Więcej

komprenoj prinaturaj

od Jorn644, 11 maja 2013

Wpisy: 3

Język: Esperanto

Jorn644 (Pokaż profil) 11 maja 2013, 07:41:24

Ĉu eblas diri "komprenoj prinaturaj" anstataŭ "komprenoj pri la naturo" ?

tommjames (Pokaż profil) 11 maja 2013, 09:20:48

Kial ne? Esperanto estas rave fleksebla kaj tia uzo estas komprenebla kaj oportuna.

Tamen en normala uzo mi verŝajne emus elekti la duan frazon, simple ĉar mi pli kutimas trakti la koncepton "pri" kiel apartan vorton, kaj do mia cerbo pli rapide skanas ĝin.

Francestral (Pokaż profil) 11 maja 2013, 11:01:00

Jorn644:Ĉu eblas diri "komprenoj prinaturaj" anstataŭ "komprenoj pri la naturo" ?
Jes.

Vidu PMEG 37.4. Vortigo de frazetoj.

Wróć do góry