Więcej

Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo

od foggy67, 28 czerwca 2013

Wpisy: 67

Język: Esperanto

akueck (Pokaż profil) 8 lipca 2013, 19:23:15

Algis:
Fenris_kcf:
Ĉu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
Mi legis libron "Gerda malaperis"
Sufichas diri "Mi legis 'Gerda malaperis'", char en la Fundamenta Ekzercaro § 27 estas jena frazo: "Anstatau 'la' oni povas ankau diri 'l’' ..." El tio chi estas konkludeble, ke rekta objekto, kiu estas esprimo en citiloj, postulas nek markadon per -n nek aldonan priskriban vorton finighantan per -n.

Cetere: Pri simila problemo la Esperanto-Forumo Z faris rezolucion EFZ-2010-0002.

Amike

Andreas

Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.

robbkvasnak (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 02:50:39

Mi czesas legi czitie czar trokonfuzas min la chouloj - ne estas diskriminacio sed respekto al la la leganto(j) tiel ke oni povas pensi pri la enhavo kaj ne pri la ortografio - gzis la!

mihxil (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 05:49:36

akueck:Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.
Ĉi kaze la uzo de tiu skribsistemo estas kontraŭfundamenta:
fundamento:Bei mangelnden Typen im Druck ersetzt man ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ durch ch, gh, hh, jh, sh, u.
Ĉar ĉi tie tute ne estas malkonvene uzi la verajn supersignojn, kaj ili ankaŭ ne mankas, ne eĉ menciante ke tute ne temas pri presado, do ne estas laŭ la fundamento permesate uzi la h-sistemon en ĉi tiu forumo.

cellus (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 06:38:09

Tjeri:Mi ne uzas na na ridego.gif
Mi uzas la esperantan akuzativon, kial mi uzus na-on?
Ĉu oni ne povus diri Mi ne uzas na n? ridulo.gif

Altebrilas (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 09:06:08

Nu, ni ne na "na na" uzu nek na "na -n" sed ni preferu "na" -n

akueck (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 15:11:14

mihxil:
akueck:Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.
Ĉi kaze la uzo de tiu skribsistemo estas kontraŭfundamenta:
Ne. Vidu malsupre.

fundamento:Bei mangelnden Typen im Druck ersetzt man ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ durch ch, gh, hh, jh, sh, u.
Bonvole priatentu tiun chi Akademian decidon. Lau ghi oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentan tion, ne uzi la ghustajn supersignojn, kiam ilin uzi ne permesas la cirkonstancoj (kaj se oni ne kauzas konfuzon kaj ankau ne celas ortografi-reformon).

mihxil:Ĉar ĉi tie tute ne estas malkonvene uzi la verajn supersignojn, kaj ili ankaŭ ne mankas, ne eĉ menciante ke tute ne temas pri presado, do ne estas laŭ la fundamento permesate uzi la h-sistemon en ĉi tiu forumo.
Ankau en ghi nepre povas esti malkonvene uzi la ghustajn supersignojn, char: Estas retumiloj, ekzemple iuj de poshtelefonoj, kiuj ne aperigas ghuste la supersignajn literojn kaj/au ne ghuste transformas ikskodon en ilin. Krome mi preparas kaj konservas miajn mesaghojn en datumsistemo, kiu ne subtenas la supersignajn literojn de Esperanto. Tial almenau "okaze de mi" trafas la diritaj cirkonstancoj, kaj sekve mi povas resendi, kiel en tiu chi okazo, kritikantojn al la supre menciita Akademia decido.

Bonvole notu, ke mi - kontraste al iuj supersignistoj - ne volas altrudi certan skribsistemon al aliaj homoj.

Vi do vidas, ke Esperanto evoluas ankau koncerne tion, kiel Esperantaj tekstoj estas prezentataj: Oni ankau uzas aliajn literformojn, literkolorojn kaj litergrandojn ol tiujn uzitajn en la Fundamento (precipe okaze de manskribo); estas ankau permesate prezenti Esperanto-tekston en interalie stenografio kaj brajlo. Rimarkinde estas, ke iuj supersignistoj emas misprezenti precipe la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) kiel "kontrau-Fundamentan", dum ili ne diskrimacias uzantojn de brajlo.

