Naar de inhoud

Ĉu Edward Snowden estas heroo aŭ krimulo?

door codesito, 28 juni 2013

Berichten: 71

Taal: Esperanto

marcuscf (Profiel tonen) 29 juni 2013 01:21:48

Se registaro estus aro da perfektaj kaj bonkoraj homoj, eble tiam ili rajtus spioni aliajn. Sed ili estas homoj kiel ĉiuj aliaj, neperfektaj kaj tre malemaj agnoski siajn erarojn. Ili donas specialajn povojn al si mem, kaj tiam uzas tiujn povojn kontraŭ la popolo.

Kaj se oni faras ion kio ne plaĉas al la registaro sed tute laŭleĝa, kion ili faros? Ili havos onian tutan vivon registritan, por trovi alian krimeton por aresti onin (ĉu vi jam legis tiujn ridigajn "listojn de nekredeblaj leĝoj"? Imagu se ili estus uzataj...).

Tempodivalse (Profiel tonen) 29 juni 2013 02:07:06

Snowden ne estas heroo, li estas normalan homon ĉar ajn konscia homo farus same !
Tion mi dubetas. Antaŭ ol malkaŝi la registarajn sekretojn, Snowden ricevis enspezon de 200 mil dolaroj ĉiujare, vivis en komforta loĝejo en Hawaii, kaj ĝenerale povintus antaŭĝoji pri tre bona pensiiĝo. Ne eblas ke li ne sciis pri la konsekvencoj de liaj agadoj; nun li sidas ie en moskva flughaveno, havante nur iom da bagaĝo kaj neniun validan pasporton por flugi for de tie.

Mi ne kredas ke averaĝulo entuziasme kaj vole akceptos ĉi tiujn rezultojn. La plejplejparto de homaro ege malriskemas, kaj sendube preferus ne stari tiom aŭdace kaj publike kontraŭ la havantoj de tutmonda potenco.

Oni povas juĝi Snowden aŭ heroo aŭ perfidulo, sed estas malfacile pretendi, ke li ne havis multe da kuraĝo.

XianM (Profiel tonen) 29 juni 2013 02:20:06

hiyayaywhopee:
XianM:Edward snowden perfidis la usona registaro, ne la usona popolo.
La usona registaro jam perfidis la usonan popolon... Kaj Snowden malkovris tiun perfidon.
Mi provis diri tion, sed vi diras ĝin pli bona.

hiyayaywhopee:Li estas heroo. Se mi estus en lia situacio, mi esperas ke mi kuraĝus fari tute same.
Mi ne certas. Mi ne konsiderus lin kiel heroo ĝis mi vidas iom da ŝanĝoj en Usono. Nune, nenio ŝanĝas.

Demian (Profiel tonen) 29 juni 2013 03:11:22

Mallonga respondo - JES.

Troyus23 (Profiel tonen) 29 juni 2013 04:25:58

Djino:serioze ?
ĉu vi scii ke tio, kion li denuncis estas malleĝa ? ke la usono spionis aliajn regadojn uzante tio, pretekstante batalo kontraŭ la terorismo ? kiu estas la krimulo ?

Snowden ne estas heroo, li estas normalan homon ĉar ajn konscia homo farus same !
Ne estas preciza portreti Edward Snowden Kiel kriminala kiam tiuj, kiuj faras la akuzojn kaj skribi la ŝargoj estas mem krimuloj!
La socia kontrakto inter la usona loĝantaro kaj la registaro estas rompita! Tiel, multaj usonanoj ne sentas devigitaj obei la leĝojn skribita de ŝtelistoj kaj putinoj!

patrik (Profiel tonen) 29 juni 2013 05:58:31

Este persono, kiu valoras la rajton de privateco, mi respondas, ke Snowden almenaŭ faris ion heroan.

Safis (Profiel tonen) 29 juni 2013 09:08:43

Li mem diris, ke li ne estu konsiderata kiel heroo, sed nur kiel homo kiu agis ĝuste. Tamen, laŭ mi lia ago estis heroa. Li eksciis, ke lia registaro perfidis la tutan popolon ne nur sian, sed eĉ tutmondan. Ilia agado estis kontraŭleĝa kaj senmora. Tial li sciigis tiun popolon pri ĉio ĉi, komprenante ke li verŝajne suferos.

Le demando, ĉu li estas krimulo, eĉ ne estas simpla. Ja ekzistas leĝo kiu malpermesas publikigi registarajn sekretojn. Sed ekzistas ankaŭ en Usono konstitucio, kiu staras antaŭ ĉiuj aliaj leĝoj. La tiel nomata "4-a amendo", parto de tiu leĝo, garantias al ĉiu civitano, ke li ne estu senkaŭze serĉata, inter alie. La spiona programo de la registaro klare kontraŭstaras ĉi tiun leĝon. Oni povas demandi, ĉu ĝi devus esti laŭleĝa, sed la fakto estas, ke nun ĝi estas kontraŭleĝa.

Mi firme kredas, ke S-ro Snowden kuraĝis fari bonegan agon kaj por la Usonan popolon, kaj por la mondan. Rigardante la reakciojn de aliaj nacioj, aliaj registaroj (precipe la Ekvadora!) oni povas bone kompreni, ke ili ne subtenas tian agadon. Mi ankaŭ tiel sentas.

darkweasel (Profiel tonen) 29 juni 2013 18:27:28

XianM:Certe Edward Snowden estas krimulo, almenaŭ en Usono. Tio estas fakto.
Nu ... ne. Akuzito ne estas jam krimulo.

crisafugate (Profiel tonen) 30 juni 2013 18:25:45

codesito:Kion vi opinias pri Edward Snowden, Ĉu vi pensas ke li estas heroo, krimulo, frenezulo...?
Mi pensas ke li eble estas heroo. La informoj estas ne nova, sed la informoj estas pli detala. Mi jam suspektis plimultojn, de kio li diris. Tamen, eble, ĝi estis ne inteligenta decido.

darkweasel (Profiel tonen) 30 juni 2013 20:51:47

crisafugate:Tamen, eble, ĝi estis ne inteligenta decido.
Raciaj homoj provas adapti sin al la mondo, neraciaj homoj provas adapti la mondon al si. Tial ĉiu progreso dependas de neraciaj homoj. ridulo.gif

Terug naar boven