Kion devus fari usono kaj eŭropo en egiptujo?
de codesito, 2013-aŭgusto-19
Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
michaleo (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-28 14:38:22
Altebrilas:Sed evidente tiuj organizaĵoj ne laboras por paco aŭ bono de la mondo. Inverse, situacio en multaj lokoj de la mondo estus pli bona, se tiuj organizaĵoj kaj iuj landoj ne entrudiĝas en internaj aferoj de sendependaj landoj. Mi eksplikis tion supre.
"Sendependa lando" hodiaŭ ne plu signifas ion. Oni devas repensi la organizon de la mondo por ke la homrajtoj estu protektataj. Grandaj landoj devas konsenti pri malkresko de sia potenco, kaj malgrandaj plie partopreni al la klopodoj por la paco. UN devas favori inter-blokan negociadon kiam normala funkciado estas blokita. Regionaj unuiĝoj devas esti kreataĵ aŭ plifortigitaj kiam eblas, por unuavice interrompi konfliktojn antaŭ alvoki UNO-n.
kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-septembro-05 18:47:00
codesito:Kion vi pensas devus fari usono kaj eŭropo en egiptujo kiel respondo al la militista preno de la povo, kaj la sekvaj malagrablaj okazaĵoj tie?Ĉu la ceteran mundon nepre ne ŝatus ke usono entrudiĝus je iliaj aferoj? Iliaj ne ŝajnas aprezi tiun, kiun ni faris pro ili.
Usonane, mi lacigas de esti malamata pro tiuj, kiujn estas farita de mia nacio.
novatago (Montri la profilon) 2013-septembro-05 20:03:11
kaŝperanto:Usonane, mi lacigas de esti malamata pro tiuj, kiujn estas farita de mia nacio.Ne sentu vin malamata. Laŭ mi, la afero ne estas kontraŭ la usona popolo, sed kontraŭ la agmaniero de la usona estraro. Tamen, ne trompu vin pri la bonvoleco de ŝtataj decidoj rilate al aliaj landoj. Mi fakte, ne diras tion nur pri Usono.
Mi komprenas vin, sed ĉiuj devus esti konsciaj pri la celo de iaj sentoj. Ne nur tiuj, kiuj "ricevas" tiujn sentojn, sed ankaŭ tiuj, kiuj sentas tion.
Mi ne scias ĉu vi apogas ĉion, kion la usona estraro decidas rilate al militoj, sed eĉ se mi bone konscias ke estas multaj, kiuj apogas la estraron, ankaŭ estas multaj, kiuj ne apogas tiajn aferojn, kaj multaj apogantoj, kiuj apogas tiajn decidojn pro naiveco. Do, laŭ mi estus eraro pensi ke la usona popolo estas malŝatinda. Ne ĉiu kulpas, nek ĉiu pensas same.
Tial mi sugestas al ĉiuj, ke se oni volas kritiki ŝtatan decidon, ne diru aĵojn, kiel: "Usono kulpas", "Hispanio kulpas", "Lando/Regiono kulpas". Oni kulpu konkretajn kulpulojn kaj ne faru tion sen pripensi ĉu tiuj estas vere kulpaj pri io.
Ĝis, Novatago.
efilzeo (Montri la profilon) 2013-septembro-05 22:39:05
kaŝperanto:Usono estas nune la plej potenca nacio milite. Pro tio ĝin estos malamata ĉiuokaze, se partoprenas pro ke partoprenas, se ne partoprenas pro ke ne partoprenas.codesito:Kion vi pensas devus fari usono kaj eŭropo en egiptujo kiel respondo al la militista preno de la povo, kaj la sekvaj malagrablaj okazaĵoj tie?Ĉu la ceteran mundon nepre ne ŝatus ke usono entrudiĝus je iliaj aferoj? Iliaj ne ŝajnas aprezi tiun, kiun ni faris pro ili.
Usonane, mi lacigas de esti malamata pro tiuj, kiujn estas farita de mia nacio.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-05 23:12:44
novatago:Novotago verdiras.kaŝperanto:Usonane, mi lacigas de esti malamata pro tiuj, kiujn estas farita de mia nacio.Ne sentu vin malamata. Laŭ mi, la afero ne estas kontraŭ la usona popolo...
Mi estas denaska usonano, kaj mi estas Lernuano ekde antaŭ ok jaroj. Mi konfesas ke tiam, kiam mi aliĝis, mi anticipis iom da kontraŭ-usoneco. Sed, tra ok jaroj, mi trovis preskaŭ neniom ĉi tie. Iomete, certe; estas stultuloj ĉie. Sed, plejparte, se vi estas amika, vi trovos la anojn de Lernu esti bonaj kaj amikaj al vi ankaŭ. Ne gravas via deveno.
Tiam, kiam vi legas kritikojn de "Usono", ne kredu ke ili parolas pri vi, krom se vi estas fama usona politikisto. Ili nepre parolas pri la agoj de la registaro, ne la popolo. Se ili parolus malbone pri la popolo, ili probable ne restus plilonge. Unu el la Lernu teamestroj (erinja) estas usonano.
Plidikhaŭtetiĝu!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
pdenisowski (Montri la profilon) 2013-septembro-06 01:38:14
RiotNrrd:Mi konsentas, sed la mondo multe ŝanĝis depost la Malvarma Milito. Dum tiu periodo mi studis en (Okcidenta) Germanujo kaj tiam "kontraŭ-usoneco" facile troveblis. Nun, kiam mi estas en Germanujo (aŭ en Eŭropa, ĝenerale), tia "kontraŭ-usoneco" ŝajnas esti pasintecaĵo.novatago:Novotago verdiras.kaŝperanto:Usonane, mi lacigas de esti malamata pro tiuj, kiujn estas farita de mia nacio.Ne sentu vin malamata. Laŭ mi, la afero ne estas kontraŭ la usona popolo...
Mi estas denaska usonano, kaj mi estas Lernuano ekde antaŭ ok jaroj. Mi konfesas ke tiam, kiam mi aliĝis, mi anticipis iom da kontraŭ-usoneco. Sed, tra ok jaroj, mi trovis preskaŭ neniom ĉi tie.
Tiam, kiam vi legas kritikojn de "Usono", ne kredu ke ili parolas pri vi, krom se vi estas fama usona politikisto. Ili nepre parolas pri la agoj de la registaro, ne la popolo.
Amike,
Paul
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-07 16:32:19
Ne ĉio kion Usono faras bonas; ni ĉiuj scias tion. Mi ne kulpigas homojn se ili diras tiel.