Ujumbe: 26
Lugha: Esperanto
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 8:39:59 asubuhi
Mi nuntempe legas "Kredu min sinjorino" de C. Rossetti. Paĝon 58-59, oni povas legi tiun frazon (kiu okazas dum ŝerca diskuto inter kolportistoj kaj vendistoj) :
"Ĉu vi aŭdis, ke prostituitino foje edziĝis al bazarulo kaj li sukcesis treni ŝin malsupren ĝis sia propra nivelo?"
Mi ne komprenas kial ĉi tie la verkisto ne uzis la vorton "edziniĝis". Ĉu estas eraro? aŭ ĉu mi nenion komprenis?
Dankon pro viaj klarigoj.
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 10:47:47 asubuhi
yyaann (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 11:30:25 asubuhi
Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 12:22:41 alasiri
Tial, mi supozas, iuj povas konsideri, ke la vorto ne nepre rilatas al viro. (Kvankam mi komprenas nur la anglan kaj la francan)
efilzeo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 1:27:02 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 2:47:52 alasiri
Tjeri:(Kvankam mi komprenas nur la anglan kaj la francan)Ankaŭ la germanlingva vorto estas sekse neŭtrala.
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 4:18:14 alasiri
Francestral (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 4:22:37 alasiri
HaleBopp:Mi ne komprenas kial ĉi tie la verkisto ne uzis la vorton "edziniĝis". Ĉu estas eraro?Jes.
yyaann:Eble. Sed ankaŭ eblas, ke li elektis sian vorton konscie, ĉar li konsideras, ke -in- estas bezonata nur kiam la ineco de la priparolata persono estas ne memkomprenebla kaj krome menciinda.Sed, laŭ tiu vidpunkto, oni ankaŭ povus diri:
-ke virino povus *patriĝi*, kaj
-ke mia onklino estus la *frato* de iu el miaj gepatroj.
Tio estus iĉismo.
robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 6:01:18 alasiri
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2013 6:52:40 alasiri
Tjeri:En la universala vortaro de la fundamento: edz'iĝ' se marier | marry | heirathen | жениться | żenić się.La pola kaj la rusa versioj klare rilatas nur al viroj (laŭvorte "sin edzinizi" ), por virinoj ekzistas aliaj esprimoj (pola wyjść za mąż).
Tial, mi supozas, iuj povas konsideri, ke la vorto ne nepre rilatas al viro. (Kvankam mi komprenas nur la anglan kaj la francan)
La radiko edz' estas nepre jam vira kiel vir' aŭ reĝ', ĝi same ne povas esti uzata neŭtrale.
Parenteze, la ekzisto de samseksaj edziĝoj/edziniĝoj ne havas konsekvencojn por la lingvouzo, krom ke oni ne plu povas uzi la ĝeneralajn esprimon geedziĝo por ili.