Więcej

La plej granda peko

od AlfRoland, 26 kwietnia 2013

Wpisy: 77

Język: Esperanto

codesito (Pokaż profil) 27 maja 2013, 18:15:03

palaman:
codesito:mankas al vi respondi mian lastan aldonitan demandon:
Kiom da homoj mortigis la kristanoj en ameriko, afriko kaj azio por kristanigi tiujn kontinentojn?
Aha, mi vidas ke vi bezonas pli longajn klarigojn.
Nu mi klarigu.
La vorto "kristano" signifas samtempe tro multe kaj tro malmulte.
Ĝi signifas multon da homoj, sed malmulton da senco.

Mi apartenas al tiu fadeno de kristismo, kiu ne mortigis eĉ unu homon en ameriko, afriko. Mi ne povas esti certa pri azio, sed mi certas ke ĉiuokaze oni ne povus pruvi ke Ortodoksa Eklezio mortigis tie multajn homojn. Eĉ pruvi tion pri unu homo estas ne tiom facila afero, malgraŭ ke ĉio okazas en la vivo.

Sed eĉ konsiderante ĉiujn kristanojn konfesiojn, mi certas oni ne povus trovi tiom da murdintoj, kiom estis mortigita de ateistoj dum la sola XX jarcento, kiam ateistoj finfine akiris potencon.
Do en tiu konkuro ateistoj certe veknas.
Do, se temas pri konkuro kiu mortigis pli, estas insulto diri ke la kristanoj estas senkulpaj. La kristanoj malaperigis tutajn popolojn en ameriko, azio, afriko, oceanio... ekzemple en usono, australio, argentino, kaj multaj aliaj landoj, temis pri veraj genocidoj kie sendefendaj infanoj, virinoj, kaj maljunuloj estis senkompate amasbuĉitaj de la kristanoj. Pri kiel agis via kristana sekto en azio mi scias malmulton, kaj vere ankaŭ ne multe interesas al mi.

palaman (Pokaż profil) 27 maja 2013, 18:24:21

codesito:se temas pri konkuro kiu mortigis pli, estas insulto diri ke la kristanoj estas senkulpaj.
Estas egale stula diraĵo "murdas kristanoj" kaj "murdas ateistoj", ĉu vi ne komprenas tion ĝis nun?
Krimaĉas ne "kristismo" aŭ "ateismo", sed persono.

Ĉu nun vi finfine kaptis mian ideon?

mihxil (Pokaż profil) 27 maja 2013, 18:24:36

codesito: La kristanoj malaperigis tutajn popolojn en ameriko, azio, afriko, oceanio...
Mi ne pensas ke tio okazis nome de kristanismo. Jes, estis kristanoj, ĉar simple ĉiu estis tia en Eŭropo tiutempe. Krimoj nome de kristanismo ankaŭ ekzistas, sed pli maldense troveblaj. Ekz. krucmilitoj klare estis religia afero. Sed la koloniado de la mondo fare de la eŭropaj landoj ŝajnas al mi precipe komerca.

codesito (Pokaż profil) 27 maja 2013, 18:29:57

mihxil:
codesito: La kristanoj malaperigis tutajn popolojn en ameriko, azio, afriko, oceanio...
Mi ne pensas ke tio okazis nome de kristanismo. Jes, estis kristanoj, ĉar simple ĉiu estis tia en Eŭropo tiutempe. Krimoj nome de kristanismo ankaŭ ekzistas, sed pli maldense troveblaj. Ekz. krucmilitoj klare estis religia afero. Sed la koloniziado de la mondo fare de la eŭropaj landoj ŝajnas al mi precipe komerca.
La kialo aludita de la europanoj por la koloniigado estis ke ili devis kristanigi tiujn sovaĝajn sendiajn popolojn, do tio ankaŭ estis krucmilito.

palaman (Pokaż profil) 27 maja 2013, 18:33:39

codesito:

Ĉu vi sincere kredas ke tio estis vera kialo?

codesito (Pokaż profil) 27 maja 2013, 18:36:47

mi ne scias, sed la kristanismo havis 2000 jarojn por plibonigi la homon, estis ilia respondeco kaj ili fiaskis. "pro iliaj fruktoj vi konos ilin"

palaman (Pokaż profil) 27 maja 2013, 18:45:54

codesito:la kristanismo havis 2000 jarojn por plibonigi la homon, estis ilia respondeco kaj ili fiaskis. "pro iliaj fruktoj vi konos ilin"
Jes, kaj la fiasko estis prоfetita de Jesuo Kristo mem.
Kristismo (esence) estas tro alta por ĉi-mondo, ĉar restas homon libere elekti.
Nu mi persone neniom miras aŭ malĝojas pro tio.
Finfine ja - mi mortos, do ĉi-mondo ne tiom interesas al mi.
Gravas nur morti dece!

codesito (Pokaż profil) 27 maja 2013, 18:59:46

palaman:
codesito:la kristanismo havis 2000 jarojn por plibonigi la homon, estis ilia respondeco kaj ili fiaskis. "pro iliaj fruktoj vi konos ilin"
Jes, kaj la fiasko estis prоfetita de Jesuo Kristo mem.
Kristismo (esence) estas tro alta por ĉi-mondo, ĉar restas homon libere elekti.
Nu mi persone neniom miras aŭ malĝojas pro tio.
Finfine ja - mi mortos, do ĉi-mondo ne tiom interesas al mi.
Gravas nur morti dece!
Mi respektas vin kaj ĉiujn bonvolajn kristanojn, mi ne volas ataki la tutan kristanaron, kaj tiuj kristanoj kiuj vivas digne kaj dece estas dignaj. Sed mi volas diri de 2000 jaroj da preĝado faris nenian magion en la mondo, tiu preĝado ne haltis la detruon de la mondo nek de la homo, la kristanismo havis la eblon kaj ĝi fiaskis.

AlfRoland (Pokaż profil) 27 maja 2013, 19:03:22

Mi petas ke vi pli zorge elektu fadenon por viaj afiŝoj. Mi kreis ĉi tiun fadenon por diskuti la agadon de la katolika eklezio en speciala afero kaj ne por diskuti pri la kristana instruo ĝenerale. Nun ekestis miksaĵo en kaj ĉi tiu fadeno kaj en "Dio ne ekzistas".

codesito (Pokaż profil) 27 maja 2013, 19:12:16

AlfRoland:Mi petas ke vi pli zorge elektu fadenon por viaj afiŝoj. Mi kreis ĉi tiun fadenon por diskuti la agadon de la katolika eklezio en speciala afero kaj ne por diskuti pri la kristana instruo ĝenerale. Nun ekestis miksaĵo en kaj ĉi tiu fadeno kaj en "Dio ne ekzistas".
Mi pensas ke ni ne estas parolantaj pri marso.

Wróć do góry