Съобщения: 9
Език: Esperanto
mac69 (Покажи профила) 20 юни 2013, 00:54:40
En esperanto, oni uzas "ĉi" por montri plian proksimecon, ekz. "ĉi-tie", "ĉi-tiu", "ĉi-foje", "ĉi-okaze", k.t.p.
Mi ne scias se estas iu vorteto por esprimi la malon, alivorte malproksimecon.
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
novatago (Покажи профила) 20 юни 2013, 01:50:22
mac69:Saluton al ĉiuj.Mi ne certas ĉu mi komprenas vian demandon. Vortoj kun ĉi jam kontrastas al tiuj sen ĉi.
En esperanto, oni uzas "ĉi" por montri plian proksimecon, ekz. "ĉi-tie", "ĉi-tiu", "ĉi-foje", "ĉi-okaze", k.t.p.
Mi ne scias se estas iu vorteto por esprimi la malon, alivorte malproksimecon.
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
Se vi demandas pri vorteto, kiu apud ti-korelativoj pligrandigas distancon, ne ekzistas tia vorteto. Tamen ekzistas vorteto, kies signifo estas "malproksima": For. Por ĝusta uzo de tiu vorteto, legendas: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vort...
Ĝis, Novatago.
patrik (Покажи профила) 20 юни 2013, 03:27:34
mac69:Saluton al ĉiuj.Jen el PMEG:
En esperanto, oni uzas "ĉi" por montri plian proksimecon, ekz. "ĉi-tie", "ĉi-tiu", "ĉi-foje", "ĉi-okaze", k.t.p.
Mi ne scias se estas iu vorteto por esprimi la malon, alivorte malproksimecon.
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
Teorie eblas uzi malĉi por montri malproksimecon, sed tiu formo tute ne estas uzata. Formoj kiel tie for, tiu for estas iafoje provataj, sed restas maloftaj. (Re: La emfazo estas de mi.)
johmue (Покажи профила) 20 юни 2013, 06:42:32
mac69:En esperanto, oni uzas "ĉi" por montri plian proksimecon, ekz. "ĉi-tie", "ĉi-tiu", "ĉi-foje", "ĉi-okaze", k.t.p.Eble donu ekzemplan frazon, kiu bezonas tian vorteton.
Mi ne scias ĉu estas iu vorteto por esprimi la malon, alivorte malproksimecon.
fajrkapo (Покажи профила) 20 юни 2013, 08:34:43
Este: ĉi tiu, ese: tiu, kaj aquel: tiu malĉi, aŭ tiu for.
"Yo estaba en aquella calle": mi estis en tiu for strato, ne en tiu strato, sed alia pli malproksima.
Ankaŭ foje oni volas esprimi per ĝi pli malproksiman tempon: aquel verano de 1985, tiu for somero de 1985...
Mi ne certas ĉu devus esti tiu fora somero... Mi preferus uzi malĉi por tiaj esprimoj, do, tiu malĉi somero, aŭ malĉi tiu somero estus tre esprima por tiu ĝusta ideo.
Kirilo81 (Покажи профила) 20 юни 2013, 08:59:15
La angla kaj Esperanto havas simplan dupartan sistemon bazitan sur la loka kontrasto "proksima" (this, ĉi tiu) - "malproksima" (that, tiu). Aliaj lingvoj havas pli detalajn esprimojn, ekz. distingante inter "malproksima, sed videbla" kaj "malproksima nevidebla". Ekstrema okazo estas la eskima lingvo, kiu havas 88 deiktajn vortojn.
Aliaj lingvoj, ekz. la latina kaj la armena, distingas ne laŭ loko, sed laŭ persono: hic/ays "proksima al la parolanto(j)" - iste/ayd "proksima al la alparolato(j)" - ille/ayn "proksima al la priparolato(j)".
La germana havas miksan sistemon, kombinante lokon kaj personon (teorie; praktike oni uzas sistemon kiel en la angla).
Specialaĵo de Esperanto estas, ke ĝi ne havas primitivajn radikojn (kiel ekz. Ido: (i)ca, (i)ta), sed sistemon el nemarkita formo tiu, kiun oni povas uzi, kiam ne ekzistas kontrasto, kaj specialigo ĉi tiu, kiu montras proksimecon kaj kontraste al kiu tiu ricevas la interpreton de montrado al io malpli proksima.
Mi ne vidas bezonas bezonon por aldono de malĉi aŭ for (kaj neniam vidis tiujn formojn en vera teksto); se entute, mi dirus tiu malproksim(eg)a.
johmue (Покажи профила) 20 юни 2013, 10:16:40
fajrkapo:Hispane, ni havas tri kielojn:Vi povus diri:
Este: ĉi tiu, ese: tiu, kaj aquel: tiu malĉi, aŭ tiu for.
"Yo estaba en aquella calle": mi estis en tiu for strato, ne en tiu strato, sed alia pli malproksima.
Ankaŭ foje oni volas esprimi per ĝi pli malproksiman tempon: aquel verano de 1985, tiu for somero de 1985...
Mi ne certas ĉu devus esti tiu fora somero... Mi preferus uzi malĉi por tiaj esprimoj, do, tiu malĉi somero, aŭ malĉi tiu somero estus tre esprima por tiu ĝusta ideo.
La somero de 1985 estis multe pli varma ol tiu ĉi. Dum la tiama somero ni vojaĝis tra la sudo kaj dum tiu ĉi ni vojaĝas tra la nordo. Dum iu alia somero ni tute ne vojaĝis, ĉar mi estis malsana.
Tjeri (Покажи профила) 20 юни 2013, 11:07:41
mac69 (Покажи профила) 21 юни 2013, 01:18:09
Mi dankas al ĉiuj viajn instruantajn komentojn. Vi multe klarigis la aferon.