Tin nhắn: 7
Nội dung: Esperanto
Safis (Xem thông tin cá nhân) 06:09:24 Ngày 08 tháng 6 năm 2013
Kaj ĉar ni priparolas la vorton 'reĝidino', ĉu ekzistas diferenco inter reĝidino kaj princino, reĝido kaj princo?
HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 07:09:44 Ngày 08 tháng 6 năm 2013
Kate middleton estas princino, ĉar ŝi edziniĝis kun princo William, sed ŝiaj gepatroj ne estas (ge)reĝoj, do ŝi estas princino sed ne reĝidino.
Francestral (Xem thông tin cá nhân) 11:43:59 Ngày 08 tháng 6 năm 2013
PMEG:Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la koncerna bestospeco:
bovo → bovido = nematura bovo
koko → kokido = nematura koko
hundo → hundido = nematura hundo
rano → ranido = nematura rano
PMEG:Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:
reĝo → reĝido = infano de reĝo
grafo → grafido = infano de grafo
Karolo → Karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda
Timuro → Timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama
Izraelo → Izraelido = deveninto de la homo Izraelo (Israelano = ano de la lando Israelo)
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 12:29:34 Ngày 08 tháng 6 năm 2013
Francestral:Sed se ne estas aĝkonsidero, reĝido kaj grafido devus esti filo de reĝo, kaj filo de grafo respektive, kaj ne infanoj..."Infano" konfuzigas (aŭ konfuzas).40aĝa reĝidino ne estas infanino...PMEG:Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:
reĝo → reĝido = infano de reĝo
grafo → grafido = infano de grafo
Karolo → Karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda
Timuro → Timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama
Izraelo → Izraelido = deveninto de la homo Izraelo (Israelano = ano de la lando Israelo)
Francestral (Xem thông tin cá nhân) 13:56:28 Ngày 08 tháng 6 năm 2013
1. filo aŭ filino
2. ne plenkreska homo
Reĝido estas filo aŭ filino de reĝo.
Safis (Xem thông tin cá nhân) 21:01:50 Ngày 09 tháng 6 năm 2013
HaleBopp:Kate middleton estas princino, ĉar ŝi edziniĝis kun princo William, sed ŝiaj gepatroj ne estas (ge)reĝoj, do ŝi estas princino sed ne reĝidino.Nu tio estas kazo kiun mi eĉ ne konsideris! Havas sencon, ke ŝi estus princino sed ne reĝidino.
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 23:09:32 Ngày 09 tháng 6 năm 2013
Safis:Dankegon al ĉiuj kiuj respondis.Ankaŭ estas princlandoj, kie ne estas ia reĝo, sed kie la plej grava ulo estas la princo, ekzemple Monako (aŭ Andoro eble).
HaleBopp:Kate middleton estas princino, ĉar ŝi edziniĝis kun princo William, sed ŝiaj gepatroj ne estas (ge)reĝoj, do ŝi estas princino sed ne reĝidino.Nu tio estas kazo kiun mi eĉ ne konsideris! Havas sencon, ke ŝi estus princino sed ne reĝidino.
PS: tie ne estas reĝido-ino, sed princido aŭ princidino (ekzemple Alberto de Monako, )