Mi estas konfuzita pri e-participoj
של eric_vandenburg, 6 באוגוסט 2013
הודעות: 16
שפה: Esperanto
AnthonyLondon (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2013, 19:20:48
"Ŝi lernas kante" signifas "ŝi lernas kiel kanto aŭ kvazaŭ "ŝi" estas kantoSe mi dirus "mi iros aŭte" tio ne signifas ke mi iros kvazaŭ mi estas aŭto, ĉu ne?
RiotNrrd (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2013, 21:34:01
Mi iros aute sekvas la saman skemon.
Ondo (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2013, 10:54:53
Terurĉjo:Vere stranga interpreto! Kion do laŭ vi signifas, ekzemple, "ŝi volas esprimi sin kante". Aŭ ĉu vi opinias, ke oni ne rajtas diri tiel?Ĉu eblas diri "Ŝi lernas kante" anstataŭe?eblas, sed ne indas, ĉar la frazo signifas "ŝi lernas kiel kanto aŭ kvazaŭ "ŝi" estas kanto, do la senco ne estas "dum ŝi lernas, ŝi kantas".
michaleo (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2013, 11:46:42
1. "Ŝi lernas kante"
Laŭ mi, kante povus priskribi manieron. Sed kion signifas kante?
2. "Ŝi lernis je kantoj".
Ĉi tiu frazo, probable signifus: "Ŝi lernis kantojn", sed ne "Ŝi lernis kantante" aŭ "Ŝi lernis per kanto(j)". Mi interpretus, ke en denaska lingvo de parolanto post vorto lerni uziĝas iu prepozicio, do li uzis universalan prepozicion "je".
Simile, "Ŝi kredas je Dio" signifas "Ŝi kredas Dion", sed ne "Ŝi kredas Die" aŭ "per Dio". Kion ajn tio signifus.
eric_vandenburg (הצגת פרופיל) 19 באוגוסט 2013, 12:34:54
Serioze, sajnas al mi, (pro ĉi tiu diskuto), ke la adverba gramatiko ankoraŭ ne estas tute klare precizigita. Eble, precedenco kaj kunteksto meritas pli ol skribitaj reguloj. Mi supozas ke ĉi tio ne estas granda afero, se oni zorgas eviti adverbajn frazojn kun multaj eblaj sencoj.
Sed eble la vojo al fluecon postulas pli da Esperantaj krimromanoj, malpli da PMEG. (Aŭ, verŝajne, ambaŭ.)
Ondo (הצגת פרופיל) 19 באוגוסט 2013, 16:44:10
eric_vandenburg:Serioze, sajnas al mi, (pro ĉi tiu diskuto), ke la adverba gramatiko ankoraŭ ne estas tute klare precizigita.Ke io ne estas facile klarigebla, ne signifas, ke ĝi ne estas klara aŭ utila.
Sed eble la vojo al fluecon postulas pli da Esperantaj krimromanoj, malpli da PMEG.Tre bona ideo!