Sadržaj

Hodiaŭ en via lando

od utku, 20. lipnja 2013.

Poruke: 38

Jezik: Esperanto

utku (Prikaz profila) 22. lipnja 2013. 16:53:44

TURKIO (22.06.2013)

• "Starantuloj" (kiujn mi menciis hieraŭ) daŭrigas protestadon pri Gezi Parkı, en Taksim de Istanbulo kaj multaj aliaj lokoj de l' lando. Sed ankaŭ ekzistas kelkaj kontraŭ-protestoj. En Rize, oni inventas protest-stilon bazitan sur rivoluado. Tiuj "rotaciantuloj" diras, ke ili ne haltas kiel starantuloj, sed daŭre marŝas. Tamen en socimedio starantuloj mencias, ke rotaciantuloj neniel progresas, nur promenas vane por fine reveni la komencan punkton. (v)

• Hodiaŭaj rezultoj en Turkio 2013 U20: Grupo C: Kolombio 1-1 Aŭstralio, Turkio 3-0 Elsalvadoro; Grupo D: Meksiko 1-2 Grekio, Paragvajo 1-1 Malio.

yyaann (Prikaz profila) 22. lipnja 2013. 17:10:09

Francujo 2013-06-22

Spionado: Snowden faras akuzojn kontraŭ Britujo - Britaj informservoj havas alirkapablon al fibroptikaj kabloj, kio faras tiun landon grava rolanto en la tutmonda komunikada superrigardo, laŭ dokumentoj malkaŝitaj de Edward Snowden al la brita Guardian-ĵurnalo, kiuj ofendis civilliberecistojn.

Sirio: Francujo transdonis kontraŭ-sarinogasajn medicinaĵojn al la kontraŭstaruloj - La ministro pri Eksterlandaj Aferoj Laurent Fabius [elparole: lo'ran fa'bus] diris, ke Francujo sendis medicinaĵojn por milo da homoj okaze de kunveno en Doho, Kataro, kie la ĉefaj landoj apogantaj la sirian opozicion estis konsiderantaj doni militan helpon al la ribeluloj.

Amaskunvenoj por apogi la kvar francujaj ostaĝoj en Sahelo - Okazis pluraj amaskunvenoj en sabato 22a de junio malfrue matene en pluraj urboj de Francujo por subteni kvar francujaj ostaĝoj, kaptitaj de Al-Kaida en Islama Magrebo (AKIM) en Niĝero. Parencoj de la ostaĝoj malliberigitaj ekde mil tagoj ankaŭ denuncis la "senagademon" de la francujaj aŭtoritatoj.

Kvincent amasprotestantoj post la malliberigo de kontraŭstaranto al gejedziĝo - Okazis amaskunveno vendrede vespere en Francujo por postuli la liberigon de junulo kondamnita je dumonata malliberigo pro kontraŭpolica ribelo okaze de lia partopreno dimanĉe en senpermesa amasprotesto kontraŭ la leĝo, kiu pliampleksigas edziĝon por inkluzivi samseksajn parojn.

La Monto Fuĝi, la rizkampoj de Ĉinujo kaj Agadez deklaritaj Mondaj Heredaĵoj de UNESKO - Monto Fuĝi estis registrita sabate kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. La Komitato pri Monda Heredaĵo, renkontiĝante por ĝia 37a jara kunsido en Pnom-Peno, Kamboĝo, klasifikis la lokon en la liston de kulturaj valoraĵoj, same kiel la rizkampojn en Honghe, Ĉinujo, la niĝerian urbon Agadez kaj la kanadan balenbarkan havenon Red Bay.

Tria malvenko en tri ludoj por la rugbeoteamo de Francujo kontraŭ la All Black - La "XV de France" (laŭvorte: dekkvinopo de Francujo) estis venkita je 24-9 de la All Black dum la tria kaj lasta provludo en Nov-Zelando, en la Yarrow-stadio en New Plymouth.

utku (Prikaz profila) 23. lipnja 2013. 20:59:19

TURKIO (23.06.2013)

• Protestoj kaj mitingoj abundas. Ĉapulistoj ridulo.gif ankoraŭ staradas (v). Kontraŭ ilin La ĉefministro Erdoğan mitingas en Erzurum (v) kaj liaj fanoj kunvenas en Vieno (v). Subtenantoj de samseksuloj marŝas en Taksim (Istanbulo) (v). Kaj en Kadıköy (Istanbulo) okazas kunveno (v) por memorigado de forpasintoj en bruligo en Sivas en 1993.

