Zum Inhalt

Kial anglaj-usonaj ekpertaj esperantistoj preferas debati angle?

von codesito, 22. Juni 2013

Beiträge: 37

Sprache: Esperanto

yyaann (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 11:12:18

goli:Because English is doing the job it wasn't designed for better than esperanto is doing the thing it was created to do. Plus, English sounds better ^-^ (tastes differ)

Ĉar angla faras laboron, por kiu ĝi ne estis destinita, pli bone ol esperanto faras aĵon, por kiu ĝi estis kreita. Plu, angla sonas pli bele ^-^ (preferoj diferencas)
Ĉiam, kiam oni diras "pli bona", stariĝas la demando "laŭ kiu vidpunkto/kiuj distingiloj"?

Se rigardi nur la multeco da parolantoj, ne povas ekzisiti duboj, ke la angla plibonas tiuaspekte.

Aliflanke, eĉ se oni apudlasas momente la etikajn kialojn por preferi Esperanton, oni povas ankaŭ dubi pri la taŭgeco de la angla kiam oni vidas, ekzemple:
Ke, [url=www.youtube.com/watch?v=xJhGQ6JyjaM]tiuj ĉi ĉinujanoj[/url] povas jam diri multe (kvankam kun hezitoj kaj eraroj) per Esperanto post nur 2 monatoj. Des pli, ke unu el ili sciigas dum la intervjuo, ke li parolas la anglan malpli bone, kvankam li studis ĝin 12 jarojn.
Ke, la angla postulas multe pli da lernlaboro ĉiuaspekte (vortprovizo, elparolado, skribsistemo, situacioj en kiuj taŭgas esprimoj pro socia, klasa kaj ĝentila kialoj, specialaj kaj lokaj esprimoj, pli granda malsimileco de la elparolado tra la mondo, ktp).
Ke, en internaciaj kongresoj, kie uziĝas nur unu lingvo nacia (kiel la angla), la nedenaskuloj apenaŭ aŭdacas ekparoli (Claude Piron multe skribis pri tio).

codesito (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 11:15:01

agarrido18:
codesito:
goli:Because English is doing the job it wasn't designed for better than esperanto is doing the thing it was created to do. Plus, English sounds better ^-^ (tastes differ)
[/i]
Mi ne komprenas vin, vi parolas strangan eon.
Li enmetis la Esperantlingvan tradukon de tiu frazo tuj suben.

---
Ĉu vere? Do, la teamo de lernu ne permesas uzantojn komenci fadenojn kiuj temas pri aliaj temoj ol Esperanto? Mi ne sciis tion.
Ĉu en hispanlingva fadenaro la teamanoj tuj forigas fadenojn kiuj ne temas pri Esperanto mem?
Estas la reguloj de lernu ke la nacilingvaj forumoj estas por paroli pri temoj rilataj al eo, kaj ne estas stranga regulo en paĝo kreita por lerni eon.
Ŝajnas ke kelkfoje ili aplikas tiun regulon kaj kelkfoje ne, kaj mi nur sekvas la regulon por ke oni ne eliminos miajn mesaĝojn.

goli (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 11:52:46

yyaann:Ĉiam, kiam oni diras "pli bona", stariĝas la demando "laŭ kiu vidpunkto/kiuj distingiloj"?

Se rigardi nur la multeco da parolantoj, ne povas ekzisiti duboj, ke la angla plibonas tiuaspekte.

Aliflanke, eĉ se oni apudlasas momente la etikajn kialojn por preferi Esperanton, oni povas ankaŭ dubi pri la taŭgeco de la angla kiam oni vidas, ekzemple:
Ke, [url=www.youtube.com/watch?v=xJhGQ6JyjaM]tiuj ĉi ĉinujanoj[/url] povas jam diri multe (kvankam kun hezitoj kaj eraroj) per Esperanto post nur 2 monatoj. Des pli, ke unu el ili sciigas dum la intervjuo, ke li parolas la anglan malpli bone, kvankam li studis ĝin 12 jarojn.
Ke, la angla postulas multe pli da lernlaboro ĉiuaspekte (vortprovizo, elparolado, skribsistemo, situacioj en kiuj taŭgas esprimoj pro socia, klasa kaj ĝentila kialoj, specialaj kaj lokaj esprimoj, pli granda malsimileco de la elparolado tra la mondo, ktp).
Ke, en internaciaj kongresoj, kie uziĝas nur unu lingvo nacia (kiel la angla), la nedenaskuloj apenaŭ aŭdacas ekparoli (Claude Piron multe skribis pri tio).
Mi ne diris, ke angla estas pli bona lingvo por esti internacia, mi diris, ke angla estas pli uzata kiel internacia ol esperanto. Mi nur deklaris fakton.

