前往目錄

Sciencfikcia romano verkata en Esperanto

貼文者: Vervoro, 2013年4月11日

訊息: 17

語言: Esperanto

Vervoro (顯示個人資料) 2013年4月11日下午1:27:53

Saluton legantoj,

Antaŭ kelkaj tagoj mi komencis verki sciencfikcian romanon. Ĉiun tagon mi publikigas novan ĉapitron, je la 15:00UTC. La unua ĉapitro troveblas ĉi tie:

http://www.fictionpress.com/s/3115569/1/La-Perfido...

Se vi legis la tuton, mi invitas vin lasi longajn aŭ mallongajn komentojn (en la suba kesto, kaj poste klaku "Post Review"). Krome, se iu scias pri alia sciencfikcia verko en Esperanto, mi volonte legus ilin.

JDnDorks (顯示個人資料) 2013年4月11日下午2:55:55

La Princino de Marso

Ĝi ne estas nova, sed ĝi estas ankoraŭ bona.

Ankaŭ, mi antaŭĝojas pri legi vian historian.

juanfran87 (顯示個人資料) 2013年4月11日下午8:24:32

Mi legos ĝin baldaŭ.

Vervoro (顯示個人資料) 2013年4月12日下午3:01:30

Dankon pro la ligilo, JDnDorks. Mi tamen ankoraŭ ne trovis sciencfikcion *originale verkitan en Esperanto*.
La kvina ĉapitro estas nun publikigita. Mi daŭre atendas viajn komentojn!

biesiek (顯示個人資料) 2013年4月12日下午7:11:43

Gratulecon! Mi neniam legis libron aŭ rakonton en Esperanto. Mi ankaŭ skribas rakonton sed en la Germana kaj Pola lingvo. Mi ankaŭ skribas rakonton pri fikcia mondo tamen mi uzas Esperanton kiel lingvo de la raso de la elfoj. Mi deziras vin ĉion bonan kaj paciencon ĉe la skribado.

Sahaquiel (顯示個人資料) 2013年4月13日上午1:14:09

Ĉu Originale en Esperanto? Serĉu Pro Iŝtar

Vervoro (顯示個人資料) 2013年4月13日上午10:58:02

Dankon pro la konsiloj! Mi nun tiom multe skribas, ke mi ne havas tempon por legi, sed post tiu ĉi romano mi certe eklegos ilin.

Vervoro (顯示個人資料) 2013年4月21日下午7:54:05

La dek-kvara ĉapitro estas nun alŝutita. Verŝajne la fina libro havos dek naŭ ĉapitrojn, do tiam la lasta ĉapitro estos en la reto je vendredo. Poste mi publikigos ankaŭ dokumenton kun ĉiuj ĉapitroj kune.

Vervoro (顯示個人資料) 2013年4月25日上午7:21:49

Saluton al ĉiuj!

La lastaj ĉapitroj estas alŝutitaj, kaj nun mi kompilis la tutan libron en unu dosiero. Mi prenas nun mallongan paŭzon, kaj poste mi komencos la duan libron, kiu estas daŭrigo de la sama rakonto.

Vervoro (顯示個人資料) 2013年4月30日上午9:12:35

Saluton al ĉiuj!

La lastaj ĉapitroj estas alŝutitaj, kaj nun mi kompilis la tutan libron en unu dosiero. Mi prenas nun mallongan paŭzon, kaj poste mi komencos la duan libron, kiu estas daŭrigo de la sama rakonto.

La dosiero troviĝas ĉi tie: http://www.sendspace.com/file/mepbcw

回到上端