Ĉu persono povas esti vegetarA?
Chainy,2013年6月10日の
メッセージ: 12
言語: Esperanto
Chainy (プロフィールを表示) 2013年6月10日 8:30:55
Sed tiam oni min demandis, kial 'vegetar-in-o' estas malĝusta. Mi hezitis pri respondo, sed tiam mi trovis jenan fadenon, kiu klarigas, kial oni kutime diras 'belulino' anstataŭ 'belino' (Kiam uzu la -ul- en belulino?)
Ĉu estus tamen ĝuste diri 'vegetar-ul-o'? Tio dependas de tio, ĉu eblas uzi la adjektivon 'vegetara' ne nur pri manĝaĵo, sed ankaŭ pri persono. Ekzemple, 'vegetara policisto'? Aŭ eble estus pli bone diri 'vegetarana policisto'?
sudanglo (プロフィールを表示) 2013年6月10日 9:27:52
Je kredoj oni ofte uzas -an. Kristan, Budhan, Islaman, prefere al -ul. Vegetarulo do eble ne estas principe erara sed ne konformas kun la kutima uzado.
Tamen, fronte al vegetarulo oni sin demandas kiel tiu persono povas esti vegetara sen esti vegetarana.
johmue (プロフィールを表示) 2013年6月10日 10:29:29
Nu ... vegetarane, vegane, vane ...
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年6月10日 10:36:08
Teorie oni do povus ellasi -an en vegetaranino, same kiel -ul en bel(ul)ino, sed vi scias el la fadeno citita de vi, ke tio ne estas la kutima esprimmaniero.
Ĉiuokaze vegetara policano estas tute en ordo.
*Laŭforme estas alie, mi tamen ne diskutu tion nun.
Chainy (プロフィールを表示) 2013年6月11日 14:58:19
Chainy (プロフィールを表示) 2013年6月11日 15:03:02
johmue:Laŭ mi estas tute logike diri "Vegetaranoj manĝas vegetaran manĝaĵon." Sed estas strange, ke oni diras "Veganoj manĝas veganan manĝaĵon." anstataŭ "Vegananoj ..."Jes, tiuj vortoj ne sekvas la saman logikon. Mi supozas, ke la elektitaj formoj estas pro nacilingva influo.
swalf (プロフィールを表示) 2013年6月13日 7:57:31
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年6月13日 10:30:39
Ĉiuokaze, ke VEGETAR' estas eca kaj VEGAN' aĵa (konkrete ula) radikoj estas nenio nekutima, estas multaj tiaj okazoj, la plej ekstrema estas BROS' (aĵa) - KOMB' (ada).
johmue (プロフィールを表示) 2013年6月13日 11:14:17
Kirilo81:Ho ve, la bonlingvaĉanoj ĉasas jam eĉ oficialajn vortojn...
Mi nek estas bonlingvano nek ĉasas sed nur rimarkigas.
Se mi estus bonlingvano mi fakte jes ĉasus la radikojn "vegetar-" kaj "vegan-" kiel nefundamentajn radikojn. "vegetar-" eĉ povus esti intermiksata kun "veget-ar-". Oni anstataŭe diru "senviand-" kaj "senbestaĵ-".
Do se mi estus bonlingvano, sed mi ja ne estas.
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年6月13日 11:43:06
johmue:Mi nek estas bonlingvano nek ĉasas sed nur rimarkigas.Ho, Johannes, mi skribis pri du diversaj aĵoj en unu mesaĝo kaj ne celis vian mesaĝon per la sarkasmeta rimarkigo, sed la vortojn viandmalemulo kaj senviandisto.
Nur la dua parto de mia mesaĝo rilatis al vi.