Edziĝi / -iniĝi
від HaleBopp, 30 червня 2013 р.
Повідомлення: 26
Мова: Esperanto
darkweasel (Переглянути профіль) 30 червня 2013 р. 20:54:36
Kirilo81:Nu - jes, oni ja povas. Asertoj kontraŭaj estas simple ekstreme pedanta konservemo.
Parenteze, la ekzisto de samseksaj edziĝoj/edziniĝoj ne havas konsekvencojn por la lingvouzo, krom ke oni ne plu povas uzi la ĝeneralajn esprimon geedziĝo por ili.
Sed pri tio fakte ne temas la fadeno.
Tjeri (Переглянути профіль) 1 липня 2013 р. 05:37:59
La pola kaj la rusa versioj klare rilatas nur al virojDankon pro la precizigo.
swalf (Переглянути профіль) 1 липня 2013 р. 21:47:13
super-griek:Eble interesos vin tiu ĉi fakto: kvankam Zamenhof plurfoje uzis geedzoj, li neniam skribis geedziĝi/o/a: post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj -- la promeso, ke ili ne edziĝos en Danujo -- kiam Emilo ricevis oficon de pastro en Assens, ni edziĝis. Tia sekse neŭtrala uzo de edziĝi/o/a havas ian tradicion en la Esperanta literaturo, sed ne ŝajnas kongrui al la nuntempa lingouzo (kaj ĉiuokaze ŝajnas ke ĝi estis ĝenerale multe pli malofta).Interese! Ankaŭ al mi 'edziniĝi' ŝajnas tute abundaĵo ne utila. Sekso estas jam klara per la nomo. Krome esperanto ne deklinas laŭ sekso la verbojn.
Mi esperas ke oni uzos la neŭtra formo, ankaŭ esperas mi ke la seksaj nelaŭregulecoj povos esti riparitaj per ia sistemo (ekz. per iĉismo).
Eta eksterfadenaĵo:
robbkvasnak:Ekde la 2a de aŭgusto de 2011 la lando Brazilo rekonas nin kiel kunuloj dotataj kun ĉiuj leĝoj kioj protektas geedzajn kunulojn de la lando Brazilo.Vere ĉu? Mi kredis ke Brazilo ekestis rekonanta samseksan edziĝon ekde Majo 2013.
Ĉu eble ĝi ekis rekoni antaŭen alilokajn uniojn?
marcuscf (Переглянути профіль) 1 липня 2013 р. 22:50:12
Mi iam skribis en unu el la forumoj de Lernu ke mi preferus «edziĝi» kiel neŭtran formon ĉar, simile al tio kion swalf diris, la triopo «edziĝi-edziniĝi-geedziĝi» estas tro peza, maltre* utila, kaj ŝajnas al mi stragege havi sekson kaj pluralon ĉe verboj en Esperanto (tio sonas al mi iomete kiel la absurdaj frazoj "La patrino estinas feliĉina", "La gepatroj geestas gefeliĉaj" ).
Tiam, mi agnoskis ke tia neŭtra uzado ne estas kutima, ĉar oni vidas la vorton «geedziĝi» ofte. Tamen, mi tute ne atendis (nek esperis) ke jam ekzistis ekzemploj de tia uzmaniero (eĉ faritaj de Zamenhof)!
Do, se iam mi "ribelos" kontraŭ geedziĝi/edziniĝi, mi scias ke mi estos bone akompanata!
* Kial mi memoras multe da uzo de "malmulte" kaj neniun de "maltre"? Kurioza fenomeno...
Francestral (Переглянути профіль) 2 липня 2013 р. 01:38:45
marcuscf:mi preferus «edziĝi» kiel neŭtran formonTiam, ankaŭ edzo devus iĝi neŭtra.
Ankaŭ mi preferas iĉismon, sed tio estas kontraŭfundamenta.
Kirilo81 (Переглянути профіль) 2 липня 2013 р. 07:25:00
super-griek:Tia sekse neŭtrala uzo de edziĝi/o/a havas ian tradicion en la Esperanta literaturo, sed ne ŝajnas kongrui al la nuntempa lingouzo (kaj ĉiuokaze ŝajnas ke ĝi estis ĝenerale multe pli malofta).Mi ne certas, ĉu temas pri sekse neŭtrala uzo, ja nek vir' nek dam' neŭtraliĝas en viriĝi, damiĝi.
Eble pli temas pri seksisma uzo, nome alpreno nur de la fianĉa vidpunkto. Ion tian oni prave anstataŭigus per geedziĝo.
yyaann (Переглянути профіль) 2 липня 2013 р. 08:42:49
Kirilo81:Mi ne certas, ĉu temas pri sekse neŭtrala uzo, ja nek vir' nek dam' neŭtraliĝas en viriĝi, damiĝi.Estas certe malfacile konsideri, ke radikoj nepre seksindikaj kiel vir- kaj dam- povas fariĝi neŭtraj per kunmetado/derivado/ali-finaĵ-igo. Tamen, aliaj radikoj tradicie rigardataj kiel esence viraj restas diskutindaj:
Eble pli temas pri seksisma uzo, nome alpreno nur de la fianĉa vidpunkto. Ion tian oni prave anstataŭigus per geedziĝo.
En la zamenhofa frazo "kiam Emilo ricevis oficon de pastro en Assens, ni edziĝis", estas memkompreneble, ke la parolanto estas ina. Certe ŝi (aŭ Zamenhof) ne celis diri, ke ŝi fariĝis vira per edziĝo.
Kiam Zamenhof diris "patra lingvo", ĉu vere li konsideris, ke gravas nur la lingvo de la patro, aŭ ĉu en sia menso "patra" tiukaze signifis tion, kion la nuntempa Esperantistaro celas per "gepatra"? Estas malfacile scii.
Ĉu nuntempaj Esperantistinoj eraras, kiam ili finas leteron/mesaĝon per "frate"?
fajrkapo (Переглянути профіль) 2 липня 2013 р. 09:36:50
marcuscf:Jes, estas stranga la maloftega uzado de maltre... mi eĉ ne scias ĉu estas ĝusta aŭ ne...: maltre edziniĝita : virino kiu iom dubas pri sia edzo...(por iel rilatigi al la temo..)
... maltre* utila..
* Kial mi memoras multe da uzo de "malmulte" kaj neniun de "maltre"? Kurioza fenomeno...
Francestral (Переглянути профіль) 2 липня 2013 р. 11:54:29
yyaann:En la zamenhofa frazo "kiam Emilo ricevis oficon de pastro en Assens, ni edziĝis", estas memkompreneble, ke la parolanto estas ina. Certe ŝi (aŭ Zamenhof) ne celis diri, ke ŝi fariĝis vira per edziĝo.Iufoje, Bertilo Wennergren petas, ke oni ne imitu iujn mallogikajn skribomanierojn de Zamenhof.
Ekzemple: PMEG 12.3.6.11. Pro --- Pro = anstataŭ:
Zamenhof uzis en kelkaj okazoj pro en la signifo de anstataŭ, verŝajne pro influo de Latino. Oni ne imitu tion: *Niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando.* = ...anstataŭ la loĝantoj de la lando.Pli bone estas, ke Esperanto daŭre havas facilan gramatikon. Se oni konsentas pri pliaj kontraŭekzemploj al gramatikaj reguloj, la Esperantan gramatikon plimalfaciliĝas.
Tjeri (Переглянути профіль) 2 липня 2013 р. 13:01:15
oni ne imitu iujn mallogikajn skribomanierojn de Zamenhof.Prave. Sed tio ne permesas diri, ke la zamenhofa uzo estas erara.
La origina demando de tiu fadeno estas:
Ĉu estas eraro?La respondo estas: ne, tio ne estas eraro, nur malkonsilinda uzo.