Saluton. Ĉu vi povas lasi min elekti la normalan lingvon?
kelle poolt Benjamino, 12. juuni 2013
Postitused: 43
Keel: Esperanto
Benjamino (Näita profiili) 12. juuni 2013 11:08.29
Kirilo81 (Näita profiili) 12. juuni 2013 11:20.17
Benjamino (Näita profiili) 12. juuni 2013 11:46.06
Kompreneble, estus ja pli utile por lernantoj, se nia lingvo estus Tokipono kaj devigus personojn ne enketi novajn vortojn, aŭ se nia lingvo estus Loĵbano kaj do estus tute logika kaj regulara.
Belmiro (Näita profiili) 12. juuni 2013 11:48.45
Benjamino:Por mi la paĝaro estas en stranga, arĥaika dialekto de Esperanto. Ekzemple landoj estas nomiĝintaj "Italujo"n, "Francujo"n, ktp. Ĉu vi povas aldoni la elekteblon de "Italio"n, "Francio"n, ktp., laŭe de la ĝisnunaj aktoj de la Akademio?Por mi la formo “ujo” estas tre bona kaj sufiĉe nova. Mi prefere uzas tiun ĉi formo.
Belmiro
erinja (Näita profiili) 12. juuni 2013 12:19.58
Post multaj kaj longaj diskutoj ni en la lernu-teamo decidis enkonduki -uj- ĉe la paĝaro, ĉar ĝi estas la fundamenta formo, kaj ĝi pli bone kondukas al instruado. Oni povas facile poste lerni -io se oni volas. Oni ne povas tiel facile parkerigi ke aŭstraliano venas el Aŭstralio, sed franco venas el Francio. Estas pli klare instrui ke aŭstraliano venas el Aŭstralio kaj franco venas el Francujo.
Efektive la membroj de la lernu-teamo ankaŭ ŝanĝis sian propran parol-manieron. Ni, ĉiuj tri, nun parolas per -uj-, kaj sendube ni ne estas la nuraj en Esperantujo kiuj tion faras.
Oijos (Näita profiili) 12. juuni 2013 12:27.50
Benjamino (Näita profiili) 12. juuni 2013 12:28.55
Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato", kvankam tiu vorto ne estas laŭfundamenta kaj eĉ estas (laŭ multaj hindoj) koloniisma. Ĝi signifas la regnon de Reĝo Bharato, kiu konkeris la tutan hindan subkontinenton. Male, la vortoj "hindo" kaj "hindio" venas eventuale el sanskrita vorto "Sindhu" (rivero). Kvankam eĉ tio estas problem-dona (ĉar ne ĉiuj hindoj parolas hind-arjajn lingvojn), ĝi almenaŭ estas laŭfundamenta.
Miland (Näita profiili) 12. juuni 2013 12:39.01
Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!
Benjamino (Näita profiili) 12. juuni 2013 12:39.35
Miland:Kaj kiom da hindoj aniĝas en tiu federacio? Kial ne ekzistas Praga Manifesto en Kannado, la Tamila aŭ Malajalamo?Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!
Miland (Näita profiili) 12. juuni 2013 12:40.59
Benjamino:Ligo al la listo (de lokaj klubestroj, mi supozas) troviĝas sur la ĉefpaĝo.Miland:Kaj kiom da hindoj aniĝas en tiu federacio?Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!