본문으로

Ĉu Edward Snowden estas heroo aŭ krimulo?

글쓴이: codesito, 2013년 6월 28일

글: 71

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2013년 7월 3일 오후 9:52:55

codesito:
Neniu europa lando donos azilon al snowden, kaj li neniam povos atingi latinamerikon.
Mi nur citas tiun ĉi mesaĝon, por ke vi ne forredaktu ĝin, se tiu prognozo montriĝos malvera.

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 7월 3일 오후 10:26:10

darkweasel:
Altebrilas:Eŭropa Unio devas doni azilon al Snowden
Sed ne povas, ĉar ĝi ne estas lando.
Ĝi estas 27,.. nun 28 oble tio!

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 7월 3일 오후 10:27:38

...aŭ 27-28 one, ve!

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오후 1:06:01

La franca ministro pri internaj aferoj, Manuel Valls, rifuzis, pretekste ke "Usono estas nia amiko". Tio ŝajnas stranga, ke li diras tion precize je la momento kiam la publiko malkovris, ke Usono kondutis kiel malamiko pri eŭropaj landoj kaj Unio, spionante ilin nome de kontraŭ-terorismo. Ĉu Eŭropa Komisiono estas nesto de teroristoj?

goli (프로필 보기) 2013년 7월 6일 오전 11:53:13

Qui quaerit, reperit (Serĉanto eltrovas). La prezidanto de Venezuelo Nikolas Maduro diris ke lia lando povas esti azilo por via Snoŭden.
http://esperanto.cri.cn/581/2013/07/06/179s151586....

Benjamino (프로필 보기) 2013년 7월 13일 오전 5:36:58

Benjamino (프로필 보기) 2013년 7월 13일 오후 2:29:22

(li estas heroo, laŭ mi)

karasutengu (프로필 보기) 2013년 7월 14일 오전 11:57:09

Kial lia okaziginta afero estas malbona?

En Japanio ret administrantoj kaj policanoj ĉiam observas personajn dokumentojn de reto.

En japanio oni pensas ke CIA kompreneble observas tion.

Iu precipe ne konfesus tian aferon .

Tamen se CIA utilas malbonan aferon per tio, gxi estas perfido al la mondo.

Se gxi estas ne, gxi estas ne problemo.

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 7월 15일 오후 12:34:23

Imagu kia estos la mondo cent jarojn poste. Kiel oni vivos? Kiuj estos la moralaj valoroj, la principoj kiujn oni taksos justaj? Kiel niaj posteuloj taksos Snowden? Ĉu kiel iu kiu perfidis sian landon? Aŭ kiel iu kiu luktis kontraŭ tiuj, kiuj perfidis la homaron?

Lia lando ne estas batalanta, krom "kontraŭ terorismo". Sed eŭropaj landoj ne estas teroristoj. Ekonomia milito? Nuntempe, kompanioj batalas unu kontraŭ la alian, ne por fari la plej bonajn produktojn (laŭ konsumanta vidpunkto!), sed por malaperigi konkurenculojn. Kio estas perfidulo en tia milito? la reguloj ne estas tre klaraj, des pli malbone por tiuj, kiuj ne komprenas ilin.

Ĉu ekonomia milito estas legitima? Kiam finfine iu proponos ekonomian pacon? De la komenco de l'Homaro, homoj konstante konstruas muregojn, fabrikas super-armilojn aŭ imagas neimageblajn fi-ruzojn por venki aliajn homojn, sed ĉiam sen daŭra sukceso. Kiam la homa specio estos sufiĉe saĝa por haltigi tiun senfinan frenezaĵon?

codesito (프로필 보기) 2013년 7월 15일 오후 1:20:36

karasutengu:Kial lia okaziginta afero estas malbona?

En Japanio ret administrantoj kaj policanoj ĉiam observas personajn dokumentojn de reto.

En japanio oni pensas ke CIA kompreneble observas tion.

Iu precipe ne konfesus tian aferon .

Tamen se CIA utilas malbonan aferon per tio, gxi estas perfido al la mondo.

Se gxi estas ne, gxi estas ne problemo.
Laŭ mi, ni devas elekti inter apogi la usonan faŝismon aŭ defendi la mondon, kaj la usona popolo devus esti en nia flanko.

다시 위로