Al la enhavo

Ni devas atingi "pacon" en lernu por la bono de esperanto

de baibaibibi, 2013-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2013-septembro-04 06:00:06

Stefano888:Tial, estas neniu bona kialo por mi daŭri tian diskuton, miaopinie.
La utilo en tia diskuto ne nepre troviĝu en la konvinko de la kontraŭulo. La diskuto mem povas distri, la diskuto mem povas pliklarigi oniajn proprajn opiniojn.

Stefano888:Mi ŝatus vidi la Atlantajn Falkojn gajni la usonan futbal-ĉampianado ĉi-jare. Se ne, mi eble iĝos fano de la Panteroj. Kiel mi diris, estas aliaj aferoj priparoli!
Mi estas certa ke pri tiu temo vi ne rikoltos cent paĝojn da diskutado.

Mi eĉ ne aŭdis pri tiuj teamoj, kiel supozeble multaj el la neusonaj legantoj,kaj se mi estus aŭdinta pri ili, mi komplete fajfus pri tio kiu gajnus la ĉampionecon.

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-septembro-04 17:12:20

Jes, Miĥil, sed se vi iam rigardus usonan futbal-matĉon kaj lernus pri la sporto, vi plejverŝajne volus rigardi ilin ĉiusemajne.

erinja (Montri la profilon) 2013-septembro-04 18:58:28

Ho, mi dubas tion. Tia malrapida sporto, kiu haltas la ludadon ĉiun duan minuton, kaj eĉ haltas la ludadon por montri reklamojn -- ne, mi ne povas imagi ke tio estus interesa por eŭropano, aŭ por loĝantoj de plej multaj regionoj de la mondo. Oni en tiu sporto plejparte pasigas tempon per enviciĝo kaj sencela vagado sur la ludkampo, kun nur kelkaj momentoj de vera ludado, antaŭ ol ĉio devas halti denove por reenviciĝo.

Tamen tio povus portu pacon al Esperantujo, la amaso da homoj kiuj dormas antaŭ la televido dum matĉo de usona futbalo okulumo.gif

Reen al la supro