Kompreneble, kaj tio viviglas "nian" lingvon!

le_chaz (显示个人资料) 2013年4月19日上午8:03:35

La pasintan jaron, nia asocio lanĉis ĉi tiun enketon (en la franca) per Facebook. La rezultoj estas malpli malegalaj, kvankam la respondoj same vicas.

fajrkapo (显示个人资料) 2013年4月22日下午10:24:50

Kiu flanko de Esperanto plej interesas vin?...

Mi tre ŝatas ke Esperanto estas nenies lingvo, kaj nenies lando.

Krom ĝia utileco, reguleco, ktp, tio por mi estas eble la plej grava, ĉar preskaŭ ciuj povas same lerni ĝin, sen maljustaj naciaj avantaĝoj, ĉiukaze la malfacileco de la vortaro por neeŭroplingvaj parolantoj...

回到上端