Aportes: 20
Idioma: Esperanto
Aaron94 (Mostrar perfil) 25 de abril de 2013 03:21:45
La instruisto ne scias kiel nomi ilin. Ekzemple, ŝi dirus "s ĉapelo" por signifi ŝ. Mi ne ŝatas kiel ŝi diras kion.
drinkulo (Mostrar perfil) 25 de abril de 2013 07:57:18
sudanglo (Mostrar perfil) 25 de abril de 2013 08:38:49
Tial ŝajnas al mi ke en formulo matematika/scienca, oni povu diri s-ĉapelo. Sed se vi preferas vi povus paroli pri s-cirkumflekso aŭ s cirkumfleksa
Por eviti malbelan liter-nomon ripetadon laŭ la tradicia liternomoj Bo, Co, Ĉo, Do, ktp ekzistas alternativaj liternomoj. Mi supozas ke es por so estas sufiĉe internacia.
Aaron94 (Mostrar perfil) 25 de abril de 2013 23:28:24
Fenris_kcf (Mostrar perfil) 26 de abril de 2013 10:04:20
novatago (Mostrar perfil) 26 de abril de 2013 10:31:44
sudanglo:Por eviti malbelan liter-nomon ripetadon laŭ la tradicia liternomoj Bo, Co, Ĉo, Do, ktp ekzistas alternativaj liternomojMi ne komprenas, kion havas kelkaj personoj kontraŭ reguleco. Oni ne povas diri ke Esperanto estas tute regula. Tamen, ĝia reguleco estas parto de sia sukceso kaj de sia intereso. Do, tiaj alternativoj, nur povas veni de personoj, kiuj ne komprenis tion, kion celas Esparanto.
Fakte, mi ŝategis tiun regulecon en la alfabeto, kaj mi nek vidas malbelecon, nek komprenas kial literaj nomoj nepre devas esti belaj.
Ĝis, Novatago.
x1004 (Mostrar perfil) 26 de abril de 2013 13:07:41
novatago:Simple - ĉar beleco estas la esenco de la homa intelekto. Sen la beleco ne estiĝus la civilizacio, almenaŭ ne tiu, kiun ni ĉiuj konas. Do Esperanto estu bela kaj regula - belecon por la animo kaj regulecon por la menso.
Fakte, mi ŝategis tiun regulecon en la alfabeto, kaj mi nek vidas malbelecon, nek komprenas kial literaj nomoj nepre devas esti belaj.
Ĝis, Novatago.
novatago (Mostrar perfil) 26 de abril de 2013 13:57:35
x1004:Ĉu tio estas simpla? Laŭ mi ne. Krome mi ne tute konsentas tiun respondon, por mi tiu respondo nur temas pri homocentrisma argumento, kies verecon aliflanke, mi dubas. Beleco ĉiam dependas de personaj vidpunktoj. Do, Esperanto simple ne povas esti bela por ĉiu, kaj kritiki ĝin tial, estas absurde.novatago:Fakte, mi ŝategis tiun regulecon en la alfabeto, kaj mi nek vidas malbelecon, nek komprenas kial literaj nomoj nepre devas esti belaj.Simple - ĉar beleco estas la esenco de la homa intelekto. Sen la beleco ne estiĝus la civilizacio, almenaŭ ne tiu, kiun ni ĉiuj konas. Do Esperanto estu bela kaj regula - belecon por la animo kaj regulecon por la menso.
Aldone, beleco ne nur temas pri persona vidpunkto sed ankaŭ pri alkutimiĝo. Mi unue pensis ke Esperanto havis kelkajn partojn malbelajn, kvankam por mi tio ne estis problemo. Mi nun pensas ke ĝi estas tre bela lingvo. Se oni ne obsediĝas pri io, tiel sengrava, oni povas alkutimiĝi kaj ekŝati aferon.
Mi povas doni ekzemplon: Mi pensas ke estas multe pli bela la ĉina skribsistemo, ĉu ni elektu tiun por skribi esperanton aŭ ĉu ni elektu latinan alfabeton, kiu estas multe pli adaptebla, facile lernebla kaj facile skribebla, eĉ se ĝi ne estas tiel fremde bela?
Bonvolu, iomete da seriozeco.
Ĝis, Novatago.
Francestral (Mostrar perfil) 26 de abril de 2013 17:00:45
novatago:Mi samopinias.sudanglo:Por eviti malbelan liter-nomon ripetadon laŭ la tradicia liternomoj Bo, Co, Ĉo, Do, ktp ekzistas alternativaj liternomojMi ne komprenas, kion havas kelkaj personoj kontraŭ reguleco. Oni ne povas diri ke Esperanto estas tute regula. Tamen, ĝia reguleco estas parto de sia sukceso kaj de sia intereso. Do, tiaj alternativoj, nur povas veni de personoj, kiuj ne komprenis tion, kion celas Esparanto.
Plie, mi sentas, ke ordo estas pli bela ol malordo.
sudanglo (Mostrar perfil) 27 de abril de 2013 10:40:57
Literumado telfone aŭ en bruaj kondiĉoj. La facila prononco de akronimoj. Cetere kelkaj estas jam internaciaj kaj akcepteblaj laŭ regulo 15.
La uzo de alternativaj liternomoj ne implicas ke la tradiciaj estu anstataŭigitaj. La alternativoj estas aldonaj, por situacioj kie la tradiciaj nomoj malbone funkcias.