Vai all’indice

Ĉu Edward Snowden estas heroo aŭ krimulo?

di codesito, 28 giugno 2013

Messaggi: 71

Lingua: Esperanto

horsto (Mostra il profilo) 30 giugno 2013 23:05:27

Mi tre ĝojas ke usonanoj partoprenas ĉi tiun fadenon kaj ke ili plejmulte subtenas Edward Snowden. Mi pensas ke la neusana mondo bezonas la subtenon de la usona popolo.
Laŭ la plej novaj malkovroj la NSA spionis la EU. Ĉu tio okazis pro la batalo kontraŭ la teroro? Mi pensas ke tio bone montras ke la 'batalo kontraŭ la teroro' nur estas preteksto, ke la tuta spionado ekzistas nur pro ekonomiaj kialoj.
Snowdon ankaŭ pruvis, ke germanujo apartenas al la plej gravaj celoj de la NSA, kiel ĉinujo, irako kaj nordkoreujo. Ili sekrete aŭskultas 500 milionajn telefonvokojn ĉiumonate en germanujo.
En la forumo de la germana gazeto Spiegel Online mi legis interesajn informojn, kiujn mi nemiam legis en oficialaj artikoloj kaj kiujn mi neniam lernis en germanaj lernejoj:
1) Barak Obama diris en usona militista bazo en germanujo ke germanujo estas okupita lando kaj tio restos tiel. Li kompreneble neniam dirus tion oficiale en germanujo. Fakte ekzistas neniu packontrakto inter germanujo kaj usono.
2) Mi legis ke ĉiu germana kanceliero devas subskribi kontrakton kiu donas al usono kaj la aliaj venkintoj de la dua mondmilito (anglujo, francujo) rajtojn ekster de la germana konstitucio.

Pro tio mi pensas ke germanujo ne havas la povon defendi sin. Sed mi pensas ke la NSA tutcerte ne nur spionas la eksterajn landojn. Tutcerte ankaŭ usonanoj estas observataj.

robbkvasnak (Mostra il profilo) 30 giugno 2013 23:13:50

Ah, se nur la mondo estus tiom simpla - heroo aŭ krimulo... Mi loĝas en usona ŝtato, Florido, kie nun, post la Supremkortuma decido de lasta merkredo, la leĝoj ne plu tute konformas al la Konstitucio de Usono. Stranga situacio, ĉu ne? Se mi vivus en Novjorko aŭ Vaŝingtono (kie mi naskiĝis) mi povus/rajtus plendi antaŭ la kortumo kontraŭ la universitato kie oni maldungis min ĉar mi estas geja. Sed mi loĝas en Florida kaj la universitato Florida Atlantika Universitato (nun fifama en mia vidpunkto)ankaŭ troviĝas en Florido - do mi ne rajtas plendi oficiale. Nun, se mi estus transvestito mi ja rajtus plendi - sed mi estas viro en vira korpo kaj mi vestiĝas laŭ vira maniero - do laŭ la leĝo mi ne rajtas plendi pro tio ke oni maldungis min maljuste.
Jen ĵunrala artikolo de la lasta semajno pri mi kaj tiu situacio:
http://southfloridagaynews.com/articles/fau-profes...

Sunjo (Mostra il profilo) 01 luglio 2013 21:03:03

Certe Snowden agis kontraŭ diversaj leĝoj - do li estas krimulo.

Sed per tio li kaŭzis en la tuta mondo diskuton pri spionado de la diversaj sekretaj servoj kaj tio estas tre grava. Laŭ mia opinio multe pli grava ol la krimo.

Legante la germanajn novaĵojn mi emus opinii ke kun amiko kiel Usono Germanujo ne bezonas malamikojn (ne temas pri milito kontraŭ terorismo sed pri ekonomika spionado). Sed ja restas duboj... pro la forta supozo ke la germana sekreta servo (kvankam eble ne la politikistoj) konsciis pri la vasta spionado, iel profitis, kaj verŝajne ankaŭ kunlaboris.

