La plej granda peko
de AlfRoland, 26 de abril de 2013
Mensagens: 77
Idioma: Esperanto
Paulinho (Mostrar o perfil) 12 de maio de 2013 14:22:03
AlfRoland kontribuis: Kaj vere ŝajnas ke katolikaj debatantoj kiuj kutimas emfazi la bonfaraĵojn de la eklezio preferas silenti pri tiuj aferoj. Kial?Kial ni rajtas nin defendi kontraŭ la linĉado. Mem en la fadenoj de LERNU mi ofte nur vidas tion: oni parolas pri nia malbonfaraĵojn. Mi persistas en la defio. Eliru de via komfortegaj domoj kaj iru al la domaĉaro en Brazilo, al la vilaĝoj en Afriko, al la senhomaj regionoj de la vivo, al la malsanejoj, ktp, kaj vi trovos la alian lateron de nia eklezio.
Forlasu viajn domojn kie vi ripozas viskion sorbantaj kaj kulpigantaj la aliojn de via inerco. Tion mi ne diras nature pri AlfRoland, kiun mi nature ne konas persone, sed generale.
Pri tio de pedofilio, mi kredas ke pedofilio pratikita per katolikulo estas multe pli malbone ol per aliulo, kial tio estas perfido kontraŭ nia baza alvokiĝo: vivi kaj proklami la amo de dio.
Krimo estas krimo. Sed tamen: Unu foje mi vidis per televidilo gentoj postulantaj publikan ekspozicion de katolikuloj akuzataj de pedofilio. Kaj tio en la "civilizata" Eŭropo....
Krimo estas krimo sed krimojn oni decidas per leĝa proceso, kaj prizono. Neniam oni solvas barbaraĵo per alia barbaraĵo.
PS: Kial ankaŭ oni neniam parolas kontraŭ pedofilio en aliaj medioj? Ĉu ni estas akskluzivaj?
Sunjo (Mostrar o perfil) 12 de maio de 2013 15:41:47
Paulinho:Ŝajnas ke vi ankoraŭ ne komprenis ke la katolika eklezio dum jardekoj kaŝis la krimojn de pedofiliaj pastroj, per tio malhelpis la punon de la krimuloj kaj eĉ ebligis ke la krimuloj daŭrigis. Oni povas eĉ diri ke la katolika eklezio reprezentata de Vatikano estas krima organizo kiu misuzas la multegon de la bonaj helpemaj katolikoj kiel ŝildon por ke ili povas diri: jes, kelkaj faris ion malbonan, sed rigardu ankaŭ la multajn bonajn aferojn.
Krimo estas krimo. Sed tamen: Unu foje mi vidis per televidilo gentoj postulantaj publikan ekspozicion de katolikuloj akuzataj de pedofilio. Kaj tio en la "civilizata" Eŭropo....
Krimo estas krimo sed krimojn oni decidas per leĝa proceso, kaj prizono. Neniam oni solvas barbaraĵo per alia barbaraĵo.
Kiam la bonaj katolikoj fine ekindignas pri la malbonaĵoj de sia eklezio kaj devigas la malbonulojn rezigni de siaj postenoj kaj se tio ne eblas, kial ili ne forlasas la eklezion por fari ion bonan sen per tio protekti, eĉ subteni, krimulojn?
mihxil (Mostrar o perfil) 12 de maio de 2013 19:20:23
Paulinho:Pri tio de pedofilio, mi kredas ke pedofilio pratikita per katolikulo estas multe pli malbone ol per aliulo, kial tio estas perfido kontraŭ nia baza alvokiĝo: vivi kaj proklami la amo de dio.Kaj por aliaj ne estas tiom malbone? Ĉar aliaj ol katolikoj ja ĉiuokaze proklamas la malamon de ĉio ajn. Do oni povas kompreni ke tiuj foje perfortas iom da infanoj?
Ĉu vi ne komprenas ke vi tiel insultas ĉiujn nekatolikojn?
Estas precize same malbone. Ĉiu pratikita pedofilio estas same malbona, kaj almenaŭ ne dependas de ies aniĝo en strangaj religioj. Ni juĝu homojn laŭ iliaj agoj.
Paulinho (Mostrar o perfil) 12 de maio de 2013 23:26:35
Mi domandas: ĉu vi jam esploris kion mi diris pri la alian lateron de ni eklezion: Ĉu ne? Do vi havas moralan altecon por diskuti tian aferon. Dankon.[/quote]Miĥil diris: Kaj por aliaj ne estas tiom malbone? Ĉar aliaj ol katolikoj ja ĉiuokaze proklamas la malamon de ĉio ajn. Do oni povas kompreni ke tiuj foje perfortas iom da infanoj?Sunjo dirisni povas eĉ diri ke la katolika eklezio reprezentata de Vatikano estas krima organizo kiu misuzas la multegon de la bonaj helpemaj katolikoj kiel ŝildon por ke ili povas diri: jes, kelkaj faris ion malbonan, sed rigardu ankaŭ la multajn bonajn aferojn.
Ĉu vi ne komprenas ke vi tiel insultas ĉiujn nekatolikojn?
Estas precize same malbone. Ĉiu pratikita pedofilio estas same malbona, kaj almenaŭ ne dependas de ies aniĝo en strangaj religioj. Ni juĝu homojn laŭ iliaj agoj.[/quote]Mi komentas: Bonvolu studi iometon pri esperanto. Vi ne komprenis mian paroladon.
