Tin nhắn: 12
Nội dung: Esperanto
Demian (Xem thông tin cá nhân) 07:07:37 Ngày 17 tháng 6 năm 2013
Kial oni uzas "de" en frazparto diklitera?
Mi ankaŭ dankos vin, se vi sciigos al mi la signifon de "ankoraŭ" en la dua frazo.
Dankon!
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 07:32:22 Ngày 17 tháng 6 năm 2013
"Ankoraŭ 48 horoj" = Another 48 hours
efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 08:09:47 Ngày 17 tháng 6 năm 2013
novialingue (Xem thông tin cá nhân) 09:02:32 Ngày 17 tháng 6 năm 2013
Demian:"Kaj antaŭ unu horo, ĵetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kaŝita turmentiĝo deiris en sian kajuton. Ankoraŭ 48 horoj - kaj ĉio estas perdita." - Fundamenta Krestomatio, Rakontoj, 4.1, NoktoLa vorto plena estas adjektivo. Nu, la vorteto da ne estas uzata rilate al adjektivoj. Cf. PMEG, §12.3.3.2: Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.
Kial oni uzas "de" en frazparto diklitera?
Krome, tiu paragrafo de PMEG mencias eksplicite kaj specife la adjektivon plena: La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* aŭ *plene da...*.
bertilow (Xem thông tin cá nhân) 09:06:19 Ngày 17 tháng 6 năm 2013
efilzeo:Oni uzas "da" nur por mezurunuoj kiel kilogramoj, metroj, litroj ktp. Akvo povas esti mezurata per litroj dum malespero ne.Fakte oni uzas "da" ankaŭ ĉe esprimoj kiel "multo", "multe", "iom", "kiom", "manpleno", "granda kvanto" kaj multaj aliaj, ne nur ĉe mezurunuoj.
Sed "plena" tute ne estas kvanta esprimo. "Plena botelo" tamen povas esti uzata kun kvanta senco: "Li trinkis plenan botelon da viskio" estas bona, sed *La botelo estas plena da viskio* estas malbona. Devas esti "La botelo estas plena de/je viskio". (Se vi preferas oranĝosukon, vi simple anstataŭigu la vorton "viskio" per "oranĝosuko". La gramatikaj reguloj ne ŝanĝiĝas.)
Demian (Xem thông tin cá nhân) 09:26:51 Ngày 17 tháng 6 năm 2013
Chainy:"Ankoraŭ 48 horoj" = Another 48 hoursDankon! Mi ne sciis tiun signifon de vorto "ankoraŭ."
novalingue: La vorto plena estas adjektivo. Nu, la vorteto da ne estas uzata rilate al adjektivoj. Cf. PMEG, §12.3.3.2: Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.Dankon! Tre informa ligilo ĝi estas.
===
Oni skribu:
(1) La venonta vagonaro estas plena de homoj - trovi sidspacon en tiu trajno estos malfacila tasko.
(2) Cerbo de Buddha estis plena de pensoj pri vivo post morto.
(3) Li elspezis duonon da sia salajro por aĉeti ŝrankon de(?) drapoj.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 09:51:06 Ngày 17 tháng 6 năm 2013
Neniam diru *plena da...* aŭ *plene da...*.Tamen, notinde estas ke en la Tekstaro oni povas trovi kaj 'plene da' kaj 'plena da'.
Konsentite, plena de estas la normo, sed ŝajnas al mi ke foje oni povas nuancigi per plena/e da.
En la kazo de 'duono da' kaj 'duono de' vi trovos ambaŭ - kredeble denove afero de nuancigo.
Rilate ankoraŭ 48 horoj, laŭ miaj oreloj prefere oni dirintu ankoraŭ 48 horojn.
noelekim (Xem thông tin cá nhân) 03:33:07 Ngày 18 tháng 6 năm 2013
bertilow:Kaj eĉ en librotitoloj: 'Nokto da Timo kaj aliaj noveloj' de Bertram Potts.efilzeo:Oni uzas "da" nur por mezurunuoj kiel kilogramoj, metroj, litroj ktp. Akvo povas esti mezurata per litroj dum malespero ne.Fakte oni uzas "da" ankaŭ ĉe esprimoj kiel "multo", "multe", "iom", "kiom", "manpleno", "granda kvanto" kaj multaj aliaj, ne nur ĉe mezurunuoj.
Demian (Xem thông tin cá nhân) 08:02:33 Ngày 18 tháng 6 năm 2013
noelekim:Nokto da timo = Nokto plena de timo (?) = Timiga nokto (?)bertilow:Kaj eĉ en librotitoloj: 'Nokto da Timo kaj aliaj noveloj' de Bertram Potts.efilzeo:Oni uzas "da" nur por mezurunuoj kiel kilogramoj, metroj, litroj ktp. Akvo povas esti mezurata per litroj dum malespero ne.Fakte oni uzas "da" ankaŭ ĉe esprimoj kiel "multo", "multe", "iom", "kiom", "manpleno", "granda kvanto" kaj multaj aliaj, ne nur ĉe mezurunuoj.
Post legi klarigojn de aliaj respondintoj, la librotitolo "Nokto da Timo" aspektas al mi malfacile komprenebla.
"Nokto" estas mezurumo de tempo. Kiel oni povas uzi ĝin kiel mezurumo de "timo"?
bertilow (Xem thông tin cá nhân) 08:15:11 Ngày 18 tháng 6 năm 2013
Demian:"Nokto da timo" estas preskaŭ poezieca. Tre krea uzo de "da". La senco estas (se mi ĝuste interpretas): "Tiom da timo, kiom oni travivas, se oni timas senĉese dum tuta nokto". Normale "nokto" ne estas kvanta esprimo, sed pro la aldono de "da", oni trudas al ĝi kvantan sencon. Sed eble oni bezonas iom da fantazio por elpensi, kiamaniere oni povas interpreti la vorton "nokto" kvante.noelekim:Kaj eĉ en librotitoloj: 'Nokto da Timo kaj aliaj noveloj' de Bertram Potts.Nokto da timo = Nokto plena de timo (?) = Timiga nokto (?)
Post legi klarigojn de aliaj respondintoj, la librotitolo "Nokto da Timo" aspektas al mi malfacile komprenebla.
"Nokto" estas mezurumo de tempo. Kiel oni povas uzi ĝin kiel mezurumo de "timo"?
(Nu, ankaŭ povas esti, ke la aŭtoro celis "nokto de timo", sed erare uzis "da" anstataŭ "de".)