Do kiun mi kritiku? Unue certe la germanan registaron kiu aŭ estis tro naiva/senscia kaj pro tio ne protektis la germanan civitanojn/ekonomikon aŭ pro nekonataj kialoj ne eĉ klopodis malhelpi la vastan spionadon (pro historiaj kialoj tia spionado de diversaj landoj en Germanujo eble eĉ ne estis kontraŭleĝa sed tion oni provu ŝanĝi)

robbkvasnak (Mostra il profilo) 01 luglio 2013 23:34:08

Ĉu Ed Snowden estas krimulo aŭ heroo nature dependas de via starpunkto - kaj de la rezultoj. Se ekzemple iu terorista agado sukcesus sekve de lia agado, t.e. ke oni mortigus iujn ajn homojn kiuj tute ne kulpas (jam tio estas debatenda/debatinda laŭ via starpunkto, do dum militoj kelkaj homoj opinias ke iu ajn civitano de la alia flanko estas kulpa). Mi televidis hieraŭ programon de la Nordgermana Radio en Germana Ondo (Deutsche Welle) pri la berberaj piratoj kiuj kaptis eŭropanojn por vendi ilin kiel sklavojn. Ili (la piratoj) diris ke ili rajtis fari tion ĉar la eŭropanoj ne estis islamanoj kaj ke temis pri ĝihado.

Altebrilas (Mostra il profilo) 02 luglio 2013 10:37:36

Se Usono taksas tion kiel normalaj rilatoj inter aliancanoj, Eŭropa Unio devas doni azilon al Snowden, atendante, ke ambaŭ flankoj decidu pri kio estas tolerebla aŭ ne.

En ĉiuj demokrataj landoj, oni komprenas, ke iu rifuzu obei al ordonoj, se ili estu kontraŭaj al demokracio aŭ al moralo. Tio estas la kondiĉo por ke oni ne falu akcidente en diktaturon.

Bruso (Mostra il profilo) 02 luglio 2013 12:02:53

"Ni usonanoj devas ĉiam memori, ke ni ĉiuj havas komunan malamikon; malamikon, kiun estas danĝera, potenca, kaj senkompata. Kompreneble mi aludas al la usona registaro."

-Dave Barry

codesito (Mostra il profilo) 02 luglio 2013 16:03:26

robbkvasnak:Ĉu Ed Snowden estas krimulo aŭ heroo nature dependas de via starpunkto - kaj de la rezultoj. Se ekzemple iu terorista agado sukcesus sekve de lia agado, t.e. ke oni mortigus iujn ajn homojn kiuj tute ne kulpas (jam tio estas debatenda/debatinda laŭ via starpunkto, do dum militoj kelkaj homoj opinias ke iu ajn civitano de la alia flanko estas kulpa). Mi televidis hieraŭ programon de la Nordgermana Radio en Germana Ondo (Deutsche Welle) pri la berberaj piratoj kiuj kaptis eŭropanojn por vendi ilin kiel sklavojn. Ili (la piratoj) diris ke ili rajtis fari tion ĉar la eŭropanoj ne estis islamanoj kaj ke temis pri ĝihado.
Sed kun la ekzkuzo ke ili volas eviti teruristajn atakojn, usono mortigis milionojn da homoj en la mondo kaj provokis milojn da teruristajn atakojn ekz. en afganistano, irako, libio, sirio(kie usono rekte armigas kaj financas la teruristojn), ktp.
Usono ne volas lukti kontraŭ la teroro, usono estas la teroro.

robbkvasnak (Mostra il profilo) 02 luglio 2013 16:14:18

Eble interesus al tiuj kiuj ne loĝas en Usono ke ĉe ni NE estas granda kriego de la popolo por aresti Snowden. Fakte, la publiko ŝajne preskaŭ ne interesiĝas al li. Problemoj kiel nova leĝo por enmigrado, la protestoj en Egiptio kaj la milito en Sirio aperas sur la unuaj paĝoj de niaj ĵurnaloj - krom la multaj regionaj problemoj. El Nuevo Herold, la loka hispanlingva tagĵurnalo ĉe ni en Florido havas informojn pri la tensio inter ĉavistaj kaj castristaj generaloj en la venezola armeo kaj la ĉefa opinia artikolo temas pri kiom aliaj landoj profitus de protestoj kontraŭ la korupcio kiel en Brazilo. (Memkompreneble oni evitas mencii tie Usonon kie ankaŭ estas terura korupcio sed pri kio neniu volas paroli publike).

robbkvasnak (Mostra il profilo) 02 luglio 2013 16:53:48

robbkvasnak:Eble interesus al tiuj kiuj ne loĝas en Usono ke ĉe ni NE estas granda kriego de la popolo por aresti Snowden. Fakte, la publiko ŝajne preskaŭ ne interesiĝas al li. Problemoj kiel nova leĝo por enmigrado, la protestoj en Egiptio kaj la milito en Sirio aperas sur la unuaj paĝoj de niaj ĵurnaloj - krom la multaj regionaj problemoj. El Nuevo Herold, la loka hispanlingva tagĵurnalo ĉe ni en Florido havas informojn pri la tensio inter ĉavistaj kaj castristaj generaloj en la venezola armeo kaj la ĉefa opinia artikolo temas pri kiom aliaj landoj profitus de protestoj kontraŭ la korupcio kiel en Brazilo. (Memkompreneble oni evitas mencii tie Usonon kie ankaŭ estas terura korupcio sed pri kio neniu volas paroli publike).
Tio, Cosedito, estas via opinio - ne fakto. De via starpunkto ŝajnas tia sed se vi estus virino en Afganio aŭ membro de la suba klaso en Sirio vi plajverŝajne havus alian vidpunkton. Ne forgesu ke por kelkaj homoj kun ekstremaj vidpunktoj de siaj religioj (estas bedaŭrinde multaj diversaj) vi kaj mi estas pekantoj aŭ pli malbone nekredantoj kaj siaopinie ili rajtas forigi nin de la mondo se ni ne volas adopti tion kion ili kredas.

codesito (Mostra il profilo) 02 luglio 2013 19:33:10

robbkvasnak:
robbkvasnak:Eble interesus al tiuj kiuj ne loĝas en Usono ke ĉe ni NE estas granda kriego de la popolo por aresti Snowden. Fakte, la publiko ŝajne preskaŭ ne interesiĝas al li. Problemoj kiel nova leĝo por enmigrado, la protestoj en Egiptio kaj la milito en Sirio aperas sur la unuaj paĝoj de niaj ĵurnaloj - krom la multaj regionaj problemoj. El Nuevo Herold, la loka hispanlingva tagĵurnalo ĉe ni en Florido havas informojn pri la tensio inter ĉavistaj kaj castristaj generaloj en la venezola armeo kaj la ĉefa opinia artikolo temas pri kiom aliaj landoj profitus de protestoj kontraŭ la korupcio kiel en Brazilo. (Memkompreneble oni evitas mencii tie Usonon kie ankaŭ estas terura korupcio sed pri kio neniu volas paroli publike).
Tio, Cosedito, estas via opinio - ne fakto. De via starpunkto ŝajnas tia sed se vi estus virino en Afganio aŭ membro de la suba klaso en Sirio vi plajverŝajne havus alian vidpunkton. Ne forgesu ke por kelkaj homoj kun ekstremaj vidpunktoj de siaj religioj (estas bedaŭrinde multaj diversaj) vi kaj mi estas pekantoj aŭ pli malbone nekredantoj kaj siaopinie ili rajtas forigi nin de la mondo se ni ne volas adopti tion kion ili kredas.
hey man, vi ne ŝatas sirion aŭ afganistanon, sed tio ne donas al vi rajton detrui tiujn landojn.

Torna all’inizio