Geja lobio en la Vatikano
Benjamino :lta, 11. kesäkuuta 2013
Viestejä: 21
Kieli: Esperanto
Benjamino (Näytä profiilli) 11. kesäkuuta 2013 20.09.01
Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari."
Kion vi opinias? Kion fari?
AlfRoland (Näytä profiilli) 11. kesäkuuta 2013 20.25.34
Benjamino:http://www.reflexionyliberacion.cl/articulo/2729/p...Bedaŭrinde mi ne scipovas la hispanan. Ĉu eblas al vi fari iom pli ampleksan resumon?
Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari."
Kion vi opinias?
swalf (Näytä profiilli) 11. kesäkuuta 2013 21.10.56
Mi neniam sciis je io simila. La Vatikana reĝantaro estas malamema al samseksema rajtoj, eble eta malplimeco de uloj saĝaj malsame opinias.
Mi esperas ke senĉese malpli homoj aŭskultos sen propra opinio la Papon kaj aliajn Vatikananojn.
Oni devu rezoni per propra menso kaj nuligi la malsincerecon.
Benjamino (Näytä profiilli) 11. kesäkuuta 2013 22.09.47
swalf:Ĉu samseksema premgrupo en la Vatikano?Mil pardonojn! Mi celis diri na "geja lobio en Vatikano".
swalf (Näytä profiilli) 12. kesäkuuta 2013 5.47.25
darkweasel (Näytä profiilli) 12. kesäkuuta 2013 7.11.17
AlfRoland:Supozeble ne. Mi scipovas la hispanan sufiĉe por kompreni tiun frazon, kiun tradukis Benjamino, kaj ĝi staras vere iom senkuntekste.Benjamino:http://www.reflexionyliberacion.cl/articulo/2729/p...Bedaŭrinde mi ne scipovas la hispanan. Ĉu eblas al vi fari iom pli ampleksan resumon?
Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari."
Kion vi opinias?
Miland (Näytä profiilli) 12. kesäkuuta 2013 7.55.57
Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari.Laŭ tagĵurnalo la papo antaŭ ol tio diris, ke en la kurio estas sanktaj homoj, sed ankaŭ "fluo de koruptado". Miaopinie "koruptado" aludas al la geja lobio, kaj la papo volas forigi tiajn homojn el la kurio.
efilzeo (Näytä profiilli) 12. kesäkuuta 2013 10.05.29
Geja lobio laŭ mi nenion signifas, ĉar lobio kutime estas grupo de uloj kiu batalas por akiri privilegiojn por ili mem, sed gejoj ne volas privilegiojn, nur normajn rajtojn.
Benjamino (Näytä profiilli) 12. kesäkuuta 2013 10.28.44
swalf:Vi fakte diris "geja lobio en Vatikano"Vere mi diris "geja lobio en LA Vatikano". Kia hontinda fuŝo! La artikolo estas superflua.
sed ankaŭ se vi uzas anglidaj vortoj mi antaŭ ol nun ne sciis pri nenio je simila.Mi tute ne komprenas la vorton "premgrupo". Laŭ mi eklezio estas premgrupo; lobio estas nur aktivisma grupo, kiu kampanjas por sia celo en politikaj ĉambroj (kiel ekzemple UEA en UN). La hispana novaĵo parolis pri "lobby gay", kaj tio ĉi ŝajnas kiel ofta diraĵo en pluraj lingvoj (eĉ en la itala). Mi kredas la uzon de anglidaj vortoj iom cinika; ĝi celas montri la pretendatan "fremdecon" de la "geja lobio."
Laŭ la novaĵoj, kiujn mi legis, kelkaj personoj klaĉis dum lasta jaro pri komploto de gejoj en la Katolika eklezio, kiuj perfortis Benedikton forlasi la papecon. Oni tamen rigardis tion nur kiel frenezan fuŝteorion ĝis hieraŭ. Francisko miaopinie celas distrigi sian gregon for de gravaj problemoj inter la klerikaro per kulpigo de gejoj.
Sunjo (Näytä profiilli) 12. kesäkuuta 2013 15.55.23