Til indholdet

Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo

af foggy67, 28. jun. 2013

Meddelelser: 67

Sprog: Esperanto

fajrkapo (Vise profilen) 2. jul. 2013 07.12.39

Kirilo81:
Stefano888:Laŭ la reguloj de tiu ĉi lingvo, "sa" estas adjektivo, ĉar ĝia lastlitero estas "a."
Ne. La regulo estas, ke ĉiu adjektivo finiĝas je -a, ne ke ĉiu vorto finiĝanta je a estas adjektivo.
Ekzakte: la, tra, da, ja...

Rugxdoma (Vise profilen) 2. jul. 2013 08.58.21

Stefano888:Unu libro ne povas halti lingvan ŝanĝon.
Ĝi ne povas halti lingvan ŝanĝon, sed ĝi ja povas ŝanĝi la ŝanĝon.

yyaann (Vise profilen) 2. jul. 2013 09.45.57

Stefano888:
Unu libro ne povas halti lingvan ŝanĝon.
Esperanto multe ŝanĝis ekde ĝia estigo sed la plimultaj ŝanĝoj estas laŭfundamentaj. Kelkaj kontraŭfundamentaj ŝanĝoj povus fariĝi tiel disvastigitaj, ke la Akademio devus akcepti ilin, sed tio ankoraŭ ne okazis ĝis nun.

Cetere, ne estas troige diri, ke en la Esperanta komunumo ekzistas forta socia premo fari nenion, kiu povus okazigi dis-dialekt-iĝon de la lingvo. Tion oni povas bone kompreni, se oni memoras pri la Ido-disigo en la historio de Esperanto kaj ankaŭ pri tio, ke multaj kontraŭstarantoj de Esperanto diris kaj diras, ke la lingvo ne funkcios ĝuste pro tio, ke ĝi rapide disdialektiĝos.

La lingva konservemo ankaŭ klariĝas per la fakto, ke al la plimulto de la parolantoj, Esperanto estas nedenaska lingvo. Mi lernis denaske la parolan, nenorman francan lingvon kaj nur poste en lernejo oni lernigis al mi, ke pluraj ĉiutagaj frazstrukturoj kaj esprimoj estas rigardataj kiel nenormaj, slangaj kaj eĉ eraraj, kiam oni skribas france. Tamen, la ĉiutagaj esprimoj restas plej naturaj al mi kaj skribe mi devas fojfoje forbari mian tuj-en-mensan parolmanieron. Tio ne okazas, kiam mi parolas Esperante, ĉar mi lernis dekomence la norman formon.

Belmiro (Vise profilen) 2. jul. 2013 09.52.15

Kirilo81:
Stefano888:Laŭ la reguloj de tiu ĉi lingvo, "sa" estas adjektivo, ĉar ĝia lastlitero estas "a."
Ne. La regulo estas, ke ĉiu adjektivo finiĝas je -a, ne ke ĉiu vorto finiĝanta je a estas adjektivo.
Aldone, “sa” ne esta vorteto des malpli vorto. Same oni povas diri pri “sal”. Se iu volas doni signifon al tiuj grupoj de literoj, ili estas liberaj tion fari, tamen tio ne estas Esperanto. Tiuj kiuj volas skribe tion uzi pli bone ili klarigu la donitan signifon en antaŭaj notoj.

Amike
Belmiro

Stefano888 (Vise profilen) 3. jul. 2013 00.17.44

fajrkapo:
Kirilo81:
Stefano888:Laŭ la reguloj de tiu ĉi lingvo, "sa" estas adjektivo, ĉar ĝia lastlitero estas "a."
Ne. La regulo estas, ke ĉiu adjektivo finiĝas je -a, ne ke ĉiu vorto finiĝanta je a estas adjektivo.
Ekzakte: la, tra, da, ja...
Ĉu "sa" sekvas la regulon rilate al substantivoj? Ne. Ĝi estas mallongigita formo de la substantivo, "saluton." La lasta litero de singularaj substantivoj, laŭ la regulo, devas esti "o," ne "a."

Stefano888 (Vise profilen) 3. jul. 2013 00.35.27

Rugxdoma:
Stefano888:Unu libro ne povas halti lingvan ŝanĝon.
Ĝi ne povas halti lingvan ŝanĝon, sed ĝi ja povas ŝanĝi la ŝanĝon.
Dum la paso de tempo, la homoj, kiuj uzas lingvon, determinas la normojn de tiu lingvo. Novaj aĵoj inventiĝas. Novaj vortoj eniras la lingvon. Novajn ideojn publikigas oni. Pli da novaj vortoj eniras la lingvon. Homoj inventas novajn manierojn diri aĵojn. Novaj vortoj daŭras eniri la lingvon. Tio ĉi ne povas haltiĝi!

Stefano888 (Vise profilen) 3. jul. 2013 01.07.14

Belmiro:
Kirilo81:
Stefano888:Laŭ la reguloj de tiu ĉi lingvo, "sa" estas adjektivo, ĉar ĝia lastlitero estas "a."
Ne. La regulo estas, ke ĉiu adjektivo finiĝas je -a, ne ke ĉiu vorto finiĝanta je a estas adjektivo.
Aldone, “sa” ne esta vorteto des malpli vorto. Same oni povas diri pri “sal”. Se iu volas doni signifon al tiuj grupoj de literoj, ili estas liberaj tion fari, tamen tio ne estas Esperanto. Tiuj kiuj volas skribe tion uzi pli bone ili klarigu la donitan signifon en antaŭaj notoj.

Amike
Belmiro
La vorto, "sa," povas troviĝi en kurso en tiu ĉi retejo. Ĝi estas mallongigita formo de la substantivo, "saluton." Laŭ la reguloj, singulara substantivo devas fini kun "o" aŭ "on" (se ĝi estas akuzativa.).

Stefano888 (Vise profilen) 3. jul. 2013 01.44.07

yyaann:
Stefano888:
Unu libro ne povas halti lingvan ŝanĝon.
Esperanto multe ŝanĝis ekde ĝia estigo sed la plimultaj ŝanĝoj estas laŭfundamentaj. Kelkaj kontraŭfundamentaj ŝanĝoj povus fariĝi tiel disvastigitaj, ke la Akademio devus akcepti ilin, sed tio ankoraŭ ne okazis ĝis nun.

Cetere, ne estas troige diri, ke en la Esperanta komunumo ekzistas forta socia premo fari nenion, kiu povus okazigi dis-dialekt-iĝon de la lingvo. Tion oni povas bone kompreni, se oni memoras pri la Ido-disigo en la historio de Esperanto kaj ankaŭ pri tio, ke multaj kontraŭstarantoj de Esperanto diris kaj diras, ke la lingvo ne funkcios ĝuste pro tio, ke ĝi rapide disdialektiĝos.

La lingva konservemo ankaŭ klariĝas per la fakto, ke al la plimulto de la parolantoj, Esperanto estas nedenaska lingvo. Mi lernis denaske la parolan, nenorman francan lingvon kaj nur poste en lernejo oni lernigis al mi, ke pluraj ĉiutagaj frazstrukturoj kaj esprimoj estas rigardataj kiel nenormaj, slangaj kaj eĉ eraraj, kiam oni skribas france. Tamen, la ĉiutagaj esprimoj restas plej naturaj al mi kaj skribe mi devas fojfoje forbari mian tuj-en-mensan parolmanieron. Tio ne okazas, kiam mi parolas Esperante, ĉar mi lernis dekomence la norman formon.
Se multe da homoj lernos paroli Esperante denaske, la lingvo ŝanĝos pli. Mi pensas ke la plejparto de parolantoj de Esperanto ne lernis ĝin denaske. Ili lernis la lingvon en kurso, kiun ili studis. La samaj reguloj estas instruataj en ĉiuj el la kursoj. Tamen, la lingvo ŝangos ankoraŭ.
Mi iris al Francujo antaŭ ĉirkaŭ 25 jaroj. Mi vidis anglajn vortojn, kiuj iĝis parto de la franca lingvo. (Mi jam sciis ke ni anglaj parolantoj alprenis plurajn francajn vortojn en nian lingvon. Mi ne sciis ĉe tiu tempo ke la francaj parolantaj aldonis iom da niaj vortoj al sia lingvo.) Lingvoj prunteprenas vortojn de aliaj lingvoj. Esperanto faros tion ankaŭ. Kio pri la "iPad"? Ĉu estas la Esperanta vorto por tio? Kio estas ĝi? Ipado? Novaj vortoj daŭras eniri lingvon, kiel pli da aĵoj inventiĝas. Homoj ankaŭ inventas slangajn vortojn, kiuj ne sekvas la regulojn. Personoj uzos tiujn vortojn ĉu la Akademio ŝatas ĝin aŭ ne.
Kio pri "ŝli"? Estas iuj homoj, kiuj uzas tiun vorton. Ĝi signifas "ŝi" aŭ "li" -n. Eble devus esti vorto, kiu signifas "kaj" aŭ "aŭ" -n ankaŭ? Kaŭ? Marc Ockrand inventis vorton por sia Klingon lingvo, kiu signifas tion. Eble Esperanto bezonas havi vorton, kiel tio ankaŭ.

Kirilo81 (Vise profilen) 3. jul. 2013 09.58.54

Stefano888:Ĉu "sa" sekvas la regulon rilate al substantivoj? Ne. Ĝi estas mallongigita formo de la substantivo, "saluton." La lasta litero de singularaj substantivoj, laŭ la regulo, devas esti "o," ne "a."
Ĝi ne sekvas la regulojn, ĉar ĝi estas skriba mallongigo. Neniu diras sa.
Mi ne povas kompreni, ke oni entute diskutas pri tia banalaĵo.

Kirilo81 (Vise profilen) 3. jul. 2013 10.01.20

Stefano888:Dum la paso de tempo, la homoj, kiuj uzas lingvon, determinas la normojn de tiu lingvo. Novaj aĵoj inventiĝas. Novaj vortoj eniras la lingvon. Novajn ideojn publikigas oni. Pli da novaj vortoj eniras la lingvon. Homoj inventas novajn manierojn diri aĵojn. Novaj vortoj daŭras eniri la lingvon. Tio ĉi ne povas haltiĝi!
Jes, sed tamen vi miksas gramatikon kaj leksikon.
Neniu malhelpas eniri al novaj vortoj por novaj konceptoj. Sed vi kaj ĉiuj aliaj devas akcepti, ke parto de la gramatika normo (kaj de la leksiko) estas skribe fiksita kaj neŝanĝebla.
Esperanto tiurilate ne funkcias kiel ĉiuj aliaj lingvoj.

Tilbage til start