Į turinį

Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo

foggy67, 2013 m. birželis 28 d.

Žinutės: 67

Kalba: Esperanto

Chainy (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 9 d. 20:27:24

robbkvasnak:Mi czesas legi czitie czar trokonfuzas min la chouloj - ne estas diskriminacio sed respekto al la la leganto(j) tiel ke oni povas pensi pri la enhavo kaj ne pri la ortografio - gzis la!
Mi pensas, ke vi troigas. Estas facile legi tekstojn skribitajn laŭ la h-sistemo, mi ne trovas tion ĝena. Rilate Esperantan ortografion oni povas renkonti diversajn kapricojn - iuj ŝatas la h/x-sistemon, aliaj ŝatas skribi 'ĉitie' kvazaŭ ĝi estus unu vorto, kaj aliaj ŝatas daŭre misuzi 'kioj'/'tioj' ktp.

Chainy (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 9 d. 20:53:46

RiotNrrd:...mi simple elektas ne legi "sistemajn" skribaĵojn. Se skribanto deziras ke mi legi lian skribaĵon, li povas skribi ĝin tiel ke mi povas facile legi ĝin.
Do eĉ se la enhavo de h-sistema teksto estus bonega, vi prefere ignorus ĝin nur pro ĝia h-sistemeco?

Akueck skribas en tre bonkvalita Esperanto. Nu bone, ne plaĉas al ĉiuj, ke li ĉiam skribas per la h-sistemo, sed se ne troatenti tion, oni povas fakte ĝui lian bonan uzadon de la lingvo.

darkweasel (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 9 d. 21:18:35

RiotNrrd (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 9 d. 21:49:35

Chainy:Do eĉ se la enhavo de h-sistema teksto estus bonega, vi prefere ignorus ĝin nur pro ĝia h-sistemeco?
Se la enhavo de h-sistema teksto estas bonega, mi ne scios, ĉar mi ne legos ĝin. Mi prefere ignoras ĝin pro la malplezureco de h-sistema legado. Mi pigras, kaj ne deziras labori tiom.

Sed, tio estas nur mi, kaj mi nek rekomendas nek malrekomendas ke aliuloj faras same. Ĉiu havas sian liberan volon.

Kirilo81 (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 10 d. 10:49:18

darkweasel:http://eo.wikipedia.org/wiki/Le%C4%9Do_de_Tonjo#Ko...
Nun mi finfine eksciis, pro kiu esperantologia atingo Harri Laine iĝis Akademiano. okulumo.gif

akueck (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 10 d. 16:32:04

Tempodivalse:Tamen mi volas proponi ke, por indiki akuzativon ĉe neesperantigeblaĵoj, povas taŭgi ankaŭ "je". "Jones vidis je Smith" al miaj oreloj sonas tiel nature kiel "Jones vidis Smith-on".
Lau PMEG tia uzo de "je" estas "nenorma". La Esperanto-Forumo Z tamen interpretas la por Esperanto validan normaron malpli gheneralige , ol PMEG faras: Vidu rezolucion EFZ-2010-0002. Unu el la plej tiklaj okazoj certe estas tiu de la ne-esperantigitaj propraj nomoj "Mario" kaj "Marion".

Pri "na" por marki - sub certaj cirkonstancoj - la rektan objekton: En "na" mi ankorau vidas (cetere ne internacian) formon novan*) au al n-finajho au al "je". Tial Akademia aprobo estas necesa, por uzi "na" konforme al la por Esperanto valida normaro.

*) "Formo nova" estas radiko au regulo paralela al respektive radiko (ne kunmetajho!) Fundamenta/oficiala au regulo Fundamenta/oficiala. El la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto sekvas, ke nur "autoritata centra institucio" (t. e. lau ghenerala kompreno nuntempe la Akademio de Esperanto) povas rekomendi formon novan (kvankam la Akademia Konfuz..., pardonu, "Konsultejo" evidente ne konscias la diritan alineon, sed tio chi estas alia problemo): "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." (Cetere: Okaze de internacia vorto tia Akademia aprobo ne estas necesa pro Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.)

Amike

Andreas

Benjamino (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 10 d. 22:25:33

foggy67:Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo
*eksubtenas ĝin*

Atgal į pradžią