Đi đến phần nội dung

Preni riskon?

viết bởi sudanglo, Ngày 19 tháng 4 năm 2013

Tin nhắn: 13

Nội dung: Esperanto

Jorn644 (Xem thông tin cá nhân) 18:58:36 Ngày 09 tháng 5 năm 2013

Nederlande oni ankaŭ diras "een risico nemen" (riskon preni). Tamen oni ankaŭ uzas "je loopt een risico" (vi promenas riskon).
La dua sonas amuze tradukita al esperanto.

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 11:47:52 Ngày 11 tháng 5 năm 2013

vidas vandenis:
Kirilo81:En la germana oni ne povas "preni" riskon, nur "eniri" ĝin (ein Risiko eingehen).
En Esperanto mi preferas la simplan esprimon riski.
Simple, klare, mallonge: risku, ne risku. Tiel mi pensas litove.
Ankaŭ mi preferas la vorton "riski". La sveda havas kaj "kuri riskon" kaj "preni riskon". Sed aliaj lingvoj havas nur unu el tiuj, aŭ nenion.

La sveda havas multajn - eble pli ol mil - kombinaĵojn kun signifo-malriĉa verbo kaj signiforiĉa substantivo. Ili estas idiomaĵoj. Malmultaj reguloj helpas vin scii kiu verbo apartenas al kiu substantivo. Mi scias, ke aliaj lingvoj havas la saman trajton, kaj europaj lingvoj kaj la ĉina. En tiu situacio Esperanto-parolantoj de diversaj lingvoj ekserĉas nesignifajn verbojn, tiel, ke ili povus uzi la saman frazstrukturon, kiel en liaj gepatraj lingvoj.

La situacio do similas al tiu, kiu iam igis la kreantojn de la Esperanto eltrovi la sensignifan prepozicion "je". La vorton "je" ne estis uzonta multe tiusence. Mi kredas, ke inventi sensignifan verbon ne estus bona ideo. Ĝi havus eĉ malpli bezonon ol "je". Ege malpli bezonon! Tial mi preferas la simplan esprimon "riski".

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 12:38:56 Ngày 19 tháng 5 năm 2013

Mi demandis pri tiu ĉi temo en la diskutlisto Tradukado ĉe Yahoo Groups kaj jen la respondoj: Preni riskon?

(en mia krozilo necesis ŝanĝi la signaran kodoprezenton al UTF-8 por ĝuste legi la tekston en tiu diskuto)

Resumo: Proksimume duono de la respondintoj konsentis kun uzo de 'preni riskon', kaj la alia duono preferis aliajn formojn.

Quay lại