Kion vi manĝis?
viết bởi StephaSport, Ngày 07 tháng 11 năm 2007
Tin nhắn: 54
Nội dung: Esperanto
Jasminka (Xem thông tin cá nhân) 22:20:01 Ngày 20 tháng 11 năm 2007
Terurĉjo:Ankaŭ mi ne scias, kiel nomi tiujn pelmenegojn, sed mi decidis ekvidi, ĉu ekzistas en Esperanto la vorto "manto".Mi scias! Ĝuste pro tio mi aldonis rusan nomon de la plado. Sed tamen estas amuze.
Jasminka, vidu, kion mi trovis. Ĝi estas manto:
NORDULINO (Xem thông tin cá nhân) 23:51:49 Ngày 20 tháng 11 năm 2007
Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.Kara Mielo! Se tion vi manĝas ekzemple estas terpompureo, ĉu vi ne manĝas ĝin KUN kolbaso anstataŭ PER? Amike Nordulino, kiu estas fiŝaĵomanĝanto.
billpatt1942 (Xem thông tin cá nhân) 18:20:09 Ngày 21 tháng 11 năm 2007
Mi eksciis kiel oni (kiel eble kara Mielo) mangus supon per kolbaso. Oni nur borus tra la kolbaso, krei pajlon. Tro vigle!
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 19:30:21 Ngày 21 tháng 11 năm 2007
Terurĉjo:Terurĉjo !!! Mi ne manĝas per kolbaso. Mi manĝas la terpomon ne sole, sed per kolbaso. Mi ne manĝas nur la terpomon, se mi manĝas ankaŭ kolbason. Ĉu estas bone ? Ĉu vi ne uzas jen tiel ruse jen tiel ?Mielo:Terurĉjo !!!!! Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.Se diri tute serioze, oni NUTRAS SIN per kolbaso, per pano aŭ per salato, dume oni manĝas kolbason, panon aŭ salaton!
Kaj per tranĉilo, per forko, per kulero. Kaj per mano(mane) kaj ne per piedo.
Sed estas supo en pano.
Mielo, kara, vi sendube plenrajtas manĝi per kolbaso.
Kara Terurĉjo, ĉu vi konas ankoraŭ tiajn simbolojn ? Kie mi povos trovi ilin ? Al mi plaĉas.
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 19:35:03 Ngày 21 tháng 11 năm 2007
Terurĉjo:Dankon ! Ĉu ĝi estas simila al "gnochi" ? Kvankam, en la gnoĉi estas nenio.Mielo:Kio estas la pelmena kaj la simika ?Pelmenoj estas rusa popola manĝaĵo, multe simila al italaj ravioloj.
Ili fariĝas el pasto kaj muelita viando interne.
Simika estas mia eraro. Mi mistajpis la vorton "simika" anstataŭ "simila" kaj ne atentis pri erar-tajpita litero.
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 19:40:32 Ngày 21 tháng 11 năm 2007
NORDULINO:Saluton kara Nordulino !Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.Kara Mielo! Se tion vi manĝas ekzemple estas terpompureo, ĉu vi ne manĝas ĝin KUN kolbaso anstataŭ PER? Amike Nordulino, kiu estas fiŝaĵomanĝanto.
Ni uzas la prepozicion "kun" tiam, se ni faras ion kun iu, kun viva perosono, ĉu ne ?
La kolbaso ne estas ilo, sed ĝi estas kompletiga manĝajo. Mi bedaŭras, ke neniu komprenas min.
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 19:51:34 Ngày 21 tháng 11 năm 2007
billpatt1942:Hodiaŭ, ĉe oficejo, mi manĝis lunĉon. Jen: Sandviĉo kiu enhavis muelitajn arakidojn kaj marmeladon; du bolitajn ovojn; kaj tri pecojn da celerio. Ĝis nun, mi havas sed ne manĝis la bananon.Kara Billpatt, vi manĝas sane.
Mi eksciis kiel oni (kiel eble kara Mielo) mangus supon per kolbaso. Oni nur borus tra la kolbaso, krei pajlon. Tro vigle!
Sed !!! Ne !!!! Mi ne uzas kolbason anstataŭ manĝiloj.
Nu, mi rezignas.
Mi uzas tiujn:
donmiguel (Xem thông tin cá nhân) 21:53:16 Ngày 22 tháng 11 năm 2007
annadahlqvist (Xem thông tin cá nhân) 10:37:32 Ngày 23 tháng 11 năm 2007
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 05:37:10 Ngày 26 tháng 11 năm 2007