• Estas nokto de absolvo, iu el sanktaj noktoj por islamanoj.

• La tria tago en FIFA 2013 Turkio U20: Grupo E: Ĉilio 2-1 Egipto, Anglio 2-2 Irako; Grupo F: Novzelando 0-3 Uzbekio, Urugvajo 0-1 Kroatio.

utku (Prikaz profila) 24. lipnja 2013. 18:14:29

TURKIO (24.06.2013)

• Juĝejo, asertante memdefendon, ne arestas la policiston, unusolan suspektaton pri la murdo de Gezi Parkı protestanto. (v)

• En protestado 18 jaraĝa ulo perdis sian okulon pro pipro-bombo. (v)

• USD/TRY kurzo denove rompas pluan historian altecan rekordon.

• Duaj maĉoj en grupfazo de Turkio 2013 U20 Mondopokalo startas. Grupo A: Francio 1-1 Usono, Hispanio 1-0 Ganao; Grupo B: Kubo 0-3 Nigerio, Portugalio 2-2 Sudkoreio.

yyaann (Prikaz profila) 24. lipnja 2013. 20:21:19

utku:Juĝejo, asertante memdefendon, ne arestas la policiston, unusolan suspektaton pri la murdo de Gezi Parkı protestanto. (v)
Mi ne tre bone komprenas, kio okazas en la filmeto. Ŝajnas al mi, ke la policisto unue pafis dufoje supren kvazaŭ por timigi la homgrupon kaj poste malaltigis sian brakon dum li faris lastan pafon. Ĉu li vere intencis trafi iun, estas malfacile diri.
Ĉiaokaze, ŝajnas, ke mortigi la amasprotestanon estis tute sennecesa. "Fuŝo pro ektimo" aspektus pli konvinka kiel klarigo ol "memdefendo".
Ĉu policisto rajtas uzi pafilon kontraŭ amasprotestanoj laŭ turka leĝo?

yyaann (Prikaz profila) 24. lipnja 2013. 22:20:31

Francujo, 2013-06-24

Plia rasisma atako en Francujo - Kvin ekstremdekstruloj estis prezentotaj al la justicestro de Agen (Francujo) lundon posttagmeze post batadi du virojn kiam ĉi-lastaj eliris el liberecana roko-festo. Unu el tiuj estis celita pro sia nordafrika deveno. Tiu ĉi evento postokazas batmortigon de kontraŭfaŝisma aktivulo fare de razkapulo (angle: skin head) en la komenco de la ĉi-monato, kaj pluraj rasismaj agresoj, precipe kontraŭ islamaninoj en la urbo Argenteuil.

Dekoj da organizoj politikaj, sindikataj kaj asociaj alvokas fari kontraŭfaŝismajn amasprotestojn en la venonta semajnfino post la batmortigo de kontraŭfaŝisma aktivulo (vidu ĉi supre).

Altebrilas (Prikaz profila) 25. lipnja 2013. 00:34:19

http://www.newsbrief.eu/NewsBrief/clusteredition/f...