AlfRoland (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2013 05:00:48
Tamen la eklezio kulpas kiam ĝi nur translokigis la fiulojn kaj tiamaniere helpis al ili daŭrigi misuzadon de pliaj infanoj. Ankaŭ la eklezio faris ĉion eblan por eviti ke la nacia jura sistemo eksciu pri iliaj krimoj. Tiuj ekleziaj krimoj estas eĉ pli gravaj ol tiuj de unuopuloj.
Mi plene konsentas kun kiu skribis Sunjo.
mihxil (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2013 05:06:51
Paulinho: Mi komentas: Bonvolu studi iometon pri esperanto. Vi ne komprenis mian paroladon.Mi reagis al ĉi tiu frazo:
Paulinho:Pri tio de pedofilio, mi kredas ke pedofilio pratikita per katolikulo estas multe pli malbone ol per aliulo, kial tio estas perfido kontraŭ nia baza alvokiĝo: vivi kaj proklami la amo de dio.En kiu vi sufiĉe klare diras ke laŭ vi pedofilio fare de katolikulo estas pli malbona. Mi interpretis 'per' kiel 'fare de' ĉar uloj ne estas instrumentoj. Mi interpretis 'kial tio' kiel 'ĉar' ĉar ŝajne ne temas pri demando. Alimaniere la frazo al mi ne senchavis. Ja povus esti ke mi miskomprenis ion tie, sed mi dubas ke tion kaŭzus nepre nur mia nescipovo pri esperanto....
Mi ankaŭ devas konfesi ke fakte ankaŭ post tio restis al mi logika problemo pri la frazo. Kiel la amo de dio (ĉu pri aŭ fare de?) rilatas entute al pedofilio? Eble mi do tamen interpretu tiun 'kial tio' kiel retorikan demandon, eble vi tiel volis indiki ke ankaŭ vi ne vidas tian rilaton. Sed tiuokaze laŭ mi la frazo nur senchavus se ni supozu forgesitan 'ne' ('mi ne kredas ke pedofilio ... ktp).
Nu, rekonsiderante la frazparton 'nia baza alvokiĝo: vivi kaj proklami la amo de dio' mi devas konfesi ke mi subkomprenis tie forgesitan akuzativon, ĉar almenaŭ ŝajnis al mi ke 'proklami la amon' povus esti ia 'alvokiĝo'. Aliflanke mi eble eraris ĉar 'vivi' kutime ne estas transitiva. Mi tamen estas pardonema pri tiaj aferoj, kaj akceptus 'vivi la amon de dio' ankaŭ. Je dua penso mi tamen diru ke tio fakte ne multe senchavus.
Sunjo (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2013 11:19:22
Paulinho:Mi respondas per la demando: ĉu vi kredas ke oni rajtas malhelpi la punon de krimuloj nur ĉar ili ankaŭ iam faris ion bonan? Ĉu oni rajtas ebligi ke ili daŭre plu krimas, nur ĉar ili ankaŭ faras ion bonan? Fakte vi jam positive respondis al tia demando per daŭra ripetado ke oni ankaŭ konsideru la positivajn agojn. Sed mi ankoraŭ esperas ke mi miskomprenis vin.
Mi domandas: ĉu vi jam esploris kion mi diris pri la alian lateron de ni eklezion: Ĉu ne? Do vi havas moralan altecon por diskuti tian aferon. Dankon.
Kaj ankaŭ ĉi tie la demando: kiel oni punu laŭ vi (bona katoliko, ĉu ne?) tiujn kiuj respondecas pri la ĝenerala politiko de la eklezio ke la eklezia reputacio kaj la protekto de la krimuloj estas pli gravaj ol la protekto de la viktimoj? Tiuj respondeculoj estas papo Benedikto, papo Francisko, ĉiuj kardinaloj, multaj episkopoj, ktp.
Laŭ mia scio pri la kristana kredo kondiĉoj por pardono de kulpo estas ke oni devas konscii pri la peko/krimo, ke oni devas konfesi ĝin, ke oni devas elkore penti ĝin, kaj ke oni devas fari ĉion por certigi ke tia krimo/peko neniam denove okazu. Ĝis nun ni vane atendis tion de la respondeculoj en Vatikano. Ankoraŭ nun la eklezio ne konfesas la krimojn krom tiujn kiuj jam evidentiĝis kaj daŭre malpermesas/malhelpas leĝan esploron de la krimoj. La katolika eklezio ankoraŭ nun pli protektas la krimulojn kaj la propran reputacion ol la viktimojn.
Se la katolika eklezio fine ŝanĝus tiun politikon mi tamen konsiderus ĝin kiel fimoralan instancon, sed almenaŭ povus akcepti ke en landoj kie la ŝtato ne bone zorgas pri siaj citivanoj kaj kie la eklezio mildigas la homan suferon ĝi povas allogi ankaŭ la vere bonajn homojn (laŭ viaj alludoj Brazilo estas tia lando).
Kaj pri viaj alludoj al linĉado: mi opinias ke certgrada malliberigo de la pedofiliaj krimuloj parte kiel puno kaj parte kiel malhelpo de la daŭrigo de la krimoj tute sufiĉus.
Pri la katolika estraro mi proponus ke ili ĉiuj rezignu de siaj postenoj.
AlfRoland (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2013 11:57:57
hebda999 (Mostrar o perfil) 14 de maio de 2013 10:02:14
AlfRoland:... hebda999, vidas vandenis.Ĉesu hebda999-adi!!!
AlfRoland (Mostrar o perfil) 14 de maio de 2013 12:10:03
hebda999:Mi pensas ke vi estu fiera ke iu interesiĝas pri via opinio!AlfRoland:... hebda999, vidas vandenis.Ĉesu hebda999-adi!!!