글: 103
언어: Esperanto
akueck (프로필 보기) 2013년 9월 7일 오전 8:58:10
horsto:Per tio chi vi kredigas, ke lau mi estas tiel, ke mi estas ne-stultulo kaj ke la aliaj estas stultuloj. Mi atentigas pri tio, ke tio chi ne estas mia opinio. Ankau mi nur prezentas miajn vidpunktojn. Por ili mi chiam klopodas konsideri ankau la por Esperanto validan normaron.
Bonvolu klarigi al ni stultuloj
horsto:la diferencon inter plurfunkcia telefono kaj smartfono.Plurfunkcia telefono estas telefono, kiu havas plurajn funkciojn. Plurfunkcia telefono povas esti interalie a) telefono ne-tauga por la posho (fiksita telefono), b) ordinara moderna poshtelefono kaj c) smartfono.
Lau la koncerna germana Vikipedia artikolo smartfono estas poshtelefono, kiu disponigas pli da komputilaj funkcieblo kaj konekteblo, ol ordinara moderna poshtelefono. Do smartfono estas unu el pluraj specoj de plurfunkcia telefono.
Cetere: Analoge oni povus peti pri klarigo de la diferenco inter veturilo kaj auto. (Auto estas nur unu speco de veturilo.)
Amike
Andreas
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 9월 7일 오전 11:44:01
horsto (프로필 보기) 2013년 9월 7일 오후 11:26:39
akueck:Mi ne volis igi iun ajn kredi ion ajn, mi nur esprimis kion mi sentis legi viajn mesaĝojn.horsto:Per tio chi vi kredigas, ke lau mi estas tiel, ke mi estas ne-stultulo kaj ke la aliaj estas stultuloj. Mi atentigas pri tio, ke tio chi ne estas mia opinio. Ankau mi nur prezentas miajn vidpunktojn. Por ili mi chiam klopodas konsideri ankau la por Esperanto validan normaron.
Bonvolu klarigi al ni stultuloj
akueck:Nun mi komprenas. smartfono estas poshtelefono, kiu disponigas pli da komputilaj funkcieblo kaj konekteblo. Do laŭ vi ĉiu poŝtelefono kiu ofertas pli da funkcieblo kaj konekteblo bezonas novan nomon, do ĉiu nova poŝtelefono.
horsto:la diferencon inter plurfunkcia telefono kaj smartfono.Plurfunkcia telefono estas telefono, kiu havas plurajn funkciojn. Plurfunkcia telefono povas esti interalie a) telefono ne-tauga por la posho (fiksita telefono), b) ordinara moderna poshtelefono kaj c) smartfono.
Lau la koncerna germana Vikipedia artikolo smartfono estas poshtelefono, kiu disponigas pli da komputilaj funkcieblo kaj konekteblo, ol ordinara moderna poshtelefono. Do smartfono estas unu el pluraj specoj de plurfunkcia telefono.
Cetere: Analoge oni povus peti pri klarigo de la diferenco inter veturilo kaj auto. (Auto estas nur unu speco de veturilo.)
Amike
Andreas
Certe estas (ankoraŭ, kvankam mi povas uzi mian poŝtelefonon por tio) diferenco inter telefono kiun oni povas uzi nur hejme (kion vi nomas fiksita telefono) kaj poŝtelefono. Mi pensis ke ni parolis pri poŝtelefonoj.
RiotNrrd (프로필 보기) 2013년 9월 8일 오전 12:16:17
horsto:... Do laŭ vi ĉiu poŝtelefono kiu ofertas pli da funkcieblo kaj konekteblo bezonas novan nomon...Nu, tio estas kial mi ŝatas la terminon poŝkomputilo. Mi komprenas ke iam estis io nomita "pocket computer", kaj tio ne estis "smartphone", sed... do? "Pocket computer" estas angla nomo. "Poŝkomputilo" estas Esperanta nomo. La du ne necese egalas.
Kaj tiuj "smartphones" ja estas poŝkomputiloj; komputiloj kiujn ni metas en niaj poŝoj. Kial ne nomas ilin precize?
pdenisowski (프로필 보기) 2013년 9월 8일 오전 12:55:10
RiotNrrd:Kaj tiuj "smartphones" ja estas poŝkomputiloj; komputiloj kiujn ni metas en niaj poŝoj. Kial ne nomas ilin precize?Sed ne ĉiu poŝkomputilo estas "smartphone". Ekzemple, la iPad Mini aŭ iTouch estas poŝkomputiloj, sed ili certe ne estas poŝtelefonoj aŭ "smartphones".
"Phone" aŭ "smartphone" devas havi celan radiosendilon - t.e. povi komuniki kun celaj retoj pere de celaj protokoloj kiel GSM, WCMDA, cdma2000, LTE, ktp. WiFi / 802.11 ne sufiĉas por esti "smartphone".
"Smartphone" ankaŭ devas ebligi voĉan komunikadon ("phone" ) pere de celaj protokoloj -- estas multaj iPad-oj kiuj havas celan radiosendilon por sendi/ricevi dataojn sed oni ne nomus ilin "smartphones". Eĉ se mi uzas Skype por telefoni kun mia iPad, neniu dirus ke mia iPad nun estas "smartphone" - devas esti pere de celaj protokoloj.
Parenteze, mi estas inĝeniero kiu laboras en tiu fako kaj ni preskaŭ neniam uzas la vorton "smartphone" - estas simple "phone" aŭ "UE" (user equipment). En la baldaŭa estoneco ĉiu fono estos "smartphone", kaj tiam oni verŝajne tute ĉesos diri "smartphone"
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Laŭ mi aŭ smartfono aŭ simple poŝtelefono estus la plej bona traduko.
Amike,
Paul
Terran (프로필 보기) 2013년 9월 8일 오후 7:37:44
lagtendisto (프로필 보기) 2013년 9월 8일 오후 8:13:29
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오전 8:13:50
Terran (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오전 9:44:41
Kirilo81:Ankaŭ mi meditis pri viŝtelefono...Ĝi sonas kiel "fiŝtelefono".
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Terran (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 1:05:21
spreecamper:Mi opinas. Plejparte la 'smart' montras al uzo per fingroviŝoebleco de pria poŝttelefono. Do, por mi, 'viŝtelefoneto' aŭ plu detale 'viŝkomputileto' por 'Smartphone' ŝajnas kompreneble, klare."Viŝtelefoneto" signifas ĉian telefonon kun tuŝekrano (eĉ tiuj, kiuj ne estas smart), kaj "viŝkomputileto" povas signifi iojn kiel iPad aŭ iPod Touch (ke ne estas telefonoj).