Tio povas esti interesa, por vidi kiuj temoj interesas la diversajn landojn (aŭ pli ekzakte "lingviojn" )

robbkvasnak (Prikaz profila) 25. lipnja 2013. 03:29:39

Usono:
La Supera Kortumo denove hezitis proklami juĝaĵojn pri diversaj, gravaj temoj kiojn oni tie debatis antaŭ tri monatoj. La naŭ juĝistoj anoncis nur kvazaŭan verdikton en proceso pri "aserta agado" - en Usono la praktiko doni semi-egalan pozicion al kandidatoj por universitataj lokoj aŭ laborpostenoj laŭ "raso". Aliaj tri demandoj restas tute apertaj: ĉu unuopaj ŝtatoj povas decidi pri voĉdonleĝoj, ĉu la nacia registaro akceptos samseksajn nuptojn kun ĉiuj tie-ligitaj rajtoj kaj ĉu la ŝtato de Kalifornio rajtis bloki per popola voĉdono gejajn nuptojn post kiam la ŝtato akceptis ilin kaj jam eldonis milojn da edziĝatestilojn? Ĝenerala aprobo de la Supera Kortumo nuntempe suferas inter usonanoj kaj multaj civitanoj kredas ke la naŭ juĝistoj de la Supera Kortumo perdis kontakton kun la vasta loĝantaro.

utku (Prikaz profila) 25. lipnja 2013. 06:47:15

yyaann:
utku:Juĝejo, asertante memdefendon, ne arestas la policiston, unusolan suspektaton pri la murdo de Gezi Parkı protestanto. (v)
Mi ne tre bone komprenas, kio okazas en la filmeto. Ŝajnas al mi, ke la policisto unue pafis dufoje supren kvazaŭ por timigi la homgrupon kaj poste malaltigis sian brakon dum li faris lastan pafon. Ĉu li vere intencis trafi iun, estas malfacile diri.
Ĉiaokaze, ŝajnas, ke mortigi la amasprotestanon estis tute sennecesa. "Fuŝo pro ektimo" aspektus pli konvinka kiel klarigo ol "memdefendo".
Ĉu policisto rajtas uzi pafilon kontraŭ amasprotestanoj laŭ turka leĝo?
Mi legis la regularon, sed ĝi estas skribita lingve necerte. Laŭ mia kompreno, policisto rajtas uzi pafilon ĉefe en du situacioj: se akuzito ne ĉesas malgraŭ averto de policisto, kaj se ekzistas konsiderinda minaco pri murdo de aliulo aŭ policisto mem. Estas emfazite, ke uzo de pafilo estu la lasta solvo, nur kiam ne restas alia opcio, kaj se eble oni ne uzu pafilon en amasaj lokoj.

Ĉiuokaze, tio ne estas la fina, sed nur simbola verdikto, kiu signifas, la suspektato ne estas grave kulpa kaj li estos libera dum la longa leĝado.

utku (Prikaz profila) 26. lipnja 2013. 12:14:09

TURKIO (26.06.2013)

• EU interkonsentas komenci novan ĉapitron pri Turkio. Post pli ol kvaron-jarcento de la oficiala peto pri membriĝo de Turkio, komencis nur 13 ĉapitroj el 35. 8 el tiuj estas interrompitaj pro problemoj kaj ĝis nun nur 1 ĉapitro estas kompletigita.

• UEFA punas per malpermeso de partopreno en eŭropaj pokaloj la futbalteamojn Beşiktaş dum 1 jaro kaj Fenerbahçe dum 2+1 jaroj. Por onta jaro, Fenerbahĉe havis rajton por Ligo de Ĉampionoj kaj Beŝiktaŝ parteprenontis en Eŭropa Ligo.

• Binali Yıldırım, la ministro de transporto, deklaras, ke Twitter malakceptas proponon de registaro pri kunlaboro (aŭ pliĝuste subkontrolo). Antaŭe la ĉefministro RTE taksis na Twitter kiel danĝeran, pro la abundo de malveraj novaĵoj kaj facileco provoki amason.

• Novaĵprezentisto en iu nordkipra televido bendas sian buŝon por protesti la politikisto kiu procesis kontraŭ li. (v)

• Rezultoj en Turkio U20 Mondopokalo: Grupo C: Aŭstralio 1-2 Elsalvadoro, Turkio 0-1 Kolombio; Grupo D: Meksiko 0-1 Paragvajo, Malio 0-0 Grekio; Grupo E: Ĉilio 1-1 Anglio, Irako ?-? Egipto; Grupo F: Novzelando 0-2 Urugvajo, Kroatio ?-? Uzbekio.

Natrag na vrh