Đi đến phần nội dung

La plej granda peko

viết bởi AlfRoland, Ngày 26 tháng 4 năm 2013

Tin nhắn: 77

Nội dung: Esperanto

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 19:31:44 Ngày 26 tháng 4 năm 2013

Ĉu la katolika eklezio estas la plej granda pedofilia reto de la mondo?

"La sistemo de la katolika klerikaro, kiun mi tre respektas, kaj al kiu mi dediĉis multajn jarojn de mia vivo kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."

Tion diras Richard Sipe, eksa benedikta monaĥo, en usona dokumenta programo kiun sendis sveda televido antaŭ nelonge. La titolo de la programo estas "La plej granda peko (Den största synden)" kaj ĉefe temas pri okazintaĵoj en katolika lernejo por surdaj infanoj dum la kvindekaj-sesdekaj jaroj. La programo estas videbla rete iom da tempo, sed bedaŭrinde nur en Svedio. Tamen ĝi elŝuteblas jene:

La plej granda peko

vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:31:02 Ngày 26 tháng 4 năm 2013

Pedofiloj estas ĉiopovaj. Ili regas ĉion. Ili scias eĉ vian nivelon de Esperanto.

P.S. Mian mesaĝon povus kompreni eble nur litovoj.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 20:35:17 Ngày 26 tháng 4 năm 2013

AlfRoland:
La plej granda peko
Ĉu ĝi estas Mea Maxima Culpa?

Tiu ankaŭ elŝuteblus en la originalo (eble per pirata golfo).

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 20:38:33 Ngày 26 tháng 4 năm 2013

mihxil:
AlfRoland:
La plej granda peko
Ĉu ĝi estas Mea Maxima Culpa?

Tiu ankaŭ elŝuteblus en la originalo (eble per pirata golfo).
Jes, verŝajne tio estas origina titolo, mi serĉis rete "The greatest sin" - sed vane!

efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 21:11:19 Ngày 26 tháng 4 năm 2013

Fortune ili neniam tuŝis min. Sed ne, mi ne kredas ke katolikaj estas la plej danĝera, ili estas la plej famaj. Mi supozas ke la plejgranda problemo estas en mezoriento kaj Afriko en tiuj landoj forgesitaj el ĉiuj.

MarlonX19 (Xem thông tin cá nhân) 06:07:37 Ngày 27 tháng 4 năm 2013

La Sankta Inkvizicio.

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 06:52:35 Ngày 27 tháng 4 năm 2013

La katolika eklezio devas nuligi senedzigon de pastroj.

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 08:42:15 Ngày 27 tháng 4 năm 2013

La plej granda peko de la kristanismo estas ilia malŝato al la naturo.

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 16:02:06 Ngày 27 tháng 4 năm 2013

baibaibibi:La plej granda peko de la kristanismo estas ilia malŝato al la naturo.
La filmo "Mea Maxima Culpa" (Plej granda peko/Den största synden) ne temas pri pekoj de kristanismo ĝenerale sed pri la vasta kaj sistema misuzo de infanoj por seksaj celoj fare de pastroj kaj aliaj funkciuloj ene de la katolika eklezio.
Subtitolo de la filmo estas:"Silence in the House of God" aŭ "Silento en la domo de Dio". Kaj vere ŝajnas ke katolikaj debatantoj kiuj kutimas emfazi la bonfaraĵojn de la eklezio preferas silenti pri tiuj aferoj. Kial?

Se eblas - spektu la filmon. Ĝi estas tre grava dokumento.

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 13:29:13 Ngày 10 tháng 5 năm 2013

Quay lại