yyaann (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 12:33:13

goli:Mi ne diris, ke angla estas pli bona lingvo por esti internacia, mi diris, ke angla estas pli uzata kiel internacia ol esperanto. Mi nur deklaris fakton.
Ja. Kaj ankaŭ mi deklaris faktojn. Alitipajn. okulumo.gif

mihxil (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 12:48:22

yyaann:Aliflanke, eĉ se oni apudlasas momente la etikajn kialojn por preferi Esperanton, oni povas ankaŭ dubi pri la taŭgeco de la angla kiam oni vidas,
Mi ne tre volas pridubi la ideon ke esperanto estus pli facile lernebla ol la angla. Tamen mi havas kelkajn rimarkojn.

yyaann: ekzemple:
Ke, [url=www.youtube.com/watch?v=xJhGQ6JyjaM]tiuj ĉi ĉinujanoj[/url] povas jam diri multe (kvankam kun hezitoj kaj eraroj) per Esperanto post nur 2 monatoj. Des pli, ke unu el ili sciigas dum la intervjuo, ke li parolas la anglan malpli bone, kvankam li studis ĝin 12 jarojn.
Mi pensus pri ĉi tio tri aferojn. Unue ŝajnas al mi klare ke iu kiu jam sufiĉe scias la anglan, evidente pli facile lernas esperanton. Due ili elektis lerni esperanton, dum ili probable devis lerni la anglan. Ne mirigus se pro tio jam pli bone funkcias. Kaj trie mi ĉiam iom timas pri forta 'selekta' biaso ĉe ĉi tiaj intervjuoj. Ja evidente neniu intervjuus la ĉinojn kiuj post 2 semajnoj jam tute rezignis.

yyaann: Ke, en internaciaj kongresoj, kie uziĝas nur unu lingvo nacia (kiel la angla), la nedenaskuloj apenaŭ aŭdacas ekparoli (Claude Piron multe skribis pri tio).
Tre povus esti, sed tio ankaŭ konstateblas ĉe esperantaj kongresoj. Eble la aŭdaculoj ne nepre estas la denaskuloj, sed la pli talentitaj, pli kuraĝhavantaj aŭ simple pli progresintoj. Mem, mi kutime bezonis iom da tempo kaj prefere iom de biero por vere iom fluiĝi en tiaj esperanto-kongresoj.

Chainy (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 13:00:35

codesito:Kial anglaj-usonaj ekpertaj esperantistoj preferas debati angle anstataŭ esperante pri temoj ne rilataj al eo en lernu? eĉ pri ido aŭ interlingua kies debato laŭ mi devus esti en nia komuna lingvo.
Ne temas nur pri denaskaj parolantoj de la angla. Multaj ŝajne ŝatas skribi en la anglalingva forumo por iom ekzerci sin en la angla.

Mi tamen konsentas, ke sufiĉe ofte oni starigas fadenojn en la anglalingva forumo, kiujn oni prefere starigu en la Esperantlingva forumo. Mi jam atentigis pri tio kelkfoje en la anglalingva forumo.

darkweasel (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 13:12:28

Chainy:
Ne temas nur pri denaskaj parolantoj de la angla. Multaj ŝajne ŝatas skribi en la anglalingva forumo por iom ekzerci sin en la angla.
Tio ne estas nepre malbona. Mi faris same en la franclingva forumparto.
Chainy:
Mi tamen konsentas, ke sufiĉe ofte oni starigas fadenojn en la anglalingva forumo, kiujn oni prefere starigu en la Esperantlingva forumo. Mi jam atentigis pri tio kelkfoje en la anglalingva forumo.
Tamen sufiĉe ofte ankaŭ ekestas "eksperta" diskuto el demando de komencanto.

Chainy (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 13:16:33

codesito:Teorie, la nacilingvaj forumoj estas por paroli pri eo, kaj la teamanoj forigas mesaĝojn se oni debatas pri aliaj aferoj en la naciaj lingvoj, sed ŝajnas ke ne kiam tio okazas en la angla forumo.
Ne estas prave, ke oni malpli strikte moderigas la anglalingvan forumon kompare kun la forumoj de aliaj nacilingvoj. Fakte, oni plej verŝajne moderigas la anglalingvan forumon pli strikte ol la aliajn, ĉar Erinja (lernu-teamano) skribas 90% de siaj mesaĝoj en ĝi. Rilate la aliajn forumojn, nu oni povas skribi kion ajn oni volas - mesaĝo estos forigita, nur se iu raportos ĝin al administranto.

yyaann (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 13:39:53

mihxil:Mi pensus pri ĉi tio tri aferoj. Unue ŝajnas al mi klare ke iu kiu jam sufiĉe scias la anglan, evidente pli facile lernas esperanton. Due ili elektis lerni esperanton, dum ili probable devis lerni la anglan. Ne mirigus se pro tio jam pli bone funkcias.
Eĉ se atenti pri ĉi tiuj pravaj rimarkoj, la rezulto post du monatoj estas tamen rimarkinda. Cetere, se la scipovo de proksima lingvo estus la ĉefa klarigo, mi do ĉilogike devus paroli pli bone la hispanan ol la anglan. Ĝi interesas min pli ol la angla. Ĝi tre similas mian denaskan lingvon, la francan. Mi studis ĝin intense dum du jaroj, farante ekzercarojn, aŭskultante retelsendojn, legante gazetojn kaj parolante kun denaskuloj. Mi havas fortan emigilon paroli ĝin, ĉar mi studos en Hispanujo venontjare (mi libere elektis la landon). Tamen, eĉ se mi nun tre bone komprenas ĝin, mia esprimpovo estas multe pli malalta ol tiu, kiun mi havas en la angla kaj en Esperanto. Eble mi havas malaltan lernkapablon.

mihxil:Kaj trie mi ĉiam iom timas pri forta 'selekta' biaso ĉe ĉi tiaj intervjuoj. Ja evidente neniu intervjuus la ĉinojn kiuj post 2 semajnoj jam tute rezignis.
Mi havas artikolon en la Esperanto-revuo, en kiu la Esperanto-Insulaj instruistoj priskribas la esprimpovon ĉe la veraj komencantoj post la lernmonato per vortoj similaj al tiuj, kiujn oni povas uzi por priskribi la paroladon en la YouTube-a filmeto. Tio certe ne estas sufiĉa certigilo sed estas tamen interesa.

mihxil:Tre povus esti, sed tio ankaŭ konstateblas ĉe esperantaj kongresoj. Eble la aŭdaculoj ne nepre estas la denaskuloj, sed la pli talentitaj, pli kuraĝhavantaj aŭ simple pli progresintoj. Mem, mi kutime bezonis iom da tempo kaj prefere iom de biero por vere iom fluiĝi en tiaj esperanto-kongresoj.
Ja. Ĉar mi partoprenis nur en malformalaj renkontiĝoj, mi ne scias, ĉu mia aŭdacogrado en tia situacio estus alta aŭ ne. Veŝajne ne, ĉar mi ne estas tre sinmontrema kiam ĉeestas multaj personoj. Sed almenaŭ la malsamniveleco ne devenus el tio, ke mi naskiĝis en la malbona lando, lernante denaske la malbonan lingvon.

lagtendisto (Profil anzeigen) 22. Juni 2013 15:25:25

codesito:Se la angla estas la fakta monda lingvo, kion diable ni faras ĉi tie?
'Ni', plu 'vere' - mi, troigas idealisma plej eble laŭ iu de celo malpolitika. Pardonu min. Mi forgesis 'la altan celon'. ridulo.gif

goli:Ĉar angla faras laboron, por kiu ĝi ne estis destinita, pli bone ol esperanto faras aĵon, por kiu ĝi estis kreita. Plu, angla sonas pli bele ^-^ (preferoj diferencas)
Mi konsentas. Ŝajnas Ludoviko 'forgesis aŭ ignoris': Ene speciale, fremdlingvoj devas eldevigi belsonecan prononcon por motivigu lerni ĝin. Se belsoneca prononco plej gravas. Tiam, uzu Interlingŭaon anstataŭ Eo-n, ĉu ne?

x1004:
goli:Ĉar angla faras laboron, por kiu ĝi ne estis destinita, pli bone ol esperanto faras aĵon, por kiu ĝi estis kreita. Plu, angla sonas pli bele ^-^ (preferoj diferencas)
Ha, ha, ha. Tre amuzige. Eble inter anglalingvanoj, ne internacie.
Kie oni trovus tion 'VikiLikejon de pensado trezorejo de anglaj denaskuloj'? Mi ankaŭ volus legi tion vi legis.

goli:Mi ne diris, ke angla estas pli bona lingvo por esti internacia, mi diris, ke angla estas pli uzata kiel internacia ol esperanto. Mi nur deklaris fakton.
Mi konsentas. Se hodiaŭtage oni ekspertizas staton de uzo de lingvo angla. Tiam tio stato ŝajnas kia stato, kion Ludoviko celis pasinte kun kreadon de lingvo Esperanto. Mi, kia maldenaskulo angla tute ne celos plibonigi lingvokapblon al stato estu kia denaskulo angla.

Zurück nach oben