Сообщений: 31
Язык: Esperanto
Oijos (Показать профиль) 3 августа 2013 г., 13:20:45
raffadalbo (Показать профиль) 4 августа 2013 г., 7:47:56
lobo_xx:Estas fakto ke labori tutsole estas vojo plen da kaptiloj.La MondoGazeto feliĉe aperis ekde la 1.a de aŭgusto.
Mi opinias ke ĉiuj esperantistoj devas danki lobo_xx pro lia iniciato kaj lia klopodo. Sed ne sufiĉas danki: indas helpi!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Altebrilas (Показать профиль) 4 августа 2013 г., 8:21:42
Kaj des pli la afero aspektos serioza, ju pli alfluos korektemuloj!
Do, plukuraĝiĝu, Lobo, vi estas sur la bona vojo!
Kaj ne hezitu reaperigadi la ligilon:
http://www.mondogazeto.com/
lobo_xx (Показать профиль) 4 августа 2013 г., 23:51:10
...mi estis iel okupita
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Feliĉe ankaŭ aliaj kuraĝigis aperigi artikolojn; raffadablo kaj vasilkadifeli - vi meritas apartan dankon! Vi estis la plej rapidaj kaj kuraĝaj. Amuze, ke Esperantisto el Vieno eksciis per sudamerika kontakto pri la MONDOGAZETO kaj aranĝis aperigi amuzaĵojn. Ankaŭ tiu necesas por resti serioza, ĉu? La redaktoro de la STUDIO-retejo hodiaŭ aldonis la RSS-fluon de la MONDOGAZETO sur sia paĝo,...
Do kiuj estas la sekvaj paŝoj? Miaopinie nun bezonas ekzakte 3:
Unue: Publici!
Due: Publici!!!!
Mi aldonis 'Fontejon' en la komunuma parto de la MONDOGAZETO, en kiu mi listis fontojn enhavante gazetarajn informojn (Unicef, Unesco, Human Rights Watch, ktp...) - tie publicemaj kontribuantoj trovos multegajn ne nur interesajn sed ankaŭ gravajn kaj publikigindajn aĵojn.
Trie: Propagi!
Mi jam registris Facebook-konton; sed ne jam trovis tempon por ekaktiviĝi tie; same kiel la nova konto de la MONDOGAZETO ĉe Twitter. Do, ĉiuj, kiuj havas kontojn tie (aŭ ie ajn): Bv. daŭrigi helpi diskonigi la projekton. Ankaŭ mi ne jam tradukis la lando-listo (la aliĝintoj certe rimarkis). Do se iu povu prizorgi tion, mi estus tretreege dankema!
Amike salutante - kaj espereble baldaŭ ankaŭ renkontiĝante ĉe la MONDOGAZETO
lobo
Oijos (Показать профиль) 2 ноября 2013 г., 12:45:38
fstphane (Показать профиль) 2 ноября 2013 г., 14:05:21
Multe interesas min via iniciato pri Mondogazeto ! Dankegon !
Sed la ligilo donita ne funkcias: http://www.mondogazeto.com/
Ĉu estas normala?
Oijos (Показать профиль) 2 ноября 2013 г., 14:42:53
fstphane:Bonan tagon !Ŝajnas, ke jam okazis rezigno fare de la iniciatinto.
Multe interesas min via iniciato pri Mondogazeto ! Dankegon !
Sed la ligilo donita ne funkcias: http://www.mondogazeto.com/
Ĉu estas normala?
raffadalbo (Показать профиль) 3 ноября 2013 г., 7:03:39
Oijos:Ŝajnas, ke jam okazis rezigno fare de la iniciatinto.Mi estis tre feliĉa pro la ideo de la MondoGazeto kaj mi aldonis kelke da artikuloj. Tamen, jam komence de septembro mi rimarkis ion strangan. La iniciatinto, kiu komence skribis multe da artikuloj, ne plu skribis. Mi sendis retmesaĝon al li postulantan klarigon. Li ne respondis.
Do mi mem ĉesis aldoni artikulojn, kaj aliaj kunlaborantoj faris la samon. Fine, sen averto eĉ al mi, la retpaĝaro estas neatingebla.
-------------------
Kio okazis? Mi supozas ke la iniciatinto subtaksis la flankojn leĝajn kaj homajn de la ideo. Nova gazeto ne estas kiel nura retpaĝaro.
LEĜOJ: Estas leĝoj pri la disvastigo de novaĵoj, ĉefe se ili temas pri aliaj homoj. En miaj artikuloj, mi parolis nur pri ekonomio aŭ scienco ktp, sed kiam oni skribas pri politiko aŭ kroniko oni ofte mencias vivantajn homojn, kiuj eble ne ŝatos la asertiton. Aldone, leĝoj ofte postulas oficejajn agojn, indikon de la direktoro ktp. Oni devas koni leĝojn kaj esti singardema.
HOMOJ: Kunlaborantoj havas malsamajn ideojn kaj dezirojn. Oni devas direkti ilin, informi ilin, konsili ilin, kaj, espereble, eltiri el parto de ili veran teamon.
---------------
Verŝajne, lobo_xx malkovris ke la laboro estas tro granda por si. Aŭ tro danĝera. Aŭ eble nur tro malproksima de lia espero.
Do... Mi estas ĉiam dankema al li pro la komenco de la MondoGazeto. Mi bedaŭras, se li ekhavis ĝenojn kaŭze de ĝi. Kaj mi opinias ja ke, se ĉeestas eblo rekomenci (aŭ komenci ion novan similan), ege indas provi denove.
Kompreneble, oni devas ankaŭ lerni el la malbonaj spertoj. Gazeto ne estas afero por homoj solaj. Necesas teamo, ĉar necesas pluraj, malsamaj lertecoj. Kaj necesas taksi saĝe la necesan tempon: ĝenerale, direkti gazeton estas plentempa laboro, ne nur flankokupo; oni povas disigi la taskojn inter pluraj homoj, sed oni nepre devas memori kiom da tempo necesas.
novatago (Показать профиль) 3 ноября 2013 г., 9:35:57
raffadalbo:Mi estis tre feliĉa pro la ideo de la MondoGazeto kaj mi aldonis kelke da artikuloj.Verŝajne vi aldonis artikolojn ĉar artikuloj, laŭ PIV estas samnomaĵo por artropodoj.
raffadalbo:Kio okazis? Mi supozas ke la iniciatinto subtaksis la flankojn leĝajn kaj homajn de la ideo. Nova gazeto ne estas kiel nura retpaĝaro.Kompreneble oni ne povas paroli pri io tia, sen havi veran informon donita de tiu persono.
Tamen, estas kutimaj eraroj de tiuj, kiuj volas fari ion tian unuafoje. Interaliaj estas pensi ke mastrumi retejon estas senlabora facila tasko, ke havi retejon signifas tujan egan suksecon (ĉi tiu absurda ideo estas tre kutima en ĉies menso), ke fari ion en Esperanto implicas tujan apogon de ĉiu Esperantoparolanto (ĉi tiu ideo ankaŭ kutimegas; tamen, eĉ se tute erara, ĝi estas pli komprenebla).
Mi scias ke lobo_xx ne faris ĉiujn el tiuj eraroj ĉar li fakte multe laboris por ekhavi laborajn apogojn, sed mi demandas min ĉu li esperis alian, pli grandan kaj favoran, reagon el Esperantoparolantoj.
Aldone al tio, ĉiam oni devas pensi ke havi retejon eĉ se malgranda postulas iom da mono kaj nenio garantias, speciale en Esperanto, ke oni gajnos monon per tia retejo.
Nu, mi ŝatus scii tion, kio okazis sed mi respektos silenton de lobo_xx ĉar silenti ankaŭ estas respektenda rajto. La ideo estis bona kaj aponginda sed eble li volis aŭ esperis progresi tro rapide.
Ĝis, Novatago.
fstphane (Показать профиль) 3 ноября 2013 г., 11:16:22
novatago:Nu, mi ŝatus scii tion, kio okazis sed mi respektos silenton de lobo_xx ĉar silenti ankaŭ estas respektenda rajto. La ideo estis bona kaj aponginda sed eble li volis aŭ esperis progresi tro rapide.Mi ĵus legis vian interesan analizon. Estas vere, fari tian laboron sola ne eblas, sed nia samideano eble simple kaj malfeliĉe, haltis Mondogazeto pro sana kăuzo, aŭ aliaj personaj problemoj.
Ĝis, Novatago.
Ni esperu lin revidi baldaŭ.