訊息: 23
語言: Esperanto
Chainy (顯示個人資料) 2013年9月14日下午12:37:35
efilzeo:Knabfilmo.Filmo por/pri knaboj?
Chainy (顯示個人資料) 2013年9月14日下午12:39:55
Urho:teen movie = prijunula filmo || prijunula (pri·jun·ul·a ← jun·a)Filmo pri junuloj? Sed "teen movie" ne nepre temas pri junuloj.
futurespy (顯示個人資料) 2013年9月14日下午2:34:07
etala:"Pordekkelkajarula filmo" trafas laŭ mi, sed eble tro longas.Mi tute ne konis tiu vorto (dekkelkjarulo). Do, dekkelkjarula filmo aŭ dekkelkjarulfilmo ankaŭ estas bone, ĉu ne?
Uridium:"Filmo por dekjara aĝuloj" au "dekjaraaĝulo filmo"Mi ŝatas vian proponon, sed se mi diras "dekjaraaĝulo", ne estus nur "ulo kiu aĝas dek jarojn" (ne 11, 12, 13, etc.)?
Chainy:Rilate la vorton 'junulo', unu redaktanto de ReVo provis klarigi, kiel tiu vorto diferencas de la vorto 'juna viro':Tre interesa. Ĝuste por tio (la subjektiveco de "juna" ) mi preferas ne uzi "junulo" ĉi-konteksteRim.: Mi opinias, ke estas diferenco inter „junulo“ kaj „juna viro“. Laŭ mi, „junulo“ estas iu ankoraŭ ne tute matura sociekonomie aŭ jure, krom ke li ne estas plenkreskulo biologie; tial virseksulo aĝanta malpli ol 19 jarojn estas junulo; inter 20 kaj 22 jaroj oni povas nomi lin, depende je kunteksto kaj cirkonstancoj, „junulo“ aŭ „juna viro“; post 23 jaroj ĝis proksimume 27 jaroj, „juna viro“. Evidente, la jarlimoj estas proksimumaj kaj varias laŭ la klimatoj, civilizoj kaj personaj apartaĵoj. [Sergio Pokrovskij]
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Chainy (顯示個人資料) 2013年9月14日下午3:27:54
futurespy:Ĝuste por tio (la subjektiveco de "juna" ) mi preferas ne uzi "junulo" ĉi-konteksteMi mem ne certas. En la rusa, ekzemple, ŝajne ne ekzistas rekta traduko por 'teenager'. Eble estas tiel ankaŭ en aliaj lingvoj. En la rusa oni uzas vorton similan al 'junulo', kaj kial ne? Ĉu vere gravas, ĉu homo havas ĝuste dekkelk jarojn aŭ ĉu la plej grava afero rilatas al la matureco de homo?
infano = ĝis la dek/dek-dua jaraĝo.
junulo = 13 ĝis 20/25? (ĉio dependas de la persono)
Fakte, mi ĵus legis la anglalingvan Wikipedia:
Teen films is a film genre targeted at teenagers and young adults- do se inkluzivi ankaŭ junajn plenkreskulojn, certe estus bone diri 'filmo por junuloj'.
Urho (顯示個人資料) 2013年9月14日下午4:09:02
Chainy:Bone!Urho:teen movie = prijunula filmo || prijunula (pri·jun·ul·a ← jun·a)Filmo pri junuloj? Sed "teen movie" ne nepre temas pri junuloj.
Chainy:Fakte, mi ĵus legis la anglalingvan Wikipedia:Ĉu la esprimo porjunula filmo estas ebla?Teen films is a film genre targeted at teenagers and young adults- do se inkluzivi ankaŭ junajn plenkreskulojn, certe estus bone diri 'filmo por junuloj'.
Dolz (顯示個人資料) 2013年9月14日下午5:39:12
Chainy (顯示個人資料) 2013年9月14日下午6:17:44
Dolz:Ĉu ne estas knabo sufiĉe klara? knabofilmo.PorknabofilmoKio pri knabinoj?
Dolz: La dek jara de "teen" estas malklara. La homoj de dek jaroj, estas infanoj."teen" ne signifas 'dek'. Ne eblas rekte traduki ĝin en Esperanton. Se iu havas dek jarojn, tiu ne estas 'teenager'. Oni devas havi minimume 13 (thirteen) jarojn.
Chainy (顯示個人資料) 2013年9月14日下午6:19:22
Urho:Ĉu la esprimo porjunula filmo estas ebla?jes, mi pensas, ke tio eblas.
fajrkapo (顯示個人資料) 2013年9月14日下午10:04:40
Chainy:GeknabfilmoDolz:Ĉu ne estas knabo sufiĉe klara? knabofilmo.PorknabofilmoKio pri knabinoj?
sudanglo (顯示個人資料) 2013年9月15日上午11:52:12
Sed 'teen movie' ne estas tute neŭtrala priskribo, ĝi estas iom malestima. Ĉu tiu nuanco estas konservita en 'dekkelkjarula filmo' mi ne povus diri - eble jes.