Ujumbe: 11
Lugha: Esperanto
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 8 Juni 2013 11:02:44 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 9 Juni 2013 6:03:00 alasiri
Plej bone vi diru, kie sur la klavaro vi volas havi Esperantajn literojn. Ĉu per morta klavo, ĉu AltGr, ĉu aŭtomata konvertado de cx al ĉ, ĉu propra klavararanĝo?
Kiam mi uzis Linux-on, mi uzis .XCompose-dosieron por havi mortajn klavojn (en la kodo malantaŭ tiu ligilo anstataŭigu & gt; per < kaj & lt; per > - iu ŝanĝo en la forumo fuŝis tion).
Alie eble legu Esperanto en Linukso.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 9 Juni 2013 7:29:22 alasiri
En mia lasta versio de Ubuntu, mi faris elekton en "parametroj de la sistemo"-> "klavaro" kaj estis menuo kie mi povis rekte elekti esperantaj literoj.
La enirmaniero estis altgr+c por ĉ kaj shift+altgr+c por Ĉ
Kaj alia tavolo de la disdonaĵo estas "Linux Mint"
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 10 Juni 2013 2:38:05 alasiri
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 10 Juni 2013 3:52:07 alasiri
Per franca klavaro oni povas tajpi 'ĉ' per '^' kaj poste 'c'. Sed tio sistemo ne funkcias por ŭ, ĉar û ekzistas en la franca (la du aspektas same, (*) sed la konkaveco de la ĉapelo ne estas en la sama direkto!).
Mi legis la konsiloj de BW, sed tio estas por spertuloj. mi provos peti helpon de mia loka klubo por fari tion.
(*) kiam oni skribas mesaĝon, sed ne kiam oni relegas!
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2013 7:03:27 asubuhi
: "ŭ" U016D
: "Ŭ" U016C
: "û" U00FB
: "Û" U00DB
Se vi volas plu povi tajpi "û" per "^ + u", sed "ŭ" per "^ + v" (tio estas verŝajna, ĉar vi estas franclingvano - vi certe tajpas û pli ofte ol ŭ), tiam simple ŝanĝu ĝin laŭe.
Alie mi pensas, ke ie en la sistemaj agordoj devus esti (mi ne scias, kie precize en Cinnamon) opcio por "kompona klavo" (compose key). Se vi agordas ekzemple vian dekstran stirklavon kiel komponan klavon, tiam devus funkcii premi unue tiun komponan klavon kaj tiam dufoje (!) "u" - almenaŭ tio funkciis kun la qwertz-aranĝo. Tio estas tamen iom pli malrapida ol la solvo kun la mortaj klavoj
swalf (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2013 7:32:36 asubuhi
Malsame vi povas elekti tiujn metodojn rekte per la registro de Gnome serĉante la agordojn pri xkb-options.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2013 11:04:00 alasiri
Sed mi ĉefe deziras uzi elegantan solvon, kiun mi povas montri fiere al ne-esperantisto. Tiu solvo ekzistas en Ubuntu, ĉar tio estas opcio en la programeto por klavar-aranĝo. Mi ŝatus trovi la ekvivalenton en Linux-Mint (mi pardonpetas, Cinnamon estas nur la grafikaĵo de la "skribotablo"), sen ŝanĝi permane sistemajn sliparojn, ĉar nur komputilistoj povas fari tion sendanĝere, kaj tio aspektas kiel retroiro rilate al Ubuntu.
Kompreneble, mi finfine elektos inter la solvoj kiuj vi afable proponis al mi, sed mi deziras unue kompreni kial tio, kio estas facila en Ubuntu ne estas tiel en Linux-Mint.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2013 12:42:04 asubuhi
System Settings => Regional Settings => Layouts
Alklaku la plus-signon por aldoni novan klavaron. Vi trovos "Esperanto" en la listo. Post ŝalto de la Esperanto-klavaro, ekaperos flageto en la malsupra panelo (apud la horo/dato).
Ankaŭ eblas ŝanĝi inter diversaj klavarfasonoj per premo al certa klavo aŭ kombino de klavoj. Tion vi povas agordi en tiu sama loko Layouts - tie estas butono Opcioj, kaj en tiu sekcio vi trovos meze de la listo la opcion Keys to change layout.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2013 1:44:01 asubuhi
Altebrilas:La enirmaniero estis altgr+c por ĉ kaj shift+altgr+c por ĈPor tion fari, iru al tiu sekcio Layouts, kiel mi ĉi-supre indikis. En la Opcioj, vi bezonas la duan en la listo: Adding Esperanto circumflexes (supersigno)