Amike

Andreas

Francisko1 (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 15:36:04

Prepozicio na necesas kiam estas nomoj de urboj, personoj, ktp en akuzativa formo.

mihxil (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 17:28:02

akueck:Bonvole priatentu tiun chi Akademian decidon.
akademio:Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj.
La cirkonstancoj tute permesas uzi la ĝustajn supersignojn. Estas 2013, estas malfacile trovi komputilon aŭ eĉ telefonon kiu ne sukcesas montri laŭunikode.

Kaj se vi uzas datumbazon kiu ne subtenas unikodon, tiam mia sola rekomando estas ke vi rubigu ĝin, aŭ simple konvertu viajn mesaĝojn antaŭ ol enŝovi ilin en ĝin. Tio estu tute bagatela.

Brajlo estas alia formo de litero, kaj tiel mi eĉ konsideras la iksskribon. Sed la h-metodo ne tiel konsidereblas, ĉar h jam mem estas litero, kaj ĝi do rompas la 1-1-rilaton inter fonemo kaj litero.

Sed kiel vi jam rimarkis, ĉi tie ne estas konvena loko diskuti tion, kaj cetere la tuta diskuto probable gvidos nenien. Mi simple aniĝos en la skipon de robbkvasnak kaj ne plu legos tekstojn tiom ĝene legeblajn.

akueck (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 18:45:42

mihxil:
akueck:Bonvole priatentu tiun chi Akademian decidon.
akademio:Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj.
La cirkonstancoj tute permesas uzi la ĝustajn supersignojn.
Nu, estas pli konvene, se la cirkonstancojn pritaksu tiu, kiu estas prezentonta la tekston.

mihxil:Estas 2013, estas malfacile trovi komputilon aŭ eĉ telefonon kiu ne sukcesas montri laŭunikode.

Kaj se vi uzas datumbazon kiu ne subtenas unikodon, tiam mia sola rekomando estas ke vi rubigu ĝin, aŭ simple konvertu viajn mesaĝojn antaŭ ol enŝovi ilin en ĝin. Tio estu tute bagatela.
Ne estas ghentile rekomendi al aliulo, ke li au shi rubigu unu el siaj aferoj. Mi certe ne rubigos mian poshkomputilon. Male, en la pasintaj jaroj mi ech achetis pli da rest-ekzempleroj, por ekhavi rezervostokon, char: La poshkomputilo entenas multajn specialajn programojn faritajn de mi lau miaj bezonoj. Tiujn programojn mi devus adapti al novspeca ilo. Kaj tia adaptado estus, se entute farebla, treege temporaba.

mihxil:Mi simple aniĝos en la skipon de robbkvasnak kaj ne plu legos tekstojn tiom ĝene legeblajn.
Bedaurinde. Sed chiu - espereble - havas sian liberan volon: Au konduti kiel ghismedola supersignisto au esti tolerema je aliaj skribsistemoj kaj per tio ebligi pligrandigi sian scion.

Amike

Andreas

RiotNrrd (Pokaż profil) 9 lipca 2013, 19:47:11

akueck:Sed chiu - espereble - havas sian liberan volon...
Mi opinias ke oni povas skribi laŭvole. Se oni deziras uzi la h-sistemon, mi ne kontraŭas onin.

Sed.

Mi trovas la diversajn sistemojn (x, h, eĉ la novan kvasnakan z-sistemon) malbelaj, kaj kredas ke ili malrapidigas legadon kaj komprenadon. La sola kialo por ilia ekzistado estas ĉar malnovaj mekanikaj skribmaŝinoj estis limigitaj, kaj literarŝanĝado estis malfacila.

Tio ne plu veras. Ni ne plu uzas limigitajn mekanikajn skribmaŝinojn, kaj la ĉapelitaj literoj estas facile uzataj preskaŭ ĉie. Kvankam antaŭe la "sistemoj" estis necesaj por bona komunikado, uzante primitivaj iloj, la nenecesa uzo de la diversaj sistemoj hodiaŭ estas malhelpo al la legantoj, kaj la skribantoj devus konscii pri tio.

Do, ĉar mi trovas la diversajn "sistemojn" esti "pugdoloroj" legi, kvankam mi ne kontraŭas iliajn uzojn, mi simple elektas ne legi "sistemajn" skribaĵojn. Se skribanto deziras ke mi legi lian skribaĵon, li povas skribi ĝin tiel ke mi povas facile legi ĝin. "Sistemskribaĵojn" ne tielas.

Wróć do góry