Aportes: 26
Idioma: Esperanto
Francestral (Mostrar perfil) 2 de julio de 2013 13:36:30
IĜIedziĝi = iĝi edzo
La signifo de iĝi estas sin ŝanġi -a, ekesti -a.
Analizo: VER. III. 2. Do la flankelemento estas ĉiam predikata atributo adjektiva.
Iĝi povas ligiĝi al adjektivaj, substantivaj kaj verbaj radikoj, sed la neadjektivajn gi adjektivigas per sia vortefiko. Ĝi do estas tute analoga al igi.
l. Post substantivaj radikoj gia analizo estas: oRa-iĝi. Ekzemple: reĝiĝi: iĝi reĝa.
La tiel estiĝintaj substantivo-adjektivoj povas havi ĉiujn sencojn signeblajn per la a-finaĵo (vd. § 296).
a) kiu estas -o; ekzemple: ruiniĝi: iĝi ruina (ruino); gastiĝi: iĝi gasta (gasto); edziĝi, edziniĝi, fianĉiniĝi, ringiĝi; tagiĝi: iĝi taga (tago); mateniĝi,
printempiĝi.
b) kiu estas el -o; ekzemple: stoniĝi: iĝi stona (el stono); [...]
c) karakterizata de -o; -o-kvalita aux -o-hava; ekzemple: pintiĝi (iĝi pinta); [...] animiĝi (iĝi animhava) [...]
d) apartena a/ ... , rilata a/ ... ; ekzemple: statiĝi (iĝi stata), sociiĝi (iĝi socia).
Edzo estas virseksa do "prostituitino foje edziĝis" estas erara.
Kirilo81 (Mostrar perfil) 2 de julio de 2013 14:06:48
Tjeri:Miaopinie oni jes ja povas konstati, ke tiu lingvouzo estas erara (aŭ almenaŭ seksisma), eĉ se ĝi estas Zamenhofa.oni ne imitu iujn mallogikajn skribomanierojn de Zamenhof.Prave. Sed tio ne permesas diri, ke la zamenhofa uzo estas erara.
La origina demando de tiu fadeno estas:Ĉu estas eraro?La respondo estas: ne, tio ne estas eraro, nur malkonsilinda uzo.
yyaann (Mostrar perfil) 4 de julio de 2013 01:47:00
Kirilo81:Oni ja povas diri, ke ĝi iugrade kontraŭas la nuntempan uzon kaj komprenon de la vorto edziĝo kaj krom por realismigi romanon per laŭepokaj lingvouzoj, ĝi estas evitinde.
Miaopinie oni jes ja povas konstati, ke tiu lingvouzo estas erara (aŭ almenaŭ seksisma), eĉ se ĝi estas Zamenhofa.
Sed diri, ke ĝi estas erara estus iom troige. Aŭ ĉu jen zamenhofaj kaj zamenhoftempaj tekstoj, kiuj ne sekvas la ĉi-tempajn lingvouzojn estu de nun rigardataj kiel eraraj?
Francestral (Mostrar perfil) 4 de julio de 2013 04:05:24
yyaann:Aŭ ĉu jen zamenhofaj kaj zamenhoftempaj tekstoj, kiuj ne sekvas la ĉi-tempajn lingvouzojn estu de nun rigardataj kiel eraraj?Jes, ĉar la evoluo de la lingvo ne konsistas nur el aldonoj.
Tio ankaŭ validas por la naciaj lingvoj. Ekzemple, la maljune francaj tekstoj (ekz : L'avare de Molière) estas tradukitaj al la nuntempe franca por obei al la reguloj de la nuntempe franca.
Ĉu ekzistas maljune Esperantaj tekstoj tradukitaj al la nuntempa Esperanto?
Tjeri (Mostrar perfil) 4 de julio de 2013 06:01:21
Kirilo81 (Mostrar perfil) 4 de julio de 2013 08:31:16
yyaann:Sed diri, ke ĝi estas erara estus iom troige. Aŭ ĉu jen zamenhofaj kaj zamenhoftempaj tekstoj, kiuj ne sekvas la ĉi-tempajn lingvouzojn estu de nun rigardataj kiel eraraj?Mi ne diris, ke ĝi estas erara nur el hodiaŭa vidpunkto. Ĝi estis erara jam en la Zamenhofa tempo, almenaŭ en la post-Fundamenta periodo.
En tre fruaj tekstoj oni povas trovi kelkajn strangaĵojn, ja la normo ankoraŭ ne estis plene stabiliĝinta.