Korektado de la paĝo Koko (birdo) el Vikipedio
貼文者: Francestral, 2013年8月4日
訊息: 5
語言: Esperanto
Francestral (顯示個人資料) 2013年8月4日下午12:14:45
el la specio Gallus Gallus
el la genro Gallus (koko).
Do la paĝo Koko (birdo) estas erara.
"Vikipedio":Koko (Gallus gallus domesticus) estas genro el la familio de fazanedoj.Bedaŭrinde, mi ne scias ĉu tiu paĝo rilatas al genro Gallus aŭ al subspecio Gallus gallus domesticus. Do mi ne povas senerarigi ĝin.
Al kio rilatas tiu paĝo?
Tjeri (顯示個人資料) 2013年8月4日下午2:22:00
vidu ekzemple tiun fakan retejon
Tamen vi pravas:Gallus gallus (koko) estas specio, ne genro.
Mi jam delonge ne plu provas korekti la fantaziaĵojn de Wikipedio.
Francestral (顯示個人資料) 2013年8月4日下午2:39:54
"Vikipedio":Koko (Gallus gallus domesticus) estas genro el la familio de fazanedoj.Tio estas erara, ĉar Gallus gallus domesticus ne estas genro.
"Vikipedio":Koko (Gallus gallus domesticus) estas genro el la familio de fazanedoj.Tio estas erara, ankaŭ ĉar koko ne signifas Gallus gallus domesticus.
Laŭ PIV, kokoj povas esti Gallus gallus aŭ "aliaj similaj birdoj".
Laŭ ReVo, koko estas la genro Gallus.
Tjeri (顯示個人資料) 2013年8月4日下午3:32:38
Wikipedio estas fatraso kompilita de ajnuloj.
Se vi deziras liston de birdnomoj en Esperanto, jen.
raffadalbo (顯示個人資料) 2013年8月15日下午5:04:47
Tjeri:Gallus gallus (koko) estas specio, ne genro.Kial? Vere estas ke vikipedio ofte eraras, sed ĝi ankaŭ kutime utilas kaj ne enhavas nur erarojn. Do mi opinias ke, kiam oni malkovras eraron, indas korekti ĝin tuj. Kompreneble, neeblas serĉi kaj korekti ĉiujn erarojn.
Mi jam delonge ne plu provas korekti la fantaziaĵojn de Wikipedio.
Mi mem korektis tiun eraron hodiaŭ kaj mi dankas, sendube kune kun multaj aliaj uzantoj de vikipedio, Francestral kiu sciigis